Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Cipero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ciperacoj
Floro de Cyperus polystachyos
Floro deCyperus polystachyos
Biologia klasado
Domanio:EŭkariotojEukaryota
Subdomanio:verda lineoArchaeplastida
Regno:PlantojPlantae
Subregno:Tracheobionta
Filumo:AngiospermojMagnoliophyta
Klaso:UnukotiledonojLiliopsida
Subklaso:Commelinidae
Ordo:poalojPoales
Familio:CiperacojCyperaceae

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Cipero (Cyperus) elciperacoj estas unu- kaj plur-jaraj herboj kun malgrandaj, neokulfrapaj floroj aranĝitaj enspikojn kaj pli grandajn infloreskojn.

Specioj

[redakti |redakti fonton]
  • Papiruscipero (Cyperus papyrus) estas plurjara herbo, alta plurajn metrojn. Ĝi kreskas enmarĉoj, kun brak-dika tigo enhavante grandan, blankan medolon. Ĝi havas surpinte de tigo, fadenformajn foliojn kaj grandajn infloreskojn el florspiketoj. Ĝiarizomo manĝeblas, el la tigo oni faris ŝipetojn, flosojn ĉe la supra parto deNilo kajLago Ĉad (papiruso nomiĝas la paperecaskribmaterialo, preparite precipe enantikva Egiptio el la internaj tavoloj de papirusa cipero.)
  • Termigdalo (Cyperus esculentus) estas tropika herbo, kies rizomo formasstolonojn, kiuj pinte ŝvelas formante avelgrandajntuberojn (unu planto povas havi pli ol 300–500 tuberojn), kiuj estas brunaj, bonodoraj, tre grasriĉaj kaj nutraj, manĝataj kiel krudaj aŭ rostitaj. Ĝi estas kulturata enmediteraneaj landoj kaj en tropikaj, subtropikaj landoj. (ankaŭ termigdalo nomiĝas la manĝebla tubero de la planto).
  • Ronda cipero (Cyperus rotundus) estas tre disvastigita kaj en multaj regionoj de la mondo novplanto. La planto estas manĝebla kaj en prahistorio kaj fruhistorio la planto estis ofte manĝita.
Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Cipero&oldid=8291865"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp