Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Clovelly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clovelly
vilaĝo
vilaĝo
carfree city(en)Traduki
civila paroĥoRedakti la valoron en Wikidatavd
Administrado
Ŝtato Britio
Lando Anglio
RegionoSudokcidenta
GraflandoDevono
DistriktoTorridge
PoŝtkodoEX39
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro443 (paroĥo, en 2011)
Loĝdenso23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo50° 59′ N,4° 24′ U(mapo)50.99-4.4Koordinatoj:50° 59′ N,4° 24′ U(mapo)[+]
Areo18 km² (1 800 ha)[+]
Clovelly (Britio)
Clovelly (Britio)
DEC
Situo de Clovelly

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoClovelly[+]
vdr
la haveno de fiŝkaptistaj boatoj
impreso pri la ŝtoneca marbordo

Clovelly (prononcata persistemo IFAklˈo͡ʊvə͡li) estas vilaĝo kaj civila paroĥo enAnglio. Ĝi situas en laregionoSudokcidenta Anglio kaj la historiagraflandoDevono, kaj krome administre apartenas al la distriktoTorridge. Laŭ la censo de 2011, la tuta civila paroĥo havis 443 loĝantojn.

Temas pri estas fiŝkaptista vilaĝo ĉe la nordorienta marbordo de la graflandoDevono. Ĝi estis plej konata pro la romanoWestward Ho deCharles Kingsley.Charles Dickens ankaŭ priskribas la krutan areon ĉirkaŭ Clovelly en sia libroA message from the sea.

Turisma vidindaĵo

[redakti |redakti fonton]

Clovelly allogas multajn turistojn pro sia pitoreska loko. La loko mem estas vizitebla nur piede. Por maljunuloj kaj malsanuloj, ekzistas servo de etaj taksioj kontraŭ pago, kiu prenas ĉi tiujn vizitantojn malsupren al la haveno sur asfalta vojo apud la vilaĝo. Tiu ĉi motorvetirile pasebla pado estas alie uzata por transporti provizojn al la hotelo en la haveno.

800 metrojn longa pavimo kun kelkaj ŝtupoj kondukas malsupren al la haveno, kie oni trovas kajan muron de la 14-a jarcento. La vilaĝo ankaŭ havas du kapelojn, restoraciojn, suvenirajn kaj metiistajn butikojn. Nekutime, turistojn oni povas gvidi tra la urbo ankaŭ sur azeno.

Multaj el la nun iom pli ol 400 loĝantoj ankoraŭ praktikas tradician fiŝkaptadon, pri kio atestas la tradiciaj blankaj fiŝkaptistaj domoj. La vilaĝo estas private posedata de la familio Rous dum 250 jaroj, kiuj uzas la enirpagojn kolektitajn ekde 1988 por konservi la vilaĝon.

Konataj (eksaj) loĝantoj

[redakti |redakti fonton]
  • En la vilaĝo en novembro 2023 mortis la angla aŭtoroJoss Ackland.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
pli larĝaj urboj kaj iuj vilaĝoj en la graflandoDevono
flago de Devono
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Clovelly&oldid=8488427"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp