The page has not been checked
LaCodex Leicester (kodekso Lejkester) estas aro de ĉefe sciencaj skribaĵoj deLeonardo da Vinci. Ĝi estas nomita laŭThomas Coke, kiu iĝis unuagrafo deLeicester kaj aĉetis la kodekson en1717.
La kodekso konsistas el 18 paperfolioj, ĉiu folio estas faldita unufojon kaj ambaŭ flankoj estas surskribitaj. Entute la dokumento enhavas do 72 paĝojn.
La aparta eco de la manuskripto estas la inversa skribo, t.e. ke necesas meti ĝin antaŭspegulo por legi la tekstojn.
Nuntempe ĝi apartenas alBill Gates, kiu aĉetis ĝinadjudike en1994 kontraŭ la sumo de ĉirkaŭ 30 milionoj dausonaj dolaroj.
La kodekso estas ekspoziciata ĉiujare en alia loko. Tiel en2004 ĝi estis en lakasteloChambord.