Colmar [kolmar ] (malnova germana nomoKolmar esperantigite Kolmaro ) estas mezgrandafranca komunumo , lokita en ladepartemento Alta Rejno kaj en laregiono Grand Est . Ĝi estas laprefektejo de la departemento, kaj havas proksimume 65.000 loĝantojn, kiuj en la franca nomiĝasColmariens .
Colmar estas pitoreska kaj tipa alzaca urbo kaj centro devitokultivado .
Domoj apud kanalo en la kvartalo "Malgranda Venecio" En la jaro823 Colmar estis menciita unuafoje sub la nomoColumbarium .
1226 Colmar iĝissendependa urbo de laSankta Romia Imperio de Germana Nacieco kaj en la14-a jarcento ĝi membriĝis al la "Ligo de Dek Urboj ". Dum laTridekjara Milito , en1632 , Colmar estis okupita de svedaj trupoj, en1635 de francaj. En 1673 trupoj de la franca reĝoLudoviko la 14-a denove okupis la urbon. Per laTraktato de Nijmegen de 1679 Colmar fariĝas parto de Francio. De 1871 ĝis 1918 kaj de 1940 ĝis 1945 ĝi sub la nomoKolmar denove apartenis al Germanio, de1945 alFrancio .
Malnova kvartalo LaKolmara Sako (en franca:Poche de Colmar ; en germana:Brückenkopf Elsass ) estas la areo tenita en centra Alzaco, ĉirkaŭ Kolmaro, de la Germana 19a Armeo el novembro 1944 al februaro 1945, kontraŭ la Usona 6a Armegrupo (6a AG) dum laDua Mondmilito . La francoj perdis 13 390 homojn kaj la usonanoj 8 000, dum la germanoj inter almenaŭ 22 000 kaj eble ĝis 38 500.
De la 16-a ĝis la 21-a de majo 2017IFEF kongresumis en Colmar.
Colmar estas ĝemela urbo de:
Rimarkindaj komunumoj de Alzaco
Altkirch ·Barr ·Benfeld ·Bischheim ·Bischwiller (Bischweiler) ·Brumath ·Brunstatt-Didenheim ·Cernay (Sennheim, Sanna) ·Colmar ·Eckbolsheim ·Ensisheim ·Erstein ·Guebwiller (Gebweiler, Gawill'r) ·Haguenau (Hagenau, Hàwenàu) ·Hoenheim (Hönheim) ·Horbourg-Wihr (Horburg-Weier, Horwrig-Wihr) ·Huningue (Hüningen; Hininge) ·Illkirch-Graffenstaden ·Illzach ·Kingersheim ·Lingolsheim ·Lutterbach ·Molsheim ·Mulhouse (Mülhausen, Mìlhüsa) ·Mundolsheim ·Munster (Münster im Elsass, Mínschter) ·Mutzig ·Obernai (Oberehnheim) ·Ostwald ·Pfastatt ·Reichshoffen ·Reichstett ·Ribeauvillé (Rappoltsweiler; Rappschwihr) ·Riedisheim ·Rixheim ·Sainte-Marie-aux-Mines (Markirch, Màrkirich) ·Saint-Louis (Sankt Ludwig) ·Sausheim ·Saverne (Zabern, Zàwere) ·Schiltigheim ·Sélestat (Schlettstadt) ·Soultz (Sulz) ·Strasburgo (Strasbourg, Straßburg) ·Thann ·Wasselonne (Wasselnheim, Wàssle) ·Wintzenheim ·Wissembourg (Weißenburg, Wisseburi) ·Wittelsheim ·Wittenheim