![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Cinamokapa anasoAnas cyanoptera septentrionalium, masklo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anas cyanoptera (Vieillot,1816) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
LaCinamokapa anaso (Spatula cyanoptera) estas malgranda, ruĝeca birdospecio de la grupo de laplaŭdanasoj troviĝanta enmarĉoj kajlagetoj de okcidentaNorda kajSuda Ameriko.
La maskla plenkreskulo havas cinamoruĝajn kapon kaj korpon kun malhelbruna dorso, ruĝa okulo kaj malhela beko. Temas pri specio kun klaraseksa duformismo. La ina plenkreskulo havas makulecbrunan korpon, helbrunan kapon, brunajn okulojn kaj grizan bekon kaj estas tre simila laŭ aspekto al ino deBluflugila anaso; tamen ties ĝenerala koloro estas pli riĉa, la hela punkto de labrido, okulstrio kaj okulringo estas malpli distinga. Ties beko estas pli longa kaj pli spatelforma. La juna masklo similas al ino de Cinamokapa anaso aŭ deBluflugila anaso sed ties okuloj estas ruĝaj.[1][2] Ili estas 41 cm longaj (sed povas 38 al 43 cm), kaj havas enverguron de 56 cm (19 cm po flugilo) kaj pezon de 350 al 400 g.[2] Ili havas 2 plenkreskajn plumoŝanĝojn jare kaj trian plumoŝanĝon sian unuan jaron.[2]
Ties reproduktabiotopo estas marbordoj,marĉoj kajlagetoj en okcidentaUsono kaj pleja sudokcidentaKanado kaj ĝisSudameriko ĝis 4600 msm, kaj esta raraj vizitantoj en orienta marbordo deUsono.[2] La Cinamokapa anaso ĝenerale elektas novan partneron ĉiujare. Ili estasmigrantaj kaj plej vintras en norda Sudameriko kajKaribio,[3] ĝenerale ne migrante tiom for kiom laBluflugila kreko sed povas aperi eĉ ĝisFuegio kaj laMalvinoj. Kelkaj vintras enKalifornio kaj sudokcidentaArizono.[1] Oni scias, ke ili interreproduktiĝas kun laBluflugila anaso.[1]
Tiuj birdoj manĝas per plaŭdado. Ili estas ĉiomanĝanta sed manĝas ĉefe semojn kaj plantojn; ties dieto povas inkludimoluskojn kaj akvajninsektojn.
Ĝi nestumas ĉe akvo, kaj faras sian neston kie estas malalta vegetaĵaro; la ino demetas 9 al 10 ovojn, kieskovado daŭras proksimume 24 tagojn. La maskloj estas teritoriemaj.
Lasubspecioj de tiunearktisa kajneotropisa specio estas:
|