Dägerlen | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Vinterturo |
Koordinatoj | 47° 33′ 44″ N8° 43′ 23″ O / 47.56222 °N, 8.72306 °O /47.56222; 8.72306(mapo)Koordinatoj:47° 33′ 44″ N8° 43′ 23″ O / 47.56222 °N, 8.72306 °O /47.56222; 8.72306(mapo) |
Nombro de loĝantoj | 972 |
Areo | 7,90 km² |
Alteco | 474 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 8471 |
Komunumkodo | 0214 |
![]() | |
Dägerlen estas komunumo en ladistrikto Vinterturo,Kantono Zuriko,Svislando. Ĝi havis 972 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Dägerlen situas en laZurika Vinlando proksimume 10 km norde de la urboVinterturo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj kaj setlejojOberwil,Rutschwil,Berg kajBänk. De la komunuma areo de 7,9 km² 67,5% servas poragrikulturo, 24,7% estas kovritaj dearbaro, 2,9% servas por trafiko, 4,4% estas kovritaj de konstruaĵoj kaj 0,4% akvejoj.
La komunumo Dögerlen limas en nordo alAdlikon, en nordoriento alThalheim ĉe Turo, en okcidento alDinhard, en sudo alSeuzach, en sudokcidento alHettlingen, en okcidento alHenggart, kaj en nordokcidento alHumlikon.
Per lapoŝtaŭtobuslinio 676 alVinterturo Dägerlen estas konektita al la reto de laZurika Trafik-Unio. La veturado al la stacidomo de Vinterturo daŭras 18 minutojn.
Unua dokumenta mencio de municipo de la hodiaŭa komunumo Dägerlen datiĝas de la jaro1219, kiam laepiskopoKonrado deKonstanco intervenis en kverelo enRutschwil. La unua mencio deBerg datiĝas el la jaro1291, kiam laMonaĥejo Töss aĉetis bienon. El la jaro1297 datas mencio deOberwil, dum la unua skriba mencio deDägerlen mem okazis nur en la jaro1306 kielTegerlo. Ĝis la mezo de la 15-a jarcento la municipoj de Dägerlen apartenis al laGrafoj de Kiburgo kaj iliaj heredantoj, laHabsburgoj, kiuj ne la jaro1452 devis vendi tiun-ĉi posedaĵon al la urboZuriko, kiu integris la regionon al la nova administravoktdistriktoGrafejo Kiburgo. Dum la eraoHelveta Respubliko oni kunigis la kvin municipojn al la nuna komunumo, kiu poste en la jaro1803 estis integrita al ladistrikto Vinterturo.
|