Créquy situas en kampara areo : ĝi apartenas al la kategorio de « maldensaj aŭ tre maldensaj » komunumoj laŭ la difino de la denseca komunuma tabelo de lanacia instituto de statistiko kaj ekonomiaj studoj (Insee). Ĝi havas minimuman altecon de 75 metroj kaj maksimuman altecon de 190 metroj : malaltaj reliefoj kaj ebenaĵoj plejparte karakterizas la departementon Pas-de-Calais.
Créquy estas la devenloko de la samnoma familio, kiu ludis sufiĉe gravan rolon en lahistorio de Francio. En1317, Jean de Créqui, tapiŝisto (verŝajne ne membro de la familio) liveris unu aŭ plurajn tapiŝojn por la ĉareto de la loka grafino (Mahaut d'Artois) kaj ricevis 115 soldojn kiel pago[1]. Li denove estis menciita pro la sama kialo en1322.
Raoul de Créquy, ankaŭ konita kiel « la Standardo », mortis dum labatalo de Azincourt en1415[2]. En1661, Louis de Créquy, landsinjoro de Créquy, estis urbestro deBergues.
Eblas koni la historian evoluon de la loka loĝantaro de Créquy pro oftaj oficialajcensoj plenumitaj ekde la jaro1793. Koncerne malgrandajn francajn komunumojn kun malpli ol 10 000 loĝantoj, censaj enketoj pri la tuta loĝantaro daŭre okazas je ĉiu kvinjara periodo. La loĝantaron de la intercensaj jaroj oni sekve kalkulas per interpolo aŭ eksterpolo. Tiu nova popolnombrada sistemo estis uzita en Créquy por la unua fojo en la jaro 2005. En 2022, la komunumo havis463 loĝantojn.
↑Alphonse Wauters,Table chronologique des chartes et diplômes imprimés concernant l'histoire de la Belgique, 10 volumes en 11 tomes, Bruxelles, 1866 à 1904. Tome VIII, Année 1317.
↑ (14 januaro 2014) “Créquy : Germain Dollé se retire, Folquin Lainé aussi…”,La Voix du Nord. Alirita 14 decembro 2014...
↑ (8 decembro 2013) “Le bilan du maire de Créquy : «Après 34 ans de mandat, « j’ai décidé de ne plus me représenter »”,La Voix du Nord. Alirita 14 decembro 2014...
↑ (30 marto 2014) “Créquy : Isabelle Lecerf, la première femme maire de la commune”,La Voix du Nord. Alirita 14 decembro 2014...