La komenco de la urbo Gdansko tio estas la 9a jc. Tiam sur la terenoj de la nuna urbo ekdisvolviĝis la centro kaj la lokaj homoj okupadis pri laagrokultivado,fiŝkaptado kaj primetio. La pli fruaj ŝpuroj de setlado de la homoj sur tiu tereno estas de la fruaŝtonepoko (2500-1700a.K.), kaj la arkeologiaj eltrovaĵoj montras tie la ekziston de laluzacia kulturo (vidu la supran mapon), do la preslavaj gentoj kaj de la tempo deRomia Imperio. Tie estis la komenco de "sukcena vojo". Ĉirkaŭ la jaro 975 ĉe la riveroMotława laŭ la iniciativo de pola princoMjeŝko la 1-a (vidu la apudan mapon) oni ekkonstruis la defendan burgon (kastelon) kun la haveno. Gdansko la unuan fojon en la historio estis menciita kiel urbo sub la latina nomoGyddanyzc urbs en la libro-dokumento "La vivo deSankta Adalberto" (latine:Vita prima Sancti Adalberti), de la aŭtoroJohannes Canaparius (pole nun nomataJan Kanapariusz) el la jaro 999 enRomo. Post la venka milito de pola reĝoBoleslao la 1-a, nomata"la Brava" kunpomerianoj dum la jaroj 1115-1119 pola reĝo enkorporigis la Gdanskan Pomerion al Pollando (vidu la apudan mapon). Gdansko ricevis laurborajtojn en la jaro 1263.
En la jaro 1308 la germanaj kavaliroj el laTeŭtona Ordeno konkeris la urbon kaj konstruis tie la kastelon. Kun ilia restado okazis tie disvolvo de la urbo. Tiam konstruita estis la kanalo de la riveroRadunia, la germanaj monakoj-kavaliroj organizis la urban centron kun la urbaj konsilantoj kaj urbestro. Dum la 15a jc la urbo riĉiĝis de la grena kaj ligna komerco. La 5an de februaro 1454 eksplodis en la urbo kontraŭ-teŭtona ribelo. Do, post la 146 jaroj finis la regado de laTeŭtona Ordeno en Gdansko. La 6an de marto 1454 pola reĝoKazimiro la 4-a, laŭ peto de la gvidantoj de laPrusia Konfederacio (vidu la apudan dokumenton) enkorporigis la urbon al Pollando, kaj samtempe li donis al la urbo privilegion kaj permeson stampi monon en la urba monfarejo, ankaŭ kontrolon de la mar-navigado en la haveno kaj liberan transporton de la varoj elPollando kajLitovio. La subskribo de la Pac-Traktato enToruno en la jaro 1466 garantiis al laReĝa Prusio kajVarmio esti en la limoj de Pollando. Laŭ tiu traktato la havena urbo apartenas ankaŭ al Pollando (vidu la apudan mapon).
En la jaro 1525 okazis en Gdansko la religiajribeloj.Luteranoj loĝantaj en la urbo provis transpreni la regadon en la urbo. La 17an d aprilo 1526 jaro pola reĝoSigismondo la 1-a eniris Gdanskon kun armeo (8000 da soldatoj) kaj ordonis mortigi la ribelantojn. Tamen nur la pola reĝoSigismondo la 2-a Aŭgusto per speciala tolerema dekreto por Gdansko, iom trankviligis la etoson kaj rompis la religiajn batalojn en la urbo. La 16an de decembro 1577 pola reĝoStefano Batory konfirmis la privilegiojn de la urbo Gdansko, disvastigante la religian toleremon por la aliaj konfesioj. Sub la pola regado Gdansko fariĝis la azilo por eksterlandanoj preskutitaj en siaj landoj pro sia konfeso kaj ekestis Gdansko unu el la plej grandaj kaj riĉaj urboj en Eŭropo. En la 17a jc en Gdansko loĝis 77 mil da homoj. Venadis tin komercistoj, sciencistoj, homoj de la kulturo el tuta Eŭropo. Kreskis abunde novaj brikdomoj kaj oni konstruis grandegajn ĉeurbajn fortikaĵojn.
La reĝoj deSvedio:Gustavo la 2-a Adolfo,Karolo la 10-a Gustavo kajKarolo la 12-a, kiuj gvidis la militojn kun Pollando en la 17a kaj 18a jc tamen ne decidis dum tiuj militoj ataki Gdanskon. Tamen la polaj-svedaj militoj (Sveda diluvo) kaj laGranda Nordia Milito (1700-1721) tute faligis ekonomion de la urbo Gdanko. En la jaro 1734 la apogo de Gdansko por la rajtoj al la pola trono de pola reĝoStanisław Leszczyński (Stanislao la 1-a) rezultis tion, ke okazis la sieĝo de la ubo fare de la rusa armeo kaj fine okaziskapitulaco de la urbo kaj pago de granda kontribucio. Rezulte de launua dispartigo de Pollando en la jaro 1772 la ubo Gdansko estis fortranĉita de Pollando fare dePrusio. Krome la reĝo dePrusioFrederiko la Granda enkondukis la ekonomian blokadon de Gdansko. Post ladua dispartigo de Pollando en la jaro 1793 Gdansko eniris en la limojn dePrusio. En la 19a jc okazis plibonigo de ekonomiakonjunkturo (cirkonstancoj). Dum la jaroj 1850-1870 oni ekfunkciis la unuan fervojan ligon, gasfarejon kaj urban akvoduktaron.
Komence de la 20a jarcento la dominantan rolon en Dancigo havas la germana lingvo kaj kulturo. Malgraŭ tio, pro la alfluo de la proksima vilaĝana loĝantaro, en la urbo ankaŭ ekzistis forta polamalplimulto. En la jaro 1920 laŭ la decido deVersajla Traktato (vidu la apudan mapon) oficiale aperis laLibera Urbo Dancigo. Tiam la privilegioj ekonomiaj kaj politikaj de Pollando estis sisteme bojkotataj fare de la urbaj aŭtoritatoj (t.e. la urba konsilantaro de Gdansko). En la jaro 1923 la pola loĝantaro nombris ĉirkaŭ 15% da urbanoj. En la jaro 1933 la regpovon en Gdansko akirisnazioj de laNacisocialisma Germana Laborista Partio (germane: Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei, NSDAP). Dum la sekvontaj jaroj pli oftis la provokojn kontraŭpolaj kaj persekutado de polaj agantoj kaj polaj organizoj. En la jaro 1938 en Gdansko loĝis 9000judoj. Ĉirkaŭ 8000 elmigris jam antaŭ la eksplodo de laDua Mondmilito (la 1a de septembro 1939), la resto estis mortigitaj fare de germanoj en lakoncentrejoj kajekstermejoj.
La1-an de septembro 1939 okazis la atako de germanoj kontraŭgarnizono de Pola Militistaro sur la duoninsuloWesterplatte en Gdansko (vidu:Sieĝo de Westerplatte) kaj la atako kontraŭ Pola Poŝt-oficejo en Gdansko - tiel komencis la eksplodo de laDua Mondmilito (vidu la mapon de la aktivan pasado de la limoj dum de la Dua Mondmilito). La 5-an de oktobro 1939 germanojpafekzekutis - malgraŭinternacia juro - 38 defendantojn de la Pola Poŝtoficejo - en 2001 iliaj familioj ricevis rekompencon de la germana ŝtato, sed du juĝistoj, kiuj rekomendis lajustican murdon restis ĝismorte sur altaj postenoj kaj ekster respondeco. Dum milito okazadis lagermana agado kontraŭ la pola inteligencio kaj anoj de polaj organizoj tio estis la amasa mordado de ili.Masakro de Piaśnica - tio estis amasa murdado de pli ol 10 mil da poloj enPomerio. Amasa murdado estis ankaŭ en Gdansko kaj la murditoj estis transportataj al la tombejo en kvartalo de Gdansko Zaspa. De la septembro 1939 en Gdansko ekestis la portempakoncentrejo por poloj, poste germanoj konstruis en Gdansko 3 sub-koncentrejoj de lakoncentrejo Stutthof ([1]), krome 2 filioj de la koncentrejo por la militkaptitoj en Malbork kaj 14 la devig-labor-tendaroj (bagnoj) por la malliberigitoj el pluraj nacioj, laborantaj por la bezonoj de germana armeo. La 30an de marto 1945 la urbon Gdansko militkaptis laRuĝa Armeo kaj pola armeo. Laŭ la decidoj de laPotsdama Konferenco la germana loĝantaro (ĉirkaŭ 120 mil da germanoj) estis forloĝigitaj kaj anstataŭitaj per poloj el laOrientaj Limregionoj deantaŭmilita Pollando, kiujn aneksisSovetunio (vidu la apudan mapon).
Rezulte de laPotsdama konferenco Gdansko denove ekestas en la limoj de Pollando (vidu al apudan mapon). La 9an de julio 1945 la unuan fojon kunsidas la Urba Nacia Konsilantaro. Dum laPola ribelo de Decembro 1970 (Decembro 1970) okazis la protestoj de la laboristoj kontraŭ la komunistoj (vidu la apudan foton), ekkomenciĝis lastriko en la Gdanska Ŝipfarejo. Okazis la strataj bataloj kunmilico kaj aliaj sekur-organoj kaj la protestantaj laboristoj bruligis la konstruaĵon (sidejon) de laPola Unuiĝinta Laborista Partio en Gdansko.Milico kaj militistaro (armeo) uzis la armilojn kontraŭ la demonstrantaj laboristoj. La 31an de aŭgusto 1980 oni subskribis la interkonsenton, kaj finiĝis laStrikoj en la Pola Marbordo. La interkonsento garantiis la kreon de la sendependajsindikatoj. Tiuj eventoj komencis la falon de la komunisma sistemo en Orienta Eŭropo.En la jaro 2012 Gdansko gastis laEŭropa Futbal-Ĉampionado 2012.[2]
Gdańsk havas regulan trajnan konekton kun la ĉefurbo de Pollando,Varsovio. Ĝis la jaro 2011 vojaĝo daŭris preskaŭ 6 horoj. Pro laEŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj tio, ke en Gdańsk kaj ankaŭ en Varsovio moderniĝisstadionoj, lalinio estis modernigita kaj vojaĝo nun daŭras nur du horoj kaj 13 minutoj[3].
DumAgo-Semajno en Malborko /Malbork en fino de jaro2007 okazis por la 228 partoprenantoj 5-busa ekskurso al Gdańsk,Sopot,Gdynia kaj finiĝis enTczew.PolitikistoLeszek Czarnobaj estinte tiam Vic-prezidanto (Marŝalo) de Pomeria Sejmeto financis tiun tuttagan ekskurson.
Edmund Cieślak (1985): Historia Gdańska (Historio de Gdansko), vol 1a, Wydawnictwo Morskie (La Mara Eldonejo), Gdansko.
Edmund Cieślak (1982): Historia Gdańska (Historio de Gdansko), vol 2a, Wydawnictwo Morskie (La Mara Eldonejo), Gdansko.
Edmund Cieślak (1993): Historia Gdańska (Historio de Gdansko), vol 3a, Wydawnictwo Morskie (La Mara Eldonejo), Gdansko.
Edmund Cieślak, Janusz Ciemnołoński (1998): Historia Gdańska (Historio de Gdansko), vol. 4a, Wydawnictwo Lex (La Eldonejo Lex), Gdansko.
Jarosław Ellwart (2000): Kaszuby (Kaŝubio), Region (Regiono),Gdynia.
Mortimer Epstein (1938): The Statesman’s Year-Book: Statistical and Historical Annual of the States of the World for the Year 1938, Macmillan and co.,Londono.
Izabella Greczanik-Filipp (1997): Wspomnienia z odbudowy Głównego Miasta (La rememoroj pri la rekonstruado de la (kvartalo) Ĉefa Urbo de Gdansko), vol. 1a, Wydawnictwo Marpress (La Eldonejo Marpress), Gdansko.
Izabella Greczanik-Filipp (1997): Wspomnienia z odbudowy Głównego Miasta (La rememoroj pri la rekonstruado de la (kvartalo) Ĉefa Urbo de Gdansko), vol. 2a, Wydawnictwo Marpress (La Eldonejo Marpress), Gdansko.
Teresa Grzybkowska (2000): Gdańsk (Gdansko), Wydawnictwo Dolnośląskie (La Eldonejo de Malsupra Silezio),Vroclavo.
Zofia Jakrzewska-Śnieżko, Jan Forkiewicz (1991): Przewodnik po starym Gdańsku (L gvidlibro pri la malnova Gdansko), PPU El-graf (La Eldonejo PPU El-graf), Gdansko.
Waldemar Kowalski, W cieniu wyzwolenia - Gdańsk 1945 (En la nombro de liberigo - Gdansko 1945), „Biuletyn Instytutu Pamięci Narodowej” ("La Bulteno de la Instituto pri la Nacia Memoro", n-ro 5-6, 2005, pp. 128–143.
Lech Krzyżanowski (1993): Piękny stary Gdańsk. Zabytki sztuki i kultury Polski północnej. (La bela malnova Gdansko. La monumentoj de arto kaj kulturo en norda Pollando.), Oficyna Excalibur (La Eldonejo Exclibur),Poznano.
Jan Kucharski (1993): Dawny Gdańsk (La iama Gdansko) , Ossolineum (La Eldonejo Ossolineum),Vroclavo.
Gerard Labuda (1972): Historia Pomorza (Historio dePomerio, vol. 1a, Wydawnictwo Poznańskie (La Poznana Eldonejo),Poznano.
Gerard Labuda, Zygmunt Szultka, Henryk Lesiński (2003): Historia Pomorza (Historio dePomerio, vol. 2a, Wydawnictwo Poznańskie (La Poznana Eldonejo),Poznano.
Paul Simson (1918): Geschichte der Stadt Danzig (la historio de la urbo Gdansko), A. W. Kafermann,Dancigo.
↑Post la 94-a UK en Bjalistoko, la 1-a ĝis 5-a de aŭgusto 2009 okazis en Malborko la Oficiala POST-KONGRESO de UEA, Alta Protektanto de la postkongreso estis Prezidanto de Pola Senato Bogdan Borusewicz. La inaŭguro okazis en Gdinio kun partopreno de 80 esperantistoj el 28 landoj (el kvar kontinentoj) kaj krome du kaŝubaj folklor-ensembloj: el komunumo Linia - infan-junulara (45 persona) "Kaŝuba Familio" kaj plenkreskuloj el la folklor-ensemblo "Gdynia" (Gdinio) (29 persona). Partoprenis i.a. Prezidanto de UEA d-ro Probal Dasgupta, Prezidanto de Akademio de Esperanto (AdE prof. d-ro John C. Wells, Vicprezidantino de UEA Claude Nourmont, Vicprezidanto de Akademio de Esperanto (AdE) Brian Moon... , Gdanska Televido (TVGdańsk) kaj Gazeta Wyborcza [legu: gazeta viborĉa] (esperante Elekta gazeto) ... oni kune inaŭguris en Gdinio sur la Ŝtona Monto la novan ZEO-n "Esperanto-Kverkon" kion memorigas la dulingva memortabulo.Dum la postkongreso en Malborko estis inaŭgurita trilingva E-memorŝtono /Esperanto-pola-germana/ en la loko kie antaŭ 100 jaroj oni fondis E-grupon (precize la 16-an de aŭgusto 1909 jaro) kaj krome kavar aliaj ZEO-j, "Vatikano" (omagĥe al pola papo, Johano Paŭlo la 2-a /kiu estis esperantisto), "Barato" (inaŭguris ĝin prezidanto de UEA d-ro Probal Dasgupta), "Britio" (inaŭguris ĝin prezidanto de Akademio de Esperanto prof. John C. Wells) kaj "Usono" (inaŭguris ĝin vicprezidanto de Kongreso de Poloj en Usono, prof. Zbigniew Anthony Kruszewski, nepo de Antoni Grabowski), kaj pro tio la E-memorŝtono estas omaĝe la Patro de E-poezio Antoni Grabowski).