Davao estas la ĉefurbo de la filipinaregiono Davao kaj la fakta ĉefurbo de insuloMindanao, kvankam tian titolon ĝi jure ne posedas.Panabo apartenas al urbaro de Davao.
Laŭ la stato de 2024 en la urbo Davao vivis1 848 947 loĝantoj sur areo de2 443,61 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de757 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kunArakan kajSanta Cruz.
Ĝi konsistas el 184 kvartaloj (baranggay), 40 el ili ne havas propran nomon sed nur numeron (de 1 ĝis 40).
La lingvo precipe uzata estas lacebua, en kiu la urbo nomiĝasDakbayan sa Dabaw. Oni uzas ankaŭ latagalogan, laanglan kaj aliajn filipinajn lingvojn. La miksa lingvaĵo foje uzata, kiam parolantoj de la cebua kaj de la tagaloga interkomunikas, estas nomatabisalog ("bis" referencas al la familio de la bisajaj aŭ visajaj lingvoj).
↑La ĝis nun sola esperantlingva atlaso,Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon de la loĝlokoDavao en la mapo 22. Tio ne estas miraklo, ĉarhispane la nomo aspektas tre simile, sed tamen tie pruviĝas oficiala esperantigo de la urbonomo. Tamen la hispana formo havas akcenton sur la unua silabo kaj Esperanto sur la antaŭlasta, do laŭ sono la du formoj ne identas. La referenco kaŭzas, ke la regiono kaj ties provincoj uzas la saman nomon.