| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kunDe rerum naturis deRabano Maŭro |
| De rerum natura | |
|---|---|
| literatura verko | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Lukrecio |
| Lingvoj | |
| Lingvo | klasika latino |
| Eldonado | |
| Ĝenro | didaktika poemo |
De Rerum Natura (EsperantePri la Naturo de Aferoj) estas epopeapoemo enlatina lingvo de la latina poetoLukrecio, kiu vivis en launua jarcento a.k. Ĝi estas skribita endaktilajheksametroj, la klasikametriko por la epopeaj poemoj. Ĝi estas farita por traduki, en la senco detraducere, ladoktrinon deEpikuro.
La poemo volas "rompi la fortajnriglilojn de la pordo de la natura", tio estas: malkaŝi la naturon de la mondo kaj de lafenomenoj por la leganto.
Laŭ Lukrecio, kaj konforme al la epikurana tradicio, tiuj scioj devas permesi al la homaro liberigi sin je lasuperstiĉoj, interalie religiaj, kiuj malhelpas la homojn trafi laataraksion, t. e. la animtrankvilecon.
Kvankam oni malmulte konas la vivon de Lukrecio kaj oni ne estas sendubaj pri la epoko, dum kiu li vivis, ni povas kompreni, ke ĝi estis periodo de politikaj tumultoj. Ĝi estas markita demasakroj (masakroj deMarius), dediktatoroj (Lucio Kornelio Sulao de −82 ĝis −79), de lasubpremo de la socialajagitadoj (Spartacus de −73 ĝis −71) aŭ de la multaj violentaj militoj.
La historio deRomo tiam estas markita de la krizo de la tradiciaj valoroj, kia lavirtus, kiu laŭdegis lakuraĝon, lalojalecon, lamoderecon, aŭ lapiecon. La romanoj tiam ofendmokis pri tiuj valoroj. Tamen ĉiuj tiuj valoroj, kiujn lastoikistoj defendis, rekunigis la socion ĝis tiu epoko.