Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Cook Inlet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cook Inlet, montrante Knik kaj Turnagain branĉojn.
Riverdelto je malalta tajdo en Kaĉemaka Golfo.

Cook Inlet (endenaina lingvo:Tikahtnu) estasgolfo-fjordeto kiu etendiĝas 180 mejlojn (290 km) el laGolfo de Alasko alAnchorage en sud-centraAlasko.[1] Cook Inlet disbranĉiĝas en la Knik Arm kaj la Turnagain Arm je sia norda pinto, preskaŭ ĉirkaŭ Anchorage. Sude ĝi kuniĝas kun la markolo Shelikof, la Enirejoj Stevenson kaj Kennedy kaj la Marpasejo Chugach.[2]

Tiu akvejo kovras ĉirkaŭ 100,000 km² de suda Alasko, oriente de la Aleuta Montaro, sude kaj oriente de la Alaska Montaro, kaj ricevas akvon el siajalfluantoj nome Knik, Malgranda Susitna, Susitna kaj Matanuska. Tiu akvobaseno inkludas drenejajn areojn deMonto McKinley. Ene de la akvejo estas kelkajnaciaj parkoj kaj la aktivavulkano nome Monto Redoubt, kun tri aliaj historie aktivaj vulkanoj.[3] Cook Inlet havigas navigeblan aliron al la haveno de Anchorage je la norda pinto, kaj al la pli malgranda haveno Homer iom pli sude. Antaŭ la kresko de Anchorage, Knik estis la celo de plej el la martrafiko en supro de Cook Inlet. Proksimume 400,000 personoj loĝas ene de la akvobaseno de Cook Inlet.

Cook Inlet tiel nomiĝas laŭJames Cook kiu navigis la areon.

Koordinatoj:60° 20′ 16″ N151° 52′ 30″ U / 60.33778 °N, 151.87500 °U /60.33778; -151.87500(mapo)

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "Cook Inlet, Alaska". Arkivita el la originalo la 11an de Junio, 2007.[1] Alirita la 26an de oktobro 2018.
  2. United States Coast Pilot 9."Coast Pilot 9 – 33rd Edition, 2015".Arkivigite je 2018-10-15 per la retarkivoWayback Machine Office of Coast Survey. paĝo 182. Alirita la 28an de Novembro 2015.
  3. "Cook Inlet-South Central Alaska map and volcano list".Arkivigite je 2019-01-20 per la retarkivoWayback Machine Alaska Volcano Observatory. Alirita la 3an de Februaro 2007.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Cook_Inlet&oldid=8990755"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp