Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Coldplay

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

9 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je8 nov. 2021.
Coldplay
Persona informo
Okupo
VerkojViva la Vida
Paradise
Yellow
The Scientist
Fix You
A Sky Full Of Stars
Hymn for the Weekend
My Universe
Clocks
Adventure of a Lifetime
Something Just Like This
Orphans
TTT
Retejohttps://coldplay.com
vdr
Coldplay 2009

Coldplay (prononco: kold-plej) estasrokbando elLondono,Anglio. La bando ekde 2000 ĝis nun lanĉis 9 albumojn kaj ĝuis grandan sukceson per siaj muzikaĵoj, kiel ekzemple "Yellow", "Trouble", "Clocks, "The Scientist", "In My Place", "Speed of Sound", "Viva la Vida", "Paradise", "A Sky Full of Stars", kaj "My Universe".

Iuj el la influoj sur Coldplay estasRadiohead,Jeff Buckley,a-ha kajGeorge Harrison.

Bonfara agado

[redakti |redakti fonton]

Coldplay estis aktivaj subtenantoj de multaj sociaj kaj politikaj kampanjoj, kiel Make poverty history (malriĉeco estu historio)Make Trade Fair (fari justan komercon) deOxfam kajAmnesty International.

Laĉefkantisto Chris Martin esprimis sin honeste kontraŭ la usonainvado de Irako en 2003, kaj apogis la usonajn demokratajn prezidentajn kandidatojnJohn Kerry[1] kajBarack Obama en2004 kaj2008 respektive[2].

En junio2009, Coldplay komencis apogiMeat Free Monday (Lundo sen viando), manĝkampanjon komencitan dePaul McCartney kiu provas helpi bremsiklimatan ŝanĝon havante almenaŭ unu viandan liberan tagon semajne[3].

Tutmonda Civitana Festivalo, Hamburgo, Germanio 2017

Membroj de la bando

[redakti |redakti fonton]

Albumoj

[redakti |redakti fonton]
  • Parachutes (2000)
  • A Rush of Blood to the Head (2002)
  • X&Y (2005)
  • Viva la Vida or Death and All His Friends (2008)
  • Mylo Xyloto (2011)
  • Ghost Stories (2014)
  • A Head Full of Dreams (2015)
  • Everyday Life (2019)
  • Music of the Spheres (2021)
  • Moon Music (2024)

Everyday Life

[redakti |redakti fonton]

La 22-an de novembro 2019 estis publikigita la albumoEveryday Life, karakterizita demezorientaj influoj kiel en la kantoBani Adam ("Infanoj de Adamo"), kiu baziĝas sur samnoma poemo de la persa poetoSaadi Shirazi, kiu skribis ĝin en 1258.

Baraye

[redakti |redakti fonton]

Dum koncerto en Argentino en oktobro 2022, Coldplay prezentis la kanton deShervin Hajipour "Baraye" kantata samtempe kune kun Golshifteh Farahani kiel omaĝo al la junaj iranaj virinoj batalantaj por siaj rajtoj enIrano. La koncerto estis paralelelsendo en kinejoj en 81 landoj[4].

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (en) Mercurio, John, "Kerry, on a roll".CNN, la 9-an de februaro 2004,arĥivita de la originalo la 18-an de aŭgusto 2011.
  2. (en) "Chris Martin Shows Obama Support", Clash, la 29-an de januaro 2009,arĥivita de la originalo, la 3-an de februaro 2009.
  3. (en) "Band get behind campaign to have a veggie start to the week". Coldplay.com, la 18-an de junio 2009. arĥivita de la originalo la 20-an de junio 2009.
  4. france «Baraye, l'hymne du soulevement en Iran qui résonne à travers le monde»arĥivo, Courrier International, la 2-an de novembro 2022.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Coldplay&oldid=8885457"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp