Cinabro, verŝajne el la grekaκιννάβαρι (kinnabari), estas la kutima formo dehidrarga(II)sulfido (HgS), brilskarlata ĝisbrikruĝa, kiu estas la plej oftaerco por elementahidrargo kaj estis la historia fonto de la brilega ruĝa kolorigaĵo nomata "vermiljono".
Cinabro estas uzita pro sia koloro ekde antikveco en laProksima Oriento (ankaŭ kiel kosmetikaĵo), en la Nova Mondo ekde laOlmeka kulturo kaj en Ĉinio tiel frue kiel laDinastio Song, kie ĝi estis uzata por kolorigilakaĵojn.
Singardo dum la uzo de cinabro necesas pro la veneneco de hidrargo, kiu estis ekkonita jam en laantikva Romio.
La nomo venas deκιννάβαρι (kinnàbari), greka vorto verŝajne aplikita deTeofrasto al pluraj malsamaj substancoj.[1]
Aliaj fontoj asertas ke la vorto devenas el lapersa:شنگرفshangarf (arabigita kielزنجفرةzinĝifrah), vorto de necerta deveno (ankaŭ kompari, Sanskrit सुगरsugara).
Strukture, cinabro apartenas al la trigonakristalsistemo,[5] kaj pli precize al la sesangula kristalsistemo. Ĝi aperas kiel dikaj tabulaj aŭ maldikaj prismaj kristaloj aŭ kiel krustoj grajnaj aŭ densaj.[6]Kristalaj ĝemeloj okazas kiel simplaj kontaktaj ĝemeloj.[7]
Estas notinde ke hidrarga(II) sulfide, HgS, povas havi du malsamajn strukturojn; nur unu estas la cinabro, priskribita supre.[8] La alia formo estas nigra kaj la atomoj troviĝas laŭ la kuba kristalsistemo.[7]
Aparato por la distilaĵo de cinabro,Alchimia, 1570
Estante la plej ofta fonto de hidrargo en naturo, cinabro estis elprenita dum jarcentoj, jam dum laNeolitiko.[9][10] Dum laRoma Imperio ĝi estis uzata kaj kiel kolorigaĵo kaj por ĝia hidrarga enhavo.
Por produkti likvan hidrargon, dispremita cinabro estas rostita en turniĝantaj fornoj. Pura hidrargo apartiĝas de sulfuro kaj facile forvaporiĝas. Densiganta turo kolektas la likvan metalon.
Laveneneco de hidrargo estis konata jam en antikva Romio.[11] Minado en la hispanaj cinabraj minoj deAlmadén, 225 km sudokcidente deMadrido, estis taksata preskaŭ mortopuno por la ministoj, kiuj estis sklavoj aŭ krimuloj.[12][13]
↑Martín-Gil, J.; Martín-Gil, F. J.; Delibes-de-Castro, G.; Zapatero-Magdaleno, P.; Sarabia-Herrero, F. J. (1995). “The first known use of vermillion”,Experientia51 (8),p. 759–761.doi:10.1007/BF01922425.
↑Susan Stewart, 2014, "'Gleaming and deadly white': Toxic cosmetics in the Roman world," pp. 84f, 79-88, inHistory of Toxicology and Environmental Health: Toxicology in Antiquity II (Philip Wexler, Ed.), New York, NY, USA:Academic Press,ISBN 0128016345, see[1], accessed 24 July 2015.
↑Petersen, G.. (2010)Mining and Metallurgy in Ancient Perú. Boulder, CO, USA: The Geological Society of America.
↑Hayes, A. W.. (2008)Principles and Methods of Toxicology,5‑a eldono, New York, NY, USA: Informa Healthcare.ISBN 0-8493-3778-X.