Czesław Kazimierz OLECH (naskiĝis la 22-an de majo 1931 enPińczów, mortis la 1-an de julio 2015) – polamatematikisto, reprezentanto deKrakova skolomatematika, precipe de laskolo dediferencialaj ekvacioj deTadeusz Ważewski.
En 1954 Czesław Olech iĝismagistro ĉe Fakultato de Matematiko kajInformadiko deJagelona Universitato, en 1958 defendis en Matematika Instituto dePola Scienca Akademio (PAN)doktoran laboraĵonO koincydencji asymptotycznej zbiorów usłanych przez całki dwu układów równań różniczkowych zwyczajnych, verkitan sub gvido de Tadeusz Ważewski,habilitiĝis en 1962, en 1966 akiris titolon de eksterordinaraprofesoro kaj en 1973 ordinara profesoro.
Czesław Olech estis invitata, ofte kiel vizitanta profesoro, de la mondaj matematikaj centroj enUsono,Sovetunio (kaj poste enRusio),Kanado kaj en pluraj eŭropaj landoj. Li kunlaboris interalie kun Solomon Lefschetz, Sergiej Nikolskij, Philip Hartman kaj Roberto Contim, la plej eminentaj matematikistoj okupiĝantaj priteorio de diferencialaj ekvacioj. Profesoro S. Lefschetz alte taksis la skolon de profesoro Tadeusz Ważewski, precipe lian metodon, kiun profesoro Czesław Olech aplikis disvolvante, interalie,regan teorion. Li estis promotoro de 9 doktorajdisertaĵoj kaj recenzisto de pluraj doktoraj kaj habilitaj laboraĵoj.
Bazaj kampoj de la sciencaj esploroj de profesoro Czesław Olech estas kvalita teorio de diferencialaj ekvacioj kaj la rega teorio, komprenata laŭ klasika koncepto, kaj formulita enterminoj de diferencialaj inkluzivecoj. Liaj esploraj laboraĵoj ankaŭ koncernis: plurlinearanalgebron,mezurteorion,teorion dematricoj, ĝeneralan teorion desistemoj,optimumigon,komutajn ringojn kaj ankaŭhistorion de matematiko. Oni ankaŭ valoras substreki akiritajn de li rezultojn pristabileco de dinamika sistemo,asimptotajn ecojn de la solvoj de ordinaraj diferencialaj ekvacioj, periodajn solvojn kajsingularajn punktojn de kurbo en problemoj de teorio pri diferencialaj ekvacioj. Li akiris gravajn rezultojn envariada kalkulo,analitiko kajmezurteorio. Rezultoj atingitaj de la profesoro hodiaŭ apartenas al klasiko de la teorioj pridiferencialaj ekvacioj kaj larega teorio.