La reĝa operejo "Royal Opera House" foje nomita Covent Garden.
Covent Garden estas distrikto enLondono, en la orientaj bordoj deWest End, inter St Martin's Lane kaj Drury Lane.[1] Ĝi estas asocia kun iama frukt-legomabazaro en la centra placo, nuntempe populara komerca kaj turisma loko, kaj kun laRoyal Opera House, kiu estas foje nomita "Covent Garden".[2] La distrikto estas dividata pere de la ĉefa vojo Long Acre, norde de kiu estas sendependaj vendejoj centritaj al Neal's Yard kaj Seven Dials, dum la sudo enhavas la centran placon kun siaj surstrataj artistoj kaj plej el la historiaj konstruaĵoj, teatroj kaj distraj instalaĵoj, kiel laLondon Transport Museum kaj laReĝa Teatro (Drury Lane).
La areo estis kampara ĝis iĝi por mallonge setlita en la 7a jarcento kiam ĝi iĝis la kerno de la angla-saksa komerca urbo Lundenwic, poste abandonita fine de la 9a jarcento post kio ĝi reiĝis kampara.[3] Ĉirkaŭ 1200, parto el ĝi estis enmurigita fare de laAbatejo Westminster por uzo kielplugebla tero kajfruktoĝardenoj. Referencata kiel "la Ĝardeno de la Abatejo kaj de la Konvento", kaj poste "Covent Garden" (Konventa Ĝardeno), ĝi estis kaptita de la reĝoHenriko la 8-a kaj transdonita al la Grafoj de Bedford en 1552. La 4a grafo komisiisInigo Jones konstruis kelkajn domojn por altiri riĉajn posedantojn. Jones desegnis la italecan arkaran placon kun la preĝejo de Sankta Paŭlo. La desegno de la placo estis nova por Londono kaj havis gravan influon sur la moderna urboplanado, agante kiel la prototipo por novaj domaroj dum Londono kreskiĝis.[4]
Ĉirkaŭ 1654 disvolviĝis malgranda subĉiela frukt-legomabazaro en la suda flanko de la laŭmoda placo. Laŭgrade, kaj la bazaro kaj la ĉirkaŭa areo venis en dekadenco, dum trinkejaĉoj, teatroj, kafejoj kajbordeloj malfermiĝis.[5] Ĉirkaŭ la 18a jarcento ĝi estis bone konataruĝluma areo. Oni aprobis leĝon de la Parlamento por kontroli la areon, kaj Charles Fowler starigis novklasikan konstruaĵon en 1830 por kovri kaj helpi la organizadon de la bazaro. La merkato kreskiĝis kaj oni aldonis pliajn konstruaĵojn: nome Floral Hall, Charter Market, kaj en 1904 Jubilee Market. Fine de la 1960-aj jaroj trafika trokondenso estis okazigante problemojn, kaj en 1974 la bazaro relokiĝis en la novaNew Covent Garden Market ĉirkaŭ tri mejlojn (5 km) sudokcidente de Nine Elms. La centra konstruaĵo re-malfermiĝis kiel komerca centro en 1980 kaj estas nune turisma altirloko kiu enhavas kafejojn, trinkejojn, malgrandajnvendejojn, kaj metiarta bazaro nome Apple Market, kun alia bazaro en Jubilee Hall.
Covent Garden estas ene de la londonajboroughs (kvartaloj)Westminster kaj Camden kaj la parlamentaj divizioj Londono kaj Westminster kaj Holborn kaj Sankta Pankras. La areo ricevis la servojn de lametroa stacio de la linio de Piccadilly en Covent Garden ekde 1907; la 300-jarda veturo el la stacio de Leicester Square estas la plej mallonga en Londono.[6]
↑ Christopher Hibbert; Ben Weinreb (2008)."Covent Garden market". The London Encyclopaedia. Pan Macmillan. pp. 213–214.ISBN 1-4050-4924-3. Alirita la 13an de septembro 2019.