The page has not been checked
| Czesław Czyński | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Czesław Czyński | ||
| Naskiĝo | 16-an de julio1858 (1858-07-16) en Turzynek | |
| Morto | 17-an de aŭgusto1932 (1932-08-17) (74-jaraĝa) en Varsovio | |
| Lingvoj | Volapuko • pola • rusa • francavd | |
| Ŝtataneco | Pollando | |
| Subskribo | ||
| Profesio | ||
| Alia nomo | Punar Bhavavd | |
| Okupo | verkisto parapsikologo hipnotisto okultisto volapukisto chiromancer(en) | |
| Laborkampo | okultismo,parapsikologio kajliteratura aktiveco | |
| vd | Fonto:Vikidatumoj | |
Czesław Czyński (pseŭdonimePunar Bhava; naskiĝis la 16-an de julio 1858 en Turzynek,distrikto Aleksandrów, mortis la 17-an de aŭgusto 1932 enVarsovio) – polaokultisto,parapsikologo, verkisto,hipnotisto,kiromanciisto, ankaŭvolapukisto kajmistikulo.
Liaj gepatroj estis Józef kaj Matylda. La patro farmisbienojn kaj helpis al partoprenantoj de lajanuara ribelo kontraŭRusia Imperio. Post malvenko de la insurekcio kun la familio fuĝis enParizon. Czesław kun siaj fratoj frekventis polan lernejon Batignolles. Kiam la aŭstra registaro anoncisamnestion la familio translokiĝis alKrakovo, kie li povis daŭrigi lernadon enreallernejo. Ankaŭ partoprenis lekciojn en filozofia fakultato deJagelona Universitato.
En 1910 enParizo dePapus estis nomumita delegito demartinistoj porRusio kajPollando. Akceptis ordenan nomonPunar Bhava. La 1-an de februaro 1912 fiksisOrdo Templi Orientis por slavaj landoj, kie li estisX° Rex Summus Sanctissimus (deka reĝo tre sanktega). Antaŭ launua mondmilito restis enPeterburgo, kie prezentiĝis kiel Lubicz-Czyński aŭ Rollin-Czyński. Li estis delegito deKatolika gnostikisma eklezio enRusio ĉirkaŭ1912. Czyński gajnis mondan famon danke al ekkono de okultismo kaj hipnotaj kapabloj. Li asertis, ke scipovas sendi sianastralan korpon.