Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

DJ Kool Herc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
DJ Kool Herc
Persona informo
Naskiĝo16-an de aprilo1955 (1955-04-16) (69-jaraĝa)
en Kingstono
LoĝlokoBronkso
ŜtatanecoUsonoRedakti la valoron en Wikidata
Alma materAlfred E. Smith Career and Technical Education High School(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)oCindy Campbell(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupodiskĵokeo
muzikproduktistoRedakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttp://djkoolherc.com/
vdr

Clive CAMPBELL (16a de aprilo, 1955), pli bone konata laŭ sia artista nomoDJ Kool Herc, estas jamajk–usonadiskĵokeo al kiu oni atribuas la helpon al origina hiphopo enBronkso,Novjorko, en la1970-aj jaroj pere de sia "Back to School Jam",[1] okazinta la 11an de aŭgusto, 1973, en 1520 Sedgwick Avenue. Post lia juna fratino, Cindy Campbell, inspiriĝis por havigi kroman monon por vestoj por reveno al lernejo, ŝi decidis, ke ŝia pli aĝa frato, tima 16-jaraĝa, ludu muzikon por la najbaroj en sia loĝejaro.[2] Konata kiel "Fondinto de Hip-Hopo" kaj "Patro de Hip-Hopo", Campbell ekludis diskojn de fortafunko de la speco tipigita deJames Brown kiel alternativa kaj al la violenta bandokulturo de Bronkso kaj al la naskiĝinta populareco dediskoo en la 1970-aj jaroj.

Campbell izolis la instrumentan parton de ladisko kiu emfazis la drum-frapon — nome "break" aŭbreĉo — kaj ŝanĝis el unu breĉo al alia. Uzante la saman dudisko-turnilon de la diskoaj DĴoj, li uzis du kopiojn de la sama disko por plilongigi la breĉon. Tiu breĉista diskĵokeo, uzante funkajn drumsolojn, formis la bazon dehiphopo. La anoncoj kaj alvokoj de Campbell al dancistoj helpis konduki alsinkopa, ritme parolata akompanado nune konata kielrepo.

La stilo de DJ Kool Herc estis tuj adoptita de figuroj kiel Afrika Bambaataa kaj Grandmaster Flash. Sed malkiel ili, li neniam eniris al komerce registrita hiphopo en sij dekomencaj jaroj.

Diskaro

[redakti |redakti fonton]

Albumoj

[redakti |redakti fonton]
  • 2019 - Last of the Classic Beats (kun Mr. Green)

Gastaperoj

[redakti |redakti fonton]
  • Terminator X – "Herc's Message" el Super Bad (1994)[45]
  • The Chemical Brothers – "Elektrobank" el Dig Your Own Hole (1997)[46]
  • Substantial – "Sacrifice" el Sacrifice (2008)[47]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "Party Over Here: An Oral History of Kool Herc's Historic Back-to-School Jam".Arkivigite je 2019-11-06 per la retarkivoWayback Machine Mass Appeal. 11a de aŭgusto, 2017. Alirita la 27an de oktobro, 2019.
  2. Allah, Sha Be (11a de aŭgusto, 2018)."Today in Hip Hop History: Kool Herc's Party At 1520 Sedgwick Avenue 45 Years Ago Marks The Foundation Of The Culture Known As Hip Hop". The Source. Alirita la 27an de oktobro, 2019.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Chang, Jeff.Can't Stop Won't Stop: A History of the Hip-Hop Generation. St. Martin's Press, New York: 2005.(ISBN 978-0-312-42579-1)
  • Cross, Brian.It's Not About A Salary... Rap, Race and Resistance in Los Angeles. New York: Verso, 1993.(ISBN 978-0-86091-620-8)
  • Hager, Steven, "Afrika Bambaataa's Hip-Hop", Village Voice, 21a de septembro, 1982. Represita enAnd It Don't Stop! The Best American Hip-Hop Journalism of the Last 25 Years. Cepeda, Raquel (eld.). New York: Faber and Faber, Inc., 2004.(ISBN 978-0-571-21159-3)
  • Ogg, Alex, kun Upshall, David.The Hip Hop Years, London: Macmillan, 1999(ISBN 978-0-7522-1780-2)
  • Shapiro, Peter.Rough Guide to Hip-Hop, 2a eld., London: Rough Guides, 2005(ISBN 978-1-84353-263-7)
  • Toop, David.Rap Attack, 3a eld., London: Serpent's Tail, 2000(ISBN 978-1-85242-627-9)
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=DJ_Kool_Herc&oldid=8047669"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp