Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Danioj

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je20 aŭg. 2024.
Sen fontoj!
Ĉi tiu artikolocitas neniun fonton.
Vi povasplibonigi ĝin, aldonantefidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012)
Komento: Elstaraj artikolojestu faktaj kajcitu fontojn, aliokaze povas estimalelstarigitaj
Danioj
etno • etno en Indonezio • Indoneziaj indiĝenoj
Suma populacio
650 898
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Baliem Valley languages
vdr
Viro el tribo Dani

LaDanioj -indonezieDani - estas etna grupo deindiĝenoj vivantaj en lavalo Baliem, kiu situas en laindonezia provincoPapuo enOkcidenta Nov-Gvineo. La valo Baliem troviĝas meze de montaroj de la insuloNov-Gvineo, proksimume 3500 km oriente de la indonezia ĉefurboĜakarto.

Unuaj kontaktoj

[redakti |redakti fonton]

Nur en la jaro1938 unuafoje tuŝis la valon Baliem piedo de fremda homo. Ekspedicio de usona esploristoRichard Archbold en Nov-Gvineon tuj fariĝas tiu plej bona. Elhidroplano Guba li ekvidis kiel la unua montaranjuvelon – la belegan, 60 km longan kaj 20 km larĝan valon Baliem. Antaŭaj ekspedicioj preterpasis sian ŝancon, plej alte situanta poŝo de rara grundo atendis nur Archboldon. Li transportis ĉi tien 30 tunojn da provizoj kaj teamon de 195 viroj, plimulte deirianajportistoj subtenitaj de 72 durajdajakoj elBorneo. Ili albordiĝis sur altmontara lagoHabema en alteco 3300 metroj super la maro. De ĉi tie ili komencis sieĝadon de Baliem. La ekspedicia teamo permaĉetoj malbaras al si la vojon en la valon, kie 60 000 danioj vivas tradician vivon. Tute izolitaj kun siajritoj kajtradicioj sen ia ajn antaŭsento pri la alia mondo. Regas ĉi tie kutimoj por fremda civilizo nekompreneblaj. Holanda kapitano Teerink, unu el la membroj de la ekspedicio de Archbold, malsupreniris kiel la unua ĝis la fundo de la valo Baliem. Kiam lastaj rezervoj debenzino fornavigaciis sur la rivero, la kapitano oferis sian unusolan botelon daĝino, por ke li tenu en funkciado generatoron sekuriganta komunikadon kun baza kampadejo. La malkovro de la valo Baliem estas grava en la koloniigo deNov-Gvineo. Ĝi fariĝas sensacio, tra la mondo flugas informo pri forgesitaj "ŝtonepokuloj". En la, laŭ okcidenta vidpunkto, "primitiva" mondo regasĉasistoj dekranioj,kanibalismo,ŝtonajhakiloj,bambuaj kajostajtranĉiloj.The National Geographic enmarto de1941 skribas pri la "malkovro de la miljaro". KiamNederlando ŝanĝiĝas en okazejo de milito dePacifiko, militraportistoj Lait kaj Patterson donas al Baliem kromnomonShangri-la, sorĉa lando. Enmajo de1945 en valoPasskraŝisaviadilo kun 24 homoj en ferdeko. La kraŝon supervivis tri el ili. Flugpatrolo trovis ilin ĉe la frakasiĝintamaŝino kaj ĉar ili ne povis surteriĝi, ili ĵetis al la kraŝintoj almenaŭ provizojn. Paraŝutistoj saltis al la loko kaj ili konstruis vojon porglisilo. 47 tagoj post la kraŝo ili transportis ĉiujn reen en la glisilo, kiun ili enaerigis per la aviadilo.

Pastro kunprotestantismapastorokajrabeno gvidisceremonion por la viktimoj de la kraŝo el ferdeko de aviadilo rondfluganta super la valo. Venonta fremda vizaĝo apartenis al Van Stone, misiisto de usonaKristana kaj misiista alianco (KMA), kiu ĉi tien saltis perparaŝuto. Post ladua mondmilito KMA komencis kunkateĥisma laboro. Ĝi proklamis, ke ĝi havas plenan rajton el la firmamento por invado ĝisBaliem.

Unuan misiistan stacion ili fondis enHetegima el aluvioj kaj ili nomigis ĝin transplantaĵo de usona komforto enValon de kanibaloj. Post 7 monatoj ili konstruis alterigejon. Jam la ekspedicio de Archbold mortigis du daniojn. Turnigado je kredo estas onidire malfacila tasko, inter alia pro malemo de danioj el odoro de blankulaj korpoj. Kiam ili iris ien, la misiistoj estis postulitaj, por ke ili tenu en surventa flanko. La misiistoj proklamis, ke danioj estas "la plej malmola problemo por solvi ĝin". En1958 ĉi tien venis katolikaj misiistoj defranciska ordeno kaj enfebruaro de1960 ĉePiramidoj ili jam bruligis religiajn objektojn. Ducent metroj longa ŝtiparo elfetiĉoj ekbrulis per flamoj. La bruligadon partoprenis 25 000 danioj, sed la kredo de antaŭuloj estas firme enradikiĝinta. En sanga milito de triboj en1966 falis 125 viktimoj. Mallonga eksplodo de perforto evoluis longan ritan militon. Registaraj intervenoj alportis en la militojn ŝanĝojn.

Solena ritualo

[redakti |redakti fonton]

Du milite kolorigitaj viroj alportasporkon al pafonto, kiu antaŭ la vira kabanetopilamo atendas kunpafarko. Ekpafo el la pafarkorituale mortigas ĝin,sago trovis por si la vojon en lapulmon de la porko. La pafinto ekboris per la elstaranta sago en la malfortiĝanta porko, la ŝaŭmiĝintasango fluas el la vundo. La juna belulo kunkolĉeno de ornamigajkonkojbaler ankoraŭ stariĝos sur la porkon, por ke la sango pli ŝprucu. Ili metos la estingiĝintan kreitulon per lakapo direkte al lapilamo kaj krucigos ĝiajn kruraĉojn por doni signon alspiritoj. Tiel komandas jaraj tradicioj kaj kutimoj. Altrudiĝemahundo prilekas la sangon sur la malfortiĝinta porko, al kiu ili fortranĉos ĝiajnorelojn kajvoston. La oreloj estas nepuraj, ili ne devas resti en la vilaĝo, la voston surbanana folio ili metos flanken por vilaĝestro.

Atentemo de ĉiuj koncentriĝos al batalonto, kiu havasaprajn dentegojn el la naza septo levitaj. La septo estas truigita per dorno kaj ili trapuŝas tra ĝi senĉese pli kaj pli fortajn branĉetojn, ĝis kiam la aperturo estas sufiĉe granda por la apra dentego. La harojn li havas ŝmiritaj per porka graso, el nigraruĝadiademo eliras ornamitaj plumoj, sur la verto estas hirtigita pluma ornamaĵo. Lia korpo brilas pro graso kolorigita per fulgoj, sur la kolo pendaswalimo el ŝelo kaj konkoj decipreoj, kiuj ŝirmas antaŭ malbonaj spiritoj. Ĉar konketoj el cipreoj servas kiel monunuo, la kolĉeno estas samtempe ankaŭ "monujo". La muskolojn de la brakoj emfazigasteken, braceleto el hunda hararo kajpolipodio. Sur lapeniso li havas surigita botelkukurbon kaj sur ties finaĵo voston dekuskuso. La nudaj piedoj surpaŝas sur ligneton, la manoj estas tirantaj branĉon deratano, kiu rapide glitas sur seka ligneto kun entranĉo. Post mallonga klopoda frotado komencas fumiĝi de la ligneto, plenmano da seka herbo kaptas fajrerojn. Sorĉa spirado sorĉigas unuajn malkuraĝajn flametojn, ni estas atestantoj de naskiĝo defajro. Vojo al ties estiĝo estas malnova milojn da jaroj, ni sufiĉis forgesi ĝin. La fajro estas naskiĝanta sen civilizaj senbezonaĵoj,alumetoj ne estas bezonaj, la elemento estas sendita elĉielo. La malsataj flamoj prilekas la porkon bruligante la haregojn. Al vorto venasbambua tranĉilo, kiu tranĉas la haŭton de la nigra porko. Ili komencas tranĉi ambaŭflanke de la buŝego, la tranĉo daŭrigas ĉirkaŭ laventro kaj inter lakruroj ĝis laanuso. Ŝtonhakilo lerte porciumas la porkon...

Porkouam

[redakti |redakti fonton]

Porkouam estas la plej grava posedaĵo, kiu mezurigas la prezon devirino. Por bonafianĉino estas ankaŭ kvin porkoj, ĉe malforta tio estas male. Pro la porkoj oni gvidas militojn. Ĉiu parto de la porko estas manĝebla, per lasango oni ŝmiras sorĉajn signojn, lavosto kaj ladentegoj servas por ornamaĵoj, laskroto kaj lapeniso de virporkoj forpelas malbonajn spiritojn. Se la porkoj ne komencos ludi jebambuajflutojbigon, malfacile danioj povas uzi pli.

Mumio

[redakti |redakti fonton]

Nigra fumaĵita morto estas enJiwika, malklara atestinto de pasinteco aspektas mistere al fremduloj.Mabel Mimintok estis granda estro, tial li ricevis honoron esti mumiigita. La sekigitavizaĝo ŝajnas terurplena mieno de ekkrio. Respondoj deindiĝenoj je aĝo de lamumio diferenciĝas, la cifroj kuras ĝis tri cent jaroj. Estas malfacile demandi je la aĝo deavo homojn, kiuj mem ne scias, kiam ili naskiĝis kaj kiom da jaroj ili havas, ĉar ilia nocio pri tempo estas malsama al de aliaj popoloj.

EnAkima estas fumaĵita granda batalintoEwrapak Elosarek. Lia sekigita haŭto estas kvazaŭpergameno kun informoj de la pasinteco, nur scipovi legi en ĝi! La heroo havas la ligitajn krurojn kaj la kapon malĝoje pendigita inter laŝultroj, eĉ ankaŭ ni povas senhonte palpi lin.Diademo kajkolĉenomikak estas donontaj al la vundita mumio gravecon, sed li ne estas certa nek pri sia nomo. Pluajn fumaĵitajn amikojn li havas enMusatafak,Pummo kaj pluaj vilaĝoj... La arabamumiyah – la malfeliĉo esprimas balzamitan korpon, preparita por postmorta konservado. Procedo de fumigado komenciĝas kvin tagoj post lamorto. Ili kunligos la kaŭrigitan korpon de mortinto kaj alfiksos ĝin super la fajro. Ili konservas la flamoj dum la tutasemajno, poste ili fumigas ĉiun triantagon. Sur la haŭto de la ŝveliĝanta korpo surigas pro la varmegovezikoj, kiujn ili trapikas per ratanaj dornoj liberigante la korpajn fluidaĵojn. Virinoj viŝas la korpon per herboj kaj mola ŝelo tiel, por ke nenio el la korprestaĵoj falu, ĉar poste lando englutus laanimon de la mortinto. Post semajnoj de la fumigado la korpo sekiĝos je ono de sia pezo.

Tristo kaj forhakado de fingroj

[redakti |redakti fonton]

En riveretfluejo la virino ŝmiras sin de lakokso supren per koneksa tavolo dekoto. En malprofundaĵo ŝi prenasargilan ŝmiraĵon kaj iom post iom ŝi malaperas sub tavolo deŝlimo. Nur kiam ŝi estas sufiĉe malpura, ŝi surmetas sur la kapon retonnoken. La virinoj tiel ĉi demonstras unu monaton post funebro malgajecon. Ili vestas sin en triston por lamorto de proksimulo. La virinoj proksimaj al la mortinto ekde aĝo de dek du jaroj lasasamputi al si la fingron ĝis la duaartiko. La rito de forhakado de fingrojiki palin estas nekompromisa. Oni komencas per malgrandafingro, la dikfingro restas la tuta, eventuale la unuaj du fingroj de unumano. Kun nova morto la knabino estos je plua artiko de la fingro pli mallonga. La operacion oni faras "fakmaniere". Laamputado okazas dum la plena konscio, por sensentigi ne helposalkoholaĵo, kiun ili ĉi tie ne konas. Ĉi tieaanestezo havas apartan koncepton. Unue oni firme ĉirkaŭvolvos labrakon super lakubuto, poste ili kaptos la virinon jeantaŭbrako kaj abrupte ili ekbatos per ŝia kubuto jeŝtono. Trafo en laulnan nervon sensentigos lanervojn en la fingroj kaj por mallonga tempo senkonsciigos la manon. La manon oni altenos sur la ŝtono kaj "hakulo-fakulo" per ŝtonaadzo per unu eksvingo forhakos unu aŭ du fingrojn ĉe la unuavertebro. Iam li estas hakanta per aparta ŝtona hakileto. Oni ĉirkaŭvolvos la sangantan reston de la fingro en kuracigajn herbojn, ĉirkaŭligos per kuracigaj folioj kaj ĉion kovrosbanana folio ĉirkaŭvolvita perstolonoj.

Dum resto de la tago la knabino silente sidas enŝoko kun la vundita mano supren, por ke komencu resaniĝado. Eĉ tri knabinoj perdos dum sepulto de freŝa sango unu aŭ du fingrojn. Danioj diras, ke la forhakado estas necesa por silentigispiritojn. La virinoj havas la kripligitaj manojn por la tuta vivo, malgraŭ tio ili faras eĉ fajnajn laborojn. La indonezia registaro lastatempe malpermesas la kutimon, sed la manoj de la virinoj parolas per klara doloriga parolo. Plimulte mankas sur ili kelke da fingroj.

Virinoj

[redakti |redakti fonton]

Lavirinoj havas la eniron envirankabaneton malpermesita, dum ceremonioj ili sidas aparte de la viroj. Sole la viroj manĝasviandon, la virinoj gustumos ĝin sole dumgeedziĝo. La patrino de la fianĉino ricevos honoron akceptiporkanvoston, kiu alie estas destinita por tribestro. La virinomamnutras unueinfanon, poste iam ankaŭ porkidon.

Dum kvinjara seksa abstino la edzo alkondukas por si alian edzinon, dependas de riĉeco esprimita per kvanto de porkoj. "Patrinon" nomas infanoj ankaŭ al pluaj edzinoj de sia patro. La beleco ne estas principa dum elektado de virino, oni taksas forton kaj kapablon zorgi pri porkoj, infanoj kaj kampetoj (en vico de graveco). Ekde la kvina jaro la knabinoj komencas porti jupetonthali, kiun post la geedziĝo anstataŭosjupo deorkideajfibrojjogal firme ĉirkaŭvolvita ĉirkaŭ lakoksoj. Lamamoj estas nudigitaj, lapugo neniam. Virinaj bastonoj, malmoligitaj per fajro kaj servantaj por prilabori la teron por kulturado, havas akrigitan finaĵon, por ke oni povu defendi sin per ili. La virino havas laploron kaŝita por soliĝintanasko kajsepultojn, kie ili laŭtradicio amputis ŝian artikon de la fingro. Sur ladorsoj senĉese pendasnoken, reto el rulĉifitaj fibroj. Ili kolorigas ilin perflavaj kajblankaj naturkoloroj,ruĝamomion estas elmineralo.Diademonawirihik ili finas en privateco de la kabaneto, ĉar neniu devas ekvidi tion. Laretonoken estas unusola ornamaĵo, kiu en malvarmo iom varmigas. Ĝi ŝirmas la pugon de la virino antaŭ spiritoj.

Seksa vivo

[redakti |redakti fonton]

La virinoj suĉas el ni nian virecon, ilia ĉeesto pli malfortigas! Ili elsuĉos nin tute! Ni devas eviti la virinojn! Tio estas la plej oftaj reagoj de la viroj je la virinoj.Seksa vivo estas unu el la plej grandaj misteroj deGvineo, danioj ne havas grandan intereson por ĝi. Kvin jarojn post naskiĝo de infano nenia seksa vivo. Ili strikte konservis tabuon. Se virino gravediĝus pli baldaŭ, tio estus granda honto. Ne temas pri devigitacelibato, kiel alie ĉe vidvinoj kaj religiajasketoj. En Granda Valo ĉiuj konservisabstinon. Malmulte da virinoj havas pli ol du infanojn, estas ĉi tie nekantikoncipo nekabortoj nek murdoj de novnaskitoj. Okcidenta seksalibido liberiĝas perseksumado aŭ per alia malpli alloga maniero, kvin jaroj sen seksa vivo aspektas strange. Duono de la viroj havas pli da edzinoj kaj ili povus seksumi kun alia virino. Sed la edzo pasigas plimulton da tempo kun tiu, kiu naskis al li infanon, la ceterajn li neglektas. Ne estas pli prudenta klarigo de la seksa fasto, la koteko sur lapeniso kiel simbolo de sekseco trompos. Vira kabanetopilamo ne estas kaŭzo por samsekseco. (Senedzinuloj iĝas sole kelkaj kripligitoj aŭ imbeciloj.) Mankas pruvoj de alia seksumado,adulto estas rara. Se ĝi malkaŝiĝos, estiĝos ĉirkaŭ ĝi tumulto, sed konfliktoj okazas malofte. Eble ili estas kutimaj, ĉiukaze sukcese kaŝataj. Interrilatoj inter la viroj kaj la virinoj estas trankvilaj, sed neniamamplenaj, karesado kun escepto de hazardaj tuŝoj ne ekzistas. Spiritoj eldevigus la seksajn paŭzojn.

Kotekoj

[redakti |redakti fonton]

Lakotekoj estas unusolajvestoj de la nudajviroj. Tio estas ĉizitaj botelkukurboj delagenario. Latinalagenaria malkaŝasbotelon, la plej disvastigitan ujon. Oni en tuta mondo portas en ĝi akvon, sangon kaj grason, la ujo el la botelkukurbo estas nemalhavebla. Formas ĝinŝtono, kiun oni pendigas sur kreskantan botelkukurbon. Mallarĝa aŭ larĝa, dependas de tio, kian ŝtonon oni kien pendigos. El la maturiĝinta frukto ili elprenos pulpon kaj la botelkukurbo ligneskiĝas, la koteko porpeniso estas preparita. La ekara vortokoteko estas pli konata ol dania esprimohorim. La beleco estas nur demando de eleganco. La ĉi tieaj beluloj estas multe pli ornamemaj ol la virinoj, ili komplike aldonas sur la korpojn ornamaĵojn. La kapojn de batalantoj ornamaspeltoj,konkoj, bestaj dentegoj kaj birdaplumaro.Kolĉenowalimo el konkojnassa havas bazon el ŝelaj fibroj, kiujn ili rulĉifigas sur lafemuroj ĝis la tempo, kiam kreiĝos ŝnureto por teksado de strio. Danioj tro ofte ne lavas sin, por ke ili ne kolerigu malbonajn spiritojn en la akvo. Ili timas travadejojn en riveroj. La ornamaĵoj estas iliaj unusolajvestoj. Ili ne ŝirmas antaŭ malvarmo, tavolo de porka graso kaj fulgoj estas sur la korpo kontraŭ ĝi. Spirito povas eniri en homon tra laanuso, tial pendas tie ŝnureto aŭ folio. La botelkukurboj surigitaj sur la peniso estas sube alligitaj ĉirkaŭtestikoj. Rektigitaj tenas ilin ŝnureto el orkideoj tirita ĉirkaŭ la talio. Ĝi diferenciĝas per longeco, formo kaj ornamaĵoj laŭ diversajetnoj. Kelkaj kotekoj iĝas praktikajtabakujoj, aliaj estas pentritaj kiel kristnaska ovo. La viroj demetas la kotekojn solepisonte kajkoitonte. Kial ingoj por penisoj? Respondo de indiĝenoj estadas senruze malarmiganta: "Danioj portas tiel la kotekojn de pratempoj!"

Pli bone ne kompreni?

[redakti |redakti fonton]

La riveroBaliem kun la tribo Dani estas la plej granda malkovriga sensacio de la20-a jarcento. Reveno kontraŭ tempo tie, kie la pasinteco ankoraŭ ne finis. Nuda regno de leĝoj deĝangalo kun mirindaj homoj en mirinda mondo. La triboj vivas milojn da jaroj izolitaj de siaj najbaroj. Apartigas ilin diversaj lingvoj kaj primitiva politiko de venĝo, en kiu ne estas spaco por pardono. Neniu eliros el la propra valo pro timo el atako. Ni klopodas ekkoni la interesajn indiĝenojn, ni lernas kompreni ilin. Iliaj ekkonoj pri ni estas idealigitaj. Tiaj ni devus esti, sed ni ne estas. Atakas milionoj da demandoj! Kelkajn forblokas lingva bariero, por aliaj ni ne trovos kuraĝon... Sed malsato pri respondoj estas grandega. Ni estas serĉantaj kaj nur iam ni estas trovantaj respondojn. Novaj veroj videbligos absurdecon de niaj malplenaj vortoj kaj gestoj. La ekkono povas havi ankaŭ amaran epiteton, ĝi kapablas ekdolori. En la fino ni defendas al vero, kiun ni tiom serĉis. Ni ne volas allasi ĝin, ni estas mienantaj, ke ni ne vidas ĝin. Iam estas pli bone ne kompreni...

Ekde la malkovro de danioj ĉiu jaro fortranĉas pecon de origino.
Kiam ĝi fortranĉos lastan?
Antaŭ kvardek jaroj danioj ŝokis la mondon.
Ni scias, kiaj ili estis, kiaj ili estas...
sed kiaj ili estos?...
Ĉu ili restos?

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.
Elstara artikolo
Elstara artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je lanekonata dato akceptita en la liston deelstaraj artikoloj.
Tiu ĉi artikolo estisartikolo de la semajno en la47-a semajno de la jaro2006.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Danioj&oldid=8991025"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp