Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Cobisa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cobisa
municipo en HispanioRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
ProvincoToledo
KomarkoMontoj de Toledo
Poŝtkodo45111
Retpaĝaro[1]
Politiko
UrbestroFelix Ortega
Demografio
Loĝantaro4 045  (2011)
Loĝdenso269,67 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo39° 48′ N,4° 2′ U(mapo)39.804722222222-4.025Koordinatoj:39° 48′ N,4° 2′ U(mapo)[+]
Alto675 m[+]
Areo15 km² (1 500 ha)
HorzonoUTC+01:00[+]
Cobisa (Hispanio)
Cobisa (Hispanio)
DEC
Situo de Cobisa

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoCobisa[+]
vdr
Situo de laprovinco Toledo en Hispanio
Situo de Cobisa en laprovinco Toledo kaj en Hispanio

Cobisa estasmunicipo deHispanio, en laProvinco de Toledo,regiono deKastilio-Manĉo.

Toponimio

[redakti |redakti fonton]

La termino "Cobisa" povus deveni el arabaqúbba, kiu signifas volbo, kupolo. Iam havis la nomojn de "Covixa", "Cobija", "Covisa" kaj "Coviza"

Loĝantoj

[redakti |redakti fonton]

La loĝanto nomiĝasCobisano. La censita populacio en2011 estis de 4.045 loĝantoj kaj la denseco estas de 269,67 loĝ/km².

Situo

[redakti |redakti fonton]

Cobisa estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en lakomarkodistriktoMontoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 675 m; je nur 7 km elToledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 15 km². Lageografiaj koordinatoj estas 39°48′17″ N 4°1′30″ Ok.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta sur tereno ondeca en la komarko de laMontoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj deToledo,Burguillos de Toledo,Layos kajArgés, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj: proksimeco al regiona kaj provinca ĉefurbo Toledo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Same kie ĉe aliaj municipoj proksimaj al Toledo, la vilaĝo fondiĝis el la domaroj kiujn uzis la loĝantoj de la ĉefurbo en la epokoj de kampolaboro. Dekomence estis domaro poste nomata "Cobisa de Abajo" (malsupra), kiu post tempo abandoniĝis pro sanproblemoj, kaj la loĝantoj translokiĝis al "Cobisa de Arriba" (supra).

Ĝi aperas citata en la 12a jarcento kaj en diversaj dokumentoj primozaraboj el 1175. En tiuj lastaj malfacilas distingi Cobeja de Cobisa, ĉar arabe skribiĝas simile.

En dokumento de 1399 kie la reĝoHenriko la 3-a indikas la monkvantojn kiujn la diversaj vilaĝoj de Toledo kaj Madrido devas pagi, aperasCouisa.

Meze de la20a jarcento la populacio de nultaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, sed ĉe Cobisa tute male, danke al efiko alvoko el proksima ĉefurbo, kaj tiele el la ĉirkaŭ 200 laŭlonge de la tuta jarcento ekkreskis nur en la1980-aj jaroj, post kiam Toledo igis regiona ĉefurbo; el tiam al la nunaj 4,000 ĝi dudekobliĝis.

Notoj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Municipoj de Provinco Toledo
AjofrínAlameda de la SagraAlbarreal de TajoAlcabónAlcaudete de la JaraAlcañizoAlcolea de TajoAldea en CaboAldeanueva de BarbarroyaAldeanueva de San BartoloméAlmendral de la CañadaAlmonacid de ToledoAlmoroxArcicóllarArgésAzutánAñover de TajoBarcienceBargasBelvís de la JaraBoroxBuenaventuraBurguillos de ToledoBurujónCabañas de YepesCabañas de la SagraCabezamesadaCalera y ChozasCaleruelaCalzada de OropesaCamarenaCamarenillaCamuñasCardiel de los MontesCarmenaCarranqueCarrichesCasarrubios del MonteCasasbuenasCastillo de BayuelaCazalegasCebollaCedillo del CondadoCervera de los MontesChozas de CanalesChuecaCiruelosCobejaCobisaConsuegraCorral de AlmaguerCuervaDomingo PérezDosbarriosEl Campillo de la JaraEl Carpio de TajoEl Casar de EscalonaEl Puente del ArzobispoEl Real de San VicenteEl RomeralEl TobosoEl Viso de San JuanErustesEscalonaEscalonillaEspinoso del ReyEsquiviasFuensalidaGarciotumGerindoteGuadamurGálvezHerreruela de OropesaHinojosa de San VicenteHontanarHormigosHuecasHuerta de ValdecarábanosIllescasIllán de VacasLa EstrellaLa GuardiaLa IglesuelaLa MataLa Nava de RicomalilloLa Puebla de AlmoradielLa Puebla de MontalbánLa PueblanuevaLa Torre de Esteban HambránLa Villa de Don FadriqueLagarteraLas HerenciasLas Ventas con Peña AguileraLas Ventas de RetamosaLas Ventas de San JuliánLayosLilloLomincharLos CerralbosLos NavalmoralesLos NavalucillosLos YébenesLucillosMadridejosMagánMalpica de TajoManzanequeMaquedaMarjalizaMarrupeMascaraqueMazarambrozMejoradaMenasalbasMesegar de TajoMiguel EstebanMocejónMohedas de la JaraMontearagónMontesclarosMoraMéntridaNambrocaNavahermosaNavalcánNavalmoralejoNavamorcuendeNoblejasNoezNombelaNovésNumancia de la SagraNuño GómezOcañaOlías del ReyOntígolaOrgazOropesaOteroPalomequePantojaParedes de EscalonaParrillasPelahustánPepinoPolánPortillo de ToledoPuerto de San VicentePulgarQueroQuintanar de la OrdenQuismondoRecasRetamosoRielvesRobledo del MazoSan Bartolomé de las AbiertasSan Martín de MontalbánSan Martín de PusaSan Pablo de los MontesSan Román de los MontesSanta Ana de PusaSanta Cruz de la ZarzaSanta Cruz del RetamarSanta OlallaSanto Domingo-CaudillaSartajadaSegurillaSeseñaSevilleja de la JaraSonsecaSotillo de las PalomasTalavera de la ReinaTemblequeTorralba de OropesaTorrecilla de la JaraTorricoTorrijosTotanésTurlequeUgenaUrdaValdeverdejaValmojadoVeladaVillacañasVillafranca de los CaballerosVillaluenga de la SagraVillamiel de ToledoVillaminayaVillamuelasVillanueva de AlcardeteVillanueva de BogasVillarejo de MontalbánVillarrubia de SantiagoVillaseca de la SagraVillasequillaVillatobasYelesYepesYunclerYunclillosYuncos
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Cobisa&oldid=8953014"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp