Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Deŭterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deŭterio
stabila izotopoizotopo de hidrogeno
hidrogenobosono • simpla substanco
Ĝeneralaĵoj
NomoDeŭterio
ChemSpider-kodo

4574130

Karakterizaĵoj
Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj

Danĝerosimbolo nekonata


nekonata
R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de laSistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ laordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

Deŭterio (el la grekaδευτερον: "la dua") estas kromprocio kajtricio,izotopo de hidrogeno. Ĝiaatomkerno estas nomata ankaŭdeŭterono.

Priskribo

[redakti |redakti fonton]

La ĝusta kemia simbolo estas2H, sed el simpligaj bazoj estas kutima ankaŭ la uzo de formula signo D.

Male al1H hidrogeno, ĉe kiu la atomkerno konsistas nur el unusolaprotono, la deŭteria kerno konsistas el unu protono kaj ununeŭtrono. La proporcio de la deŭterio en la natura hidrogeno estas ĉirkaŭ 0,015%. Ĉar neniuprocezo de lastelara nukleosintezo estas tiel konata, kiu produktas deŭterion, oni supozas ke ili estiĝis en laprimordia nukleosintezo direkte post lapraeksplodo. Tiel la ofteco de la deŭterio en la kosmo estas grava parametro por lakosmologiaj modeloj.

Se oni anstataŭigas ĉeakvo (H2O) la hidrogenon aldeŭterio, tiel oni ricevaspezan akvon (D2O). Se la hidrogenon anstataŭas nur duone la deŭterio, ricevas oniduonpezan akvon (HDO).La denso de D2O estas 1,1047 g/cm³ ĉe25°C, la fandopunkto situas ĉe3,8°C kaj la bolpunkto ĉe101,4°C. La densa maksimumo situas ĉe11,2°C (akvo:3,98°C). Tiu diferenco en la fizikaj proprecoj nomiĝasizotopa efekto. Ĝi estas neniel tro forte esprimita kiel ĉe la paro1H -2H. Peza akvo estas venena en granda koncentriĝo pro la malbona solvebla kapablo.

Oni uzas deŭterion kielmoderigilon enatomreaktoroj (en formo de peza akvo), kiel brulaĵon enatombomboj kaj kiel signilon en kemio kaj biologio.

Krom la menciitaj oni uzas ĝin en eksperimentaj fisiaj reakcioj kun tricio kiel brulaĵojn.

Deŭterio estis malkovrita en1931 deHarold Clayton Urey, pro kio li ricevis en1934 Nobelpremion pri kemio.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Deŭterio&oldid=9129145"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp