Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

DVB-S

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de la normo DVB-S

DVB-S, akronimo porDigital Video Broadcasting – Satellite (anglalingve por "cifereca video-elsendopersatelita") estas variaĵo de cifereca video-elsendo perkomunika satelito.

DVB persatelita

[redakti |redakti fonton]

La distribuo de de cifereca video-elsendo perkomunika satelito (ekzempleAstraEutelsat) estas la plej multe uzata variaĵo de cifereca video-elsendo. Pro la granda kapacito peri datumojn ĝi transportas la plej multajn televidajn kaj radiajn programojn, kaj ankaŭ iujn aldonajn komunikajn servojn. Ekzemple sole laAstra-satelitoj transportas pli ol 1500 radiajn kaj televidajn programojn, el ili proksimume 300 televidaj kaj 170 radiaj programoj senkodigitaj kaj tial senkoste riceveblaj.[1] Kontraŭe al la perkabla normoDVB-C kaj la tersurfaca normoDVB-T la satelita normo ne bezonas aldonan infrastrukturon -kablajn retojn aŭ tersurfacajn sendostaciojn - kaj sekve ankaŭ en maldense loĝataj kaj malcentraj regionoj ebligas ricevon de televidaj kaj radiaj programoj. Ekzistas satelitaj antenoj, kiuj per aŭtomata reĝustigo de sia direktigo ebligas la ricevon de tiaj programoj ankaŭ dumvojaĝe en aviadiloj, sur ŝipoj aŭ eĉ en aŭtobusoj. Tial la termino "ĉie-televido" pli priskribas la normon DVB-S ol la tersurfacan normon DVB-T, por kio oni varbas per tiu termino. Parte la satelita cifereca video-elsenda normo DVB-S eĉ servas kiel datumoliverilo por la (analogaj kaj ciferecaj) kabloretoj kaj por la tersurfaca normo DVB-T.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. listo de la ciferecaj televidaj programoj de la satelito Astra (germane). Arkivita ella originalo je 2009-04-11. Alirita 2010-10-10 .
Ĝermo pri televido
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo pritelevido.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=DVB-S&oldid=8055783"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp