Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Cuxhaven

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuxhaven
Blazono
Cuxhaven (Germanio)
Cuxhaven (Germanio)
DEC

Map

granda sendependa urbo de Malsupra Saksio • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • coastal spa
 
Ĝemelurboj
HafnarfjörðurNuko • Penwith • PenzanceVannesPiłaÍlhavo • Vilanova de Arousa • BinzSassnitzMurmansko • New Bedfordvd
Administrado
Federacia landoMalsupra Saksio
DistriktoDistrikto Cuxhaven
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo04721-2,-3,-4
Poŝtkodo27472, 27474, 27476, 27478
Aŭtomobila kodoCUX
Oficiala Municipokodo03352011
Politiko
KomunumestroArno Stabbert
Titolo de komunumestroOberbürgermeister
Adreso de la administrejoRathausplatz 1
Demografio
Loĝantaro48562 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo53° 52′ N,8° 42′ O(mapo)53.8666666666678.7Koordinatoj:53° 52′ N,8° 42′ O(mapo)
Alto super lamarnivelo2 m
Areo161,91 km²
Oficiala retejohttps://www.cuxhaven.de/
vdr

Cuxhaven [kuksHA:fn] estas urbo enGermanio. Ĝi troviĝas en ladistrikto Cuxhaven de lafederacia landoMalsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 48 562 loĝantojn. Ĝi apartenas kaj al lametropola regiono Hamburgo kaj al lametropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kio respegulas la fakton ke la regiono ekonomie orientiĝas kaj alBremeno sudokcidente kaj alHamburgo sudoriente.

La urbo situas borde de laNorda Maro, en elstara loko fine de terlango inter la elfluejoj de la riverojWeser sudokcidente kajElbo nordoriente, kaj konsideriĝas la internacia kargoŝipa haveno por la urboHamburgo, kiun tra la riveroElbo ne atingas ĉiuj modernaj ŝipegoj. Sendepende de la granda haveno, dum la somero la urbo pro abundaj apudurbaj sablaj plaĝoj estas plena je feriaj gastoj.

Esperanto en Cuxhaven

[redakti |redakti fonton]

Inter la27-a de decembro1975 kaj la3-a de januaro1976 la 19-aInternacia Seminario deGermana Esperanto-Junularo en la urboparto Cuxhaven-Berensch pritraktis la temon "Ĝenerala lingvistiko". Dek ses jarojn poste, inter la27-a de decembro1991 kaj la3-a de januaro1992 la35-aInternacia Seminario denove okazis en la Cuxhaven kaj pritraktis la temon "Ameriko - ĉu 500 jaroj da civilizacio aŭ koloniismo?". La loko estis simbola nelaste pro tio, ke de Cuxhaven dum la lastaj jarcentoj granda parto de la mezeŭropaj elmigrintoj al Ameriko forlasis la "malnovan kontinenton".

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Urbaj kaj neurbaj komunumoj en ladistrikto Cuxhaven
Bblazono de la distrikto Cuxhaven
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Cuxhaven&oldid=8949379"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp