Creuse [kʁøz] (okcitane:Cruèsa [krezo]) estas unu el ladepartementoj de lafrancaregionoNova Akvitanio. Ĝi estas5 565 km2 granda kaj havis 120 872 loĝantojn en la jaro 2013[1].
Ĝi proksimume egalas al la malnova francaprovincoMarche. La departemento entute enhavas259 komunumojn. Ĝi estas do tre maldense loĝata, sed ne la plej maldensa el Francio. Ĝi estas ege kampara departemento, kiu havas neniun grandan urbon: la ĉefurboGuéret hava nur 13 000 loĝantojn. Granda problemo por tiu departemento estas la granda nombro da maljunuloj.
Geografie la departemento konsistas elaltebenaĵoj, kie la klimato estas malfacila por homoj (averaĝe 900 metrojn altaj). Tio povas klarigi la maldensan loĝantaron.
Bredado (viando) kaj metiistaj laboroj estas la ĉefaj ekonomiaj aktivaĵoj de Creuse.Turismo apenaŭ disvolviĝas, kaj nur danke al “verda turismo”: lagoj, arbaroj dum la someraj monatoj. Oni povas konsideri Creuse kiel izolitan departementon.
La departemento dividiĝas al duarondismentoj:
Vidu ankaŭ :Masonistoj el Creuse
De fino de la15-a jarcento ĝis ĉirkaŭ Jaro1900 tiu regiono, unue provincoMarche, post laFranca revolucio de 1789 departementoCreuse estis fama fonto de migrantajmasonistoj laborantaj sezone dum la « bela sezono » en la urbaj centroj, precipe Parizo.Kaŭzo: Kiel pri ĉiuj labormigradoj ĉar la elir-regiono estis samtempe malriĉa agrokulture kaj kun tro abunda loĝantaro rilate la rimedriĉoj.
Tial multaj viraj kamparanoj foriradis el siaj vilaĝoj ĉirkaŭ marto, kaj rehejmiĝis ĉirkaŭ novembro. (1) Ili specialiĝis pri la metioj konstruadaj, precipe masonado. Tiel la « masonistoj el laCreuse fariĝis famaj kaj gravaj. Tiu movado altiĝis ĝis la epoko de laDua Imperio (regnado deNapoleono la 3-a ĉirkaŭ 1850-1870), dum kiu ili grave kontribuis al la egaj detru- kaj konstru-vorkoj enParizo, grava plena novfasonado de la urbo, aranĝitaj deHaussmann. Tiuepoke ilia nombro atingis 45 000. Ankaŭ en la grandaj politikaj eventoj de tiu epoko ili partoprenis:Franca revolucio de 1830, laFranca revolucio de 1848, laPariza Komunumo (1871).Kompreneble siajn vojaĝojn ili faris piede, ope, po proksimume 50 kilometroj (10leŭgoj) ĉiuetape. La irvojo deCreuse ĝis Parizo iris traIssoudin,Vierzon kajOrléans.(1) Iliaj migradoj sekvis la saman ritmon kaj direkton kiel tiuj de lagruoj, kiuj la vilaĝanoj povis vidi traflugi super siaj kapoj, tial kelkaj diradoj kunrilatigis la du (en limoza dialekto) :
- « Las gruas passin,
- Lous maçous las menin. »
(La gruoj pasas,la masonistojn ili revenkondukas.)
Tial se aŭtune la virinoj vidis frue pasi la gruojn, tio signifis, ke malvarmas, kaj baldaŭ ankaŭ siaj edzoj rehejmiĝos !
Post tiu epoko, la migrado fariĝis plurjara, poste definitiva, kaj laCreuse-anoj kontribuis, kune kun multaj aliaj malriĉaj kamparecaj francaj regionoj al konsistigo de la pariza loĝantaro. La migrado tute malaperas ĵus antaŭ laUnua mondmilito.Tiuj sezonaj migradoj profunde stampis la pensmanieron de laCreuse-anoj, ili disvastigis emon al lernado, donis al tiuj viroj, pere de siaj laboroj, streboj, politikaj luktoj, profesiaj prosperoj tiun senton de digno kiu farigis ilin, fine de la 19-a jarcento, subskribi fiere : « masonisto elCreuse ».