Ciruelos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Mesa de Ocaña | ||
Poŝtkodo | 45314 | ||
En TTT | Oficiala retejo[+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Manuel García-Esteban Serrano | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 649 (2011) | ||
Loĝdenso | 28,22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 56′ N,3° 37′ U(mapo)39.937222222222-3.6152777777778Koordinatoj:39° 56′ N,3° 37′ U(mapo)[+] | ||
Alto | 705 m[+] | ||
Areo | 23 km² (2 300 ha) | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ciruelos (Prunarboj) estasmunicipo deHispanio, en laProvinco Toledo,regiono deKastilio-Manĉo.
La termino "Ciruelos" povus deveni el Sankta Ciruelo kvankam plej probable ĝi devenas ellatinacereola, mallongiĝo deCereola pruna, pruno de vaksa kolorocera, kiu siavice estas diminutivo decereus, vaksa. Laŭlonge de la historio, la vilaĝo havis diferencajn nomojn:
La loĝanto nomiĝasCirolero. La censita populacio en2011 estis de 649 loĝantoj kaj la denseco estas de 28,22 loĝ/km².
Ciruelos estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en lakomarko aŭdistriktoMesa de Ocaña en la nordorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 705 m; je 43 km elToledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 23 km². Lageografiaj koordinatoj estas 39°56′14″ N 3°36′55″ Ok.
La municipo troviĝas situanta en la komarkoMesa de Ocaña kaj limas kun la vilaĝoj aŭ urboj deAranjuez en laprovinco Madrido kajOcaña kajYepes en la provinco Toledo.
En803Alfonso la 2-a donis la vilaĝon al la senjoroj Pelayo Pérez de Fromista kaj Pedro Díaz Marrón, kiuj pli poste redonos ĝin al la abato de Fitero nome Rajmondo, ĝis ĝi ekdependiĝis deToledo.
En la preĝejo, dediĉata al la Ĉieliro de la Dipatrino,troviĝas la tombo de Sankta Rajmondo, Abato de Fitero kaj fondinto de laOrdeno de Kalatrava, kiu mortis en tiu vilaĝo en1163. La tombo estis pagata deKarlo la 3-a en1768, kiam la korpo de la sanktulo estis translokigita al la konvento Monto-Siono de Toledo.
En la12-a jarcento formis parton de la antikva vilaĝo de Otos, donita deAlfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio en1132 a Hajm Avenzadoĉ kaj al Aleazar, kaj en1150 al la koncilio de Sankta Mikaelo. En1178 pasis al laOrdeno de Kalatrava, donata deAlfonso la 8-a.
Meze de la19-a jarcento la municipa buĝeto estis de 7.000 "reales" el kiuj 3.000 estis por pago al la sekretario. Ĝia industrio konsistis el fabriko desapo kaj el du muelejoj por olivoleo.
Meze de la20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Ciruelos super 500 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Ciruelos oni falis al super 300; poste iome rekuperiĝis al la nunaj 600.
Ekde laHispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉiam el dekstra partio.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.