![]() | Por samtitola artikolo vidu la paĝonCourtételle (stacidomo). |
Courtételle | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Courtételle | |
![]() | |
Soldatoj antaŭ la lernejo de Courtételle (2-a Mondmilito) | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ĵuraso |
Distrikto | Delemonto |
Koordinatoj | 47° 20′ 30″ N7° 19′ 10″ O / 47.34167 °N, 7.31944 °O /47.34167; 7.31944(mapo)Koordinatoj:47° 20′ 30″ N7° 19′ 10″ O / 47.34167 °N, 7.31944 °O /47.34167; 7.31944(mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2350 |
Areo | 13,56 km² |
Alteco | 441 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 2852 |
Komunumkodo | 6710 |
![]() | |
Situa mapo de Courtételle | |
Courtételle (prononcukurtetel) estas komunumo en ladistrikto Delemonto enKantono Ĵuraso,Svislando. Ĝi havis 2350 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Courtételle situas ĉe la suda flanko de la Valkaldrono de Delemonto ĉe la norda deklivo de laĵurasa montoĉenoLe Mont, sur kies kresto sur alteco de 1133 ms.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. Tra la komunumo fluas de okcidento al oriento la riveroSorne, alfluanto deBirs. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Courtételle la vilaĝoj kaj setlejojCourtemelon,Métairie de Chaux kajSainte Fontaine. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,56 km², de kiuj 36% estas kovritaj dearbaro, 57% servas poragrikulturo kaj 7% porsetlado.
La komunumo Courtételle limas en nordoriento alDelemonto, en oriento alRossemaison, en sudoriento alChâtillon, en sudo alSoulce, en okcidento alCourfaivre, kaj en nordokcidento alDevelier.
Courtételle situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 18 deLa Chaux-de-Fonds alDelemonto kaj disponas pri alveturejo al lasvisa aŭtovojo A16. Perstacidomo ĉe la trajnlinio de laSvisaj Federaciaj Fervojoj deGlovelier alDelemonto la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Courtételle datiĝas el la jaro1178 kielCurtetele.
Kiel unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la regno Delemonto Courtételle fariĝis en la jaro1271 havaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post laFranca Revolucio de1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al laRaŭraka Respubliko por poste aparteni de1793 ĝis1815 alFrancio, unue kiel parto de la departementoMont-Terrible kaj poste de la departementoHaut-Rhin. En la jaro1815 laViena Kongreso atribuis la regionon al lasvisaKantono Berno. Ekde la 1-a de januaro1979 Courtételle apartenas al la nove fonditaKantono Ĵuraso.[1]