Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

DVB

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.

DVB, akronimo porDigital Video Broadcasting (anglalingve por "cifereca video-elsendo") estas la nomo de aro da internacie akceptitajapertaj normoj porcifereca televido. DVB-aj normoj estas prizorgataj de laDVB Project, industria konsorcio de pli ol 270 membroj, kaj publikigitaj deJoint Technical Committee (JTC) deEuropean Telecommunications Standards Institute (ETSI),European Committee for Electrotechnical Standardization (CENELEC) kajEuropean Broadcasting Union (EBU).La interago de la DVB-aj subnormoj estas priskribita enDVB-a kuirlibro (DVB-Cook).

Transsendo

[redakti |redakti fonton]

DVB-aj sistemoj distribuas datumon per diversaj teknikoj, inter ili: (DVB-S,DVB-S2) porsatelito ,DVB-SMATV por transsendo perSMATV), (DVB-C) porkablo , (DVB-T) portera televido,DVB-SH porpoŝtelefona televido, (DVB-MT) porDTT , (DVB-MC) porMMDS , kaj/aŭ (DVB-MS) normoj porMVDS.

Tiuj normoj specifas la fizikan tavolon kaj la datuminterligan tavolon de la distribua sistemo. Aparatoj interagas kun la fizika tavolo tra sinkrona paralela interfaco (SPI), sinkrona seria interfaco (SSI), aū tra nesinkrona seria interface (ASI). Ĉiuj datumoj estas transsendataj enMPEG-2transportaj fluoj kun kelkaj aldonaj trudoj (DVB-MPEG). Normo por distribuo al moviĝantaj aparatoj (DVB-H) estis publikigita en Novembro 2004.

Tiuj distribuaj sistemoj malsamas precipe en la uzata modulada skemo, pro la malsamaj teknikaj trudoj. DVB-S (SHF) uzasQPSK, 8PSK aŭ 16-QAM. DVB-S2 uzas QPSK, 8PSK, 16APSK aŭ 32APSK, depende de dissendistaj decidoj. Nur QPSK aū 8PSK estas kutime uzataj. DVB-C (VHF/UHF) uzasQAM: 16-QAM, 32-QAM, 64-QAM, 128-QAM aŭ 256-QAM. Fine, DVB-T (VHF/UHF) uzas 16-QAM aŭ 64-QAM (aŭ QPSK) kune kunCOFDM kaj hierarkia modulado.

Enhavo

[redakti |redakti fonton]

Aldone al aŭda kaj vida transsendo, DVB specifas ankaŭ datumkomunikojn (DVB-DATA -EN 301 192) per revenaj kanaloj (DVB-RC) por pluraj rimedoj (DECT,GSM,PSTN/ISDN,satelito ktp.) kaj protokolojn (DVB-IPTV:Internet Protocol;DVB-NPI: retprotokole sendependa (en: network protocol independent)).

Pli malnovaj teknologioj, kiajteletext (DVB-TXT) kaj datumoj en vertikala nevidebla intervalo (DVB-VBI) estas ankaŭ priskribitaj en la normoj por faciligi konverton. Tamen por multaj aplikoj, pli antaŭiraj alternativoj kiajDVB-SUB por subtitolado ekzistas.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=DVB&oldid=8055781"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp