Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Cinca (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elCinca)
Cinca
fluanta akvejorivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

La riveroCinca (enaragona lingvo:a Zinca) estasrivero de nordorientaHispanio, alfluanto de la riveroEbro, kiu elfluas ĉe la geologia cirko Pineta, en laNacia parko Ordesa y Monte Perdido, nome ĉeMonto Perdido, enPireneoj deAragono. Ĝi estas la akso de riĉa agrikulturo regiono ĉirkaŭ ĉefaj urbojMonzón kajFraga. Ĝi estas 191 km longa.

Cinca ĉe Aínsa.

ĈeBielsa alfluas Barrosa, kaj poste Cinqueta en la valo Gistau. Sep km poste alfluas maldekstre Irués, ĉe Badaín, kaj ĉe Hospital de Tella, dekstre Yaga. Maldekstre restas maldekstre la vertico Cotiella, de ĉirkaŭ 3 000 m de altitudo. Poste dekstre eniras la rivero Bellos, kies valo de Añisclo estas de granda pejzaĝa intereso. Alvenante alAínsa venas dekstre Ara. Tie estas la Akvorezervejo de Mediano kaj post la ravino Entremón, estas la Akvorezervejo de El Grado, de kie ekfluas la granda kanalo de Cinca, kiu ligas kun la kanalo deGállego. Tuj poste al Cinca venas maldekstre Ésera, ĝia plej grava alfluanto.

Poste dekstre venas Vero, kaj jam ĉeMonzón Sosa maldekstre. Poste, Alcanadre dekstre. Finfine, ĉe Massalcoreig, ĝi alfluas en la riveroSegre kaj ili kune alvenas ĉeMequinenza al la riveroEbro en zono kiu ricevas la nomonAiguabarreig pro la mikso de la diversaj koloroj de akvoj el ambaŭ riveroj. Dum mallonga sektoro ĝi estas la limo inter laprovincoj Huesca kaj Lérida, ĉe la loĝloko Massalcoreig.

Laŭlonge de sia fluejo la rivero nomas kelkajn de la trapasataj loĝlokoj kielVelilla de Cinca, Pomar de Cinca,Albalate de Cinca,Torrente de Cinca kajAlcolea de Cinca.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Cinca_(rivero)&oldid=7966247"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp