Cirokumuluso aŭciruskumuluso (latine cirrocumulus,mallongigo:Cc) estas maldika blanka makulo aŭ areo denuboj, kiu ne ombras sin.
Ciruskumuluso tipe aspektas kiel blankaj tavoloj konsistantaj el tre malgrandaj, gren-formaj nuberoj pli–malpli regule distribuitaj. La ŝajnaj larĝoj de la nuberoj estas malpli ol 1grado (ĉirkaŭ la larĝo de lamalgranda fingro ĉe etendita brako). (Se la eroj estus pli grandaj, do la nubo estusaltokumuluso aŭstratokumuluso.)
Kelkfoje, la ciruskumuluso reflektas la ruĝan-flavan koloron de sunleviĝo aŭ sunsubiro.
Ciruskumuluso konsistas ĉefe elglaciajkristaloj, kun iom da supermalvarmigitaj akvogutetoj. (Kiam la akvogutetoj glaciiĝas, la ciruskumuluso fariĝascirusstratuso.
La Internacia Nubatlaso priskribas la ĉi-subajn kvar speciojn de la genro ciruskumuluso.
- Lastratumforma ciruskumuluso (latine cirrocumulus strātiformis, mallongeCc str)
- Lalensa ciruskumuluso (latine cirrocumulus lenticulāris, mallongeCc str)
- Lakastela ciruskumuluso (latine cirrocumulus castellānus, mallongeCc cas)
- Lafloka ciruskumuluso (latine cirrocumulus floccus, mallongeCc cas)
La ciruskumuluso estas unu el la sep originalaj nubgenroj proponitaj de Luke Howard en 1803,[1] kune kun lakumuluso, lastratuso, laciruso, lacirusstratuso, kaj du ne plu uzataj genroj (kumulusstratuso, nimbuso).
La nomociruskumuluso estas kunmetitaĵo deciruso kajkumuluso.
Genroj de nuboj laŭ la Internacia Nubatlaso