Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Dana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dana lingvo
dansk
Mapo
natura lingvomoderna lingvo
Orient-Skandinavaj lingvoj
Parolantoj6 000 000
Denaskaj parolantoj5,3 milionoj
Skribolatina
Lingvistikaklasifiko
Hindeŭropa
Ĝermana
Skandinava
Dana
Oficiala statuso
Oficiala lingvo enDanio,Eŭropa Unio,Gronlando,Ferooj
Reguligita deDana Lingvokonsilio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1da
  ISO 639-2dan
  ISO 639-3dan
  SILDAN
  Glottologdani1284
Angla nomoDanish
Franca nomodanois
Vikipedio
vdr

Ladana lingvo (dane dansk [densk]) estasĝermana lingvo.

Oni skribas ĝin perlatina alfabeto kun kelkaj kromsignoj: Æ, æ; Ø, ø; Å, å). La dana lege tre similas al lanorvega kaj lasveda, sed pro ĝia stranga son-evoluo la dana kutime kaŭzas problemojn por aliajskandinavoj - kaj inverse - se parolata rapide.

Specimeno

[redakti |redakti fonton]

LaPatro Nia:

Vor Fader, du som er i himlene!
Helliget være dit navn,
komme dit rige,
ske din vilje
som i himlen således også på jorden;
giv os i dag vort daglige brød,
og forlad os vor skyld,
som også vi forlader vore skyldnere,
og led os ikke ind i fristelse,
men fri os fra det onde.
(For dit er Riget og magten og æren i evighed!)
Amen.

Son-sistemo

[redakti |redakti fonton]

Unu el la plej trafaj trajtoj de la dana estas tiesstød [ˈsd̥øð] ("ekpuŝeto") je vokaloj en certaj pozicioj: La ununura prononc-malsamo intermand "viro" kajman "oni" estas, ke la unua eldiratas kun forta kunpremo de la laringo, aŭ raŭkigo de la gorĝa aer-fluo, simila al, sed pli forta ol, tiu trovata en nord-anglaj dialektoj (ekzemple enbutter [ba?a]).La dana estas tre vokal-riĉa lingvo, kaj montras la naŭ vokal-signoj de ĝiaalfabeto (a, e, i, o, u, y, æ, ø, å) nur malbone la realon: Pluraj vokalsonoj ne havas propran literon, ekzemplea povas reprezenti kaj e-ecan sonon similan al anglaa enman, kaj esperantana en "galapaga". Aldone, ĉiu vokalo povas esti longa aŭ mallonga, kun-puŝeta aŭ sen-puŝeta, kaj formi parton dediftongo aŭ eĉtriftongo* (ekzemplefærge [faoŭe]).Kiam la signojgr troviĝas postvokale, ili iĝas parto de diftongo, aŭ tute malaperas:og [oŭ] "kaj",flag [flej] "flago",bar [bao] "nuda",Norge [noŭ] "Norvegio".Preskaŭ ĉiuj vortolastaj, senakcentaj vokaloj de lapraskandinava lingvo havis evoluon en la dana jene:[vokalo] > e >ŝuvao (> [nenio]). Notu la prononcon [tre malferma]o por-er(-). Tiu fina e restasortografie, sed en multaj dialektoj jam malaperis, samkiel en laangla: angletake [tejk], danetage [ta], ambaŭ "preni".

Konsonante, la ĉefaj diverĝoj de la aliaj skandinavaj lingvoj jenas:

  • r- prononcatas gorĝe, sed multe pli malforte ol en lafranca:rige [ĥij(e)] "regno".
  • postvokalaj p, t, k fariĝis b, d, g skribe, kio siavice elbuŝiĝis b/ŭ, z (kiel en la angla vortothe "la"), j/ŭ/-.

Norvege:løpe "kuri",måte "maniero",bake "baki"

Dane:løbe [lob(e), loŭ(e)],måde [moz(e)],bage [bej(e)]

Gramatiko

[redakti |redakti fonton]

La gramatiko similas al tiuj de la aliaj skandinavaj lingvoj, kaj ankaŭ iom al tiu deEsperanto:Kazoj malaperis, krom en la pronomaro; personaj formoj de la verboj malaperis;subjunktivo arkaikas.La vortordo estas S-V-O, iom fiksa pro la kazoforesto.Genitivecon donas al substantivoj-s:Manden "La viro";Mandens hus "La domo de la viro".La substantivoj apartenas al komuna (pli fruaj vira kaj ina kunfandiĝis) aŭ neŭtra genroj kaj ekzistas du artikoloj:

  • hest "ĉevalo";en hest "(iu) ĉevalo";hesten "la ĉevalo";heste "ĉevaloj";hestene "la ĉevaloj"
  • træ "arbo";et træ "(iu) arbo";træet "la arbo";træer "arboj";træerne "la arboj"

Ankaŭ pronomoj kaj adjektivoj flekseblas:gul "flava" -en gul hest -gule heste;et gult træ -gule træer;min,mit,mine "mia(j(n))"

La verboj falas en du grupojn, fortaj aŭ malfortaj. La malfortaj formas pasintecon per sufikso, dum la fortaj per vokalŝanĝo je la radiko aŭ per nura redono de la radiko:
løbe "kuri" -løber "kuras" -løb "kuris" -er løbet "kurintas" (forta)
skyde "pafi" -skyder "pafas" -skød "pafis" -har skudt "pafintas" (forta)
ae "man-karesi" -aer "man-karesas" -aede "man-karesis" -har aet "man-karesintas" (malforta)

Simile al la aliaj skandinavaj lingvoj kaj alEsperanto, sed malsimile al lagermana kaj laangla, la dana havas refleksivajn aŭ iĝajn verbojn. Ili formatas per -(e)s:møde "renkonti" -mødes "renkonti".

Vort-provizo

[redakti |redakti fonton]

Pro la interponta funkcio deDanio, la dana enhavas pli dafremdvortoj ol ĝiaj skandinavaj kuzoj. Tamen la kernon konsistigas praĝermanaj vortoj parencaj al germanaj, nederlandaj ktp:

mand "viro",kvinde "virino",hund "hundo",hjem "hejmo",gård "bieno",rød "ruĝa"

Kelkaj estas pli nure skandinavaj:

barn "infano",skov "arbaro"

Ĵustempe, la amasa influo de laangla lingvo forte minacis la koheron kaj danecon de la dana vortprovizo.

Dialektoj

[redakti |redakti fonton]

Malgraŭ la eteco de laDana reĝlando, antaŭ cent jaroj estis centoj da dialektoj en Danio; tiugrade, ke la nordaj loĝantoj de insuletoSamsø malbone komprenis la saminsulajn sudulojn! Hodiaŭ laKopenhagiĝo de la lando preskaŭ forigis la verajn dialektojn, kaj en lanorma dana lingvo restas nur regionaj diferencoj je vortomelodio ktp, tiel, ke oni facile aŭdas, ĉu persono devenas deJutlandoFyn, ekzemple. En kelkaj kamparaj areoj sudaj kaj okcidentaj enJutlando restas iuj puraj dialektoj kiuj ankoraŭ tre malsamas al la ĉefurba lingvo. Interalie ili havas tute alian artikolan sistemon kaj prononcmanieron, kia plisimiligas ilin al laangla:

  • norme daneormen "la vermo" - dialekteæ worm (kp.anglethe worm [kun nedifinita artikoloa worm],germaneder Wurm [ein Wurm])
  • norme daneæblet "la pomo" - dialekteæ æwl (kp. anglethe apple [an apple],kimreyr afal,germaneder Apfel [ein Apfel],platgermaneder Appel [n Appel])

Kelkaj famaj aŭtoroj jutlandaj de la19-a kaj frua20-a jarcentoj parte verkis dialekte.

La feroa terminoGøtudanskt (aŭ: surstrata dana) estas nomo de dialektsimila versio de la dana lingvo sur laFerooj. Ĝi interesas pro sia klarega prononco kaj komprenebleco, kontraŭe al la endania versio oficiala.

La dana kaj Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Multaj vortoj en Esperanto simil(et)as al danaj (flagostango -flagstang; hundo -hund; hejme -hjemme, ks.) , sed tion kaŭzis lagermana, unu el la ĉef-fontoj deZamenhof. La ĉefaj similoj kuŝas en lagramatiko. Cetere, alia internacia lingvo preskaŭ morta pluvivas en la dana vortprovizo, nomeVolapuko: La frazoDet er det rene volapyk. (laŭvorte "tio estas pura volapuko") signifas "tio estas sensencaĵo/volapukaĵo".

Famaj aŭtoroj de la dana

[redakti |redakti fonton]

Hans Christian Andersen,Karen Blixen,Johannes V. Jensen,Piet Hein,Adam Oehlenschläger,N. F. S. Grundtvig

  • Noto: Laŭ ies analizo de antaŭvokalaj-, eĉ troviĝas "tetraftongo", t. e. kvar-ona vokalĉeno:jærv [jeoŭ] "gulo".

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Dana_lingvo&oldid=8612357"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp