Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Curtilles

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Curtilles
Blazono de Curtilles
Blazono de Curtilles
Blazono de Curtilles
Curtilles
Curtilles
Curtilles
komunumo en Svislando
KantonoVaŭdo
DistriktoBrojo-Vully
Geografia situoCH1903: 554790 / 172351(mapo)46.7008333333336.8475Koordinatoj:46° 42′ N,6° 51′ O;CH1903: 554790 / 172351(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj301
Areo4,95 km²
Alteco516 msuper marnivelo
Poŝtkodo1521
Komunumkodo5669
Mapo de Curtilles
Mapo de Curtilles
Mapo de Curtilles
vdr

Curtilles estas komunumo en ladistrikto Brojo-Vully enKantono Vaŭdo,Svislando. Ĝi havis 301 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Curtilles situas en laVaŭda Mezlando ĉe la sudorienta bordo de la riveroBrojo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Curtilles,Les Bioles,Pâquis kajPrévondens, kaj diversaj izolitaj bienoj. Ĉe la limo al Sarzens situas sur alteco de 700 ms.m. la plej alta punkto de la komunumo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,95 km², de kiuj 15,5% estas kovritaj dearbaro, 77,5% servas poragrikulturo kaj 6,2% porsetlado.[2]

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Curtilles limas en nordnordoriento alValbroye, en nordoriento alDompierre, en oriento alLovatens, en sudo alSarzens, en sudsudokcidento alChesalles-sur-Moudon, en sudokcidento alMoudon, kaj en nordokcidento alLucens.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Tra Curtilles pasas la kantona ĉefvojo n-ro 156 deLucens alRomont. Laŭlonge de la nordokcidenta komunumlimo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1, kaj la vojo n-ro 621d kondukas de la vilaĝocentro de Curtilles al Chesalles-sur-Moudon. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A1 situas proksimume 18 kilometrojn norde apudEstavayer-le-Lac. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de buslinio de Moudon al Romont, kiu tamen cirkulas nur dufoje labortage matene kaj vespere. Lastacidomo de Lucens situas cetere nur 1 kilometron de la vilaĝocentro.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro852 kielCurtilia. En curtilles estis trovitaj restaĵoj debronzepoka setlejo kaj deromia vilao. Dummezepoko Curtilles estis merkatoloko, kiu apartenis al laepiskopo deLaŭzano kaj en la 9-a jarcento dufoje en Curtilles okazis sinodo de la episkoplando. En la jaro1231 la loko burliĝis kaj post rekonstruo en Roche iom post iom perdis sian signifon, ĉar la episkopaj administrantoj instliĝis en la Kastelo de Lucens. Sub la berna regado enVaŭdo ek de1536 Curtilles estis atribuita al la Voktejo Moudon, el kiu en la jaro1798 kadre de laHelveta Revolucio fariĝis distrikto, kiu en la jaro2006 surbaze de la administra reformo de Kantono Vaŭdo estis atribuita al la novaDistrikto Brojo-Vully.[3]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto:Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto:Valérie Favez:Curtilles enHistoria Leksikono de Svislando (2004-03-16)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Bildoj

[redakti |redakti fonton]
  • Preĝejo de Curtilles
    Preĝejo de Curtilles
  • Kastelo de Curtilles
    Kastelo de Curtilles


v  d  r
Komunumoj de la distrikto Brojo-Vully


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Curtilles&oldid=8816229"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp