Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Cigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon:Cigno (apartigilo)
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cigno
Muta cigno (Cygnus olor)
Muta cigno (Cygnus olor)
Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:AnseroformajAnseriformes
Familio:AnasedojAnatidae
Subfamilio:AnserenojAnserinae
Genro:CignoCygnus

Bechstein1803

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genrocigno (Cygnus) el la ordo deanseroformaj birdoj kaj familio de laanasedoj (kiu enhavas ankaŭanserojn kajanasojn) havas ses speciojn, inter kiuj lanigra cigno estas specio propra alAŭstralio, kaj la nigrakola cigno vivas nur enSudameriko. La ceteraj, kiel lamuta cigno (Cygnus olor),kantocigno (Cygnus cygnus) kajmallongbeka cigno (Cygnus columbianus), ĉiuj vidiĝas enEŭrazio. Kromee estas alia specio konata kielKoskorobo, kvankam tiu specio ne plu estas konsiderata rilata al la veraj cignoj. La cignoj estas grupigitaj kun la tre proksime rilataj anseroj en la subfamilio deAnserenoj kie ili formas la tribonCygnini. Foje ili estas konsiderataj distinga subfamilio, nome Cignenoj. La nomo de la genro devenas el lagreka κύκνος,kýknos kaj el lalatina vortocygnus ("cigno").

La cignoj apartenas al la grandajakvobirdoj. Krom la nigra cigno, kiu havas plumaron nigran kun blankaj flugiloj, kaj la nigrakola cigno, kiu havas blankan plumaron kun nigra kolo, la ceteraj specioj estas tutkorpe blankaj.

La cignoj loĝas ĉe grandajlagoj, kie abunde kreskas fragmitoj, kaj manĝas semojn, tigojn, foliojn kaj burĝonojn de diversaj akvoplantoj kaj moluskojn kaj insektojn. Ili vivas en paroj kaj neniam forlasas unu la alian. La maskla kaj femala cignoj "interfianĉiĝas" en aŭtuno kaj komencas kune vivi nur post kiam ili atingas sian generejon. Ili konstruas per fragmitaĵoj grandan neston, kiu estas sternita per fragmitaj folioj kaj iom da plumoj. La cignino demetas 3-8 ovojn, kaj la cignidoj eloviĝas post 34-38-tagakovado. La cignidoj scipovas naĝi en akvo tiuj post sia naskiĝo, ĉar ili estas ŝmiritaj per graso el la brusto de la patrino. Kelkfoje ili eĉ grimpas sur la dorson de siaj gepatroj por naĝadi tien kaj reen. La cignoj kutime pariĝas porvive, kvankam foje okazas 'disiĝo', ĉefe sekve de reprodukta malsukceso.

Specioj

[redakti |redakti fonton]
Amerika malgranda cigno kun tre malgranda flava makulo ĉe bekobazo.

Aparte

[redakti |redakti fonton]

Aspekto

[redakti |redakti fonton]
Nigrakola cigno

La cignoj estas la plej grandaj membroj de la anasa familioAnasedoj, kaj estas inter la plej grandaj flugantaj birdoj. La plej grandaj specioj, nome laMuta cigno, laTrumpetocigno, kaj laKantocigno, povas atingi longojn de ĉirkaŭ 1.5 m kaj pezojn de ĉirkaŭ 15 kg. Ties envergugroj povas esti preskaŭ de 3 m. Kompare kun la tre proksime rilataj anseroj ili estas multe pli grandaj kaj havas proporcie pli grandajn piedojn kaj kolojn.[1] Ili havas ankaŭ makulon de senpluma haŭtaĵo inter okuloj kaj beko ĉe plenkreskuloj. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭplumaro, sed maskloj estas ĝenerale pli grandaj kaj pezaj ol inoj.

La cignospecioj de laNorda Hemisfero havas tutblankan plumaron sed tiuj de laSuda Hemisfero estas mikse blankanigraj. La aŭstraliaNigra cigno (Cygnus atratus) estas tutnigra escepte la blankajn flugilplumojn; la idoj de la Nigra cigno estas helgrizaj, kaj la sudamerikaNigrakola cigno havas laŭ sia nomo nigran kolon.

La kruroj de cignoj estas normale malhele el nigreca al griza, escepte ĉe la du sudamerikaj specioj, kiuj havas rozkolorajn krurojn. Beokokoloro varias: la kvar specioj deĉearkto havas nigrajn bekojn kun varia kvanto de falvo, kaj ĉiuj aliaj kavas bildojn kun ruĝa kaj nigra. Kvankam plej birdoj ĝenerale ne havas dentojn, oni konas, ke cignoj estas esceptoj al tio, kaj havas malgrandajn pintecajn 'dentojn' kiel parto de siaj bekoj uzataj por kapti kaj manĝi fiŝojn. La Muta cigno kaj la Nigrakola cigno havas tuberon ĉe la bekobazo ĉe la supra makzelo.

Distribuado kaj movoj

[redakti |redakti fonton]
Kantocignoj migras elIslando,Skandinavio, kaj NordaRusio alEŭropo,Centra Azio,Ĉinio kajJapanio.

Cignoj ĝenerale troviĝas en moderklimataj medioj, rare ĉe tropikoj. Kvar (aŭ kvin) specioj loĝas en laNorda Hemisfero, dum nur unu specio troviĝas enAŭstralio kajNovzelando kaj alia specio distribuiĝas en suda Sudameriko. Ili forestas el tropikajAzio,Centrameriko, nordaSudameriko kaj el tutaAfriko. Unu specio, nome laMuta cigno, estisenmetita enNordameriko, Aŭstralio kaj Novzelandao.[1]

Kelkaj specioj estasmigrantaj, ĉu tute ĉu parte. La Muta cigno estas parta migranto, nome loĝanta specio ĉe areoj de Okcidenta Eŭropo sed tute migranta en Orienta Eŭropo kaj Azio. La Kantocigno kaj la Malgranda cigno estas tute migrantaj, dum la Trumpetocignoj estas preskaŭ tute migrantaj.[1] Estas iome da pruvoj ke laNigrakola cigno estas migranta ĉe parto de sia teritorio, sed mankas detalaj studoj ĉu tiuj movoj estas longaj aŭ mallongaj migradoj.[2]

Kutimaro

[redakti |redakti fonton]
Nesto de Muta cigno kun du ovoj

Cignoj manĝas kaj ĉe akvo kaj surtere. Ili estas preskaŭ tute herbivoraj, kvankam ili povas manĝi ankaŭ malgrandajn kvantojn de akvaj animaloj. En akvo manĝo estas akirita per vertikaligo aŭ per plaŭdado, kaj ties dieto estas komponita de radikoj, tuberoj, tigoj kaj folioj de akvaj kaj submerĝitaj plantoj.[1]

La cignoj formas sociemonogamajn parligojn kiuj daŭras multajn jarojn, kaj en kelkaj kazoj tiuj povas daŭri dumvive.[3] Tiuj ligoj pluas la tutan jaron, eĉ ĉe gregemaj kaj migrantaj specioj kiaj laMalgranda cigno, kiu kuniĝas en grandaj aroj en vintrejoj.[4] La nesto estas surgrunda ĉe akvo kaj unumetra larĝa. Malkiel ĉe multaj aliaj anasoj kaj anseroj la masklo helpas al nestokonstruado. Averaĝe ovogrando (ĉe la Muta cigno) estas 113×74 mm, peze 340 g, en ovaro de 4 al 7, kajkovado daŭras 34–45 tagojn.[5] Kun la escepto de laFajfanaso ili estas la ununuraj anasedoj kies maskloj helpas alkovado de ovoj.

Muta cigno minacas fotiston enTojako,Hokajdo,Japanio.

Oni scias, ke cignoj agreseme protektas siajn nestojn. Oni suspektas, ke homo droniĝis dum unu el tiaj atakoj.[6][7]

Sistematiko kaj evoluo

[redakti |redakti fonton]

Ĉiuj pruvoj sugestas, ke la genroCygnus evoluis en Eŭropo aŭ okcidenta Eŭrazio dumMioceno, etendiĝante tra la tuta Norda Hemisfero ĝisPlioceno. Oni ne scias kiam la sudaj specioj disiĝis. La Muta cigno ŝajne estas plej proksima al la cignoj de la Suda Hemisfero (del Hoyo et al., eds,Handbook of the Birds of the World); ties kutimo havi la kolon kurbe (ne rekte) kaj la flugilojn lanugecaj (ne rigidaj) same kiel ties bekokoloro kaj karunklo indikas, ke ties plej proksima vivanta parenco estas la Nigra cigno. Probiogeografio kaj aspekto de lasubgenroOlor ŝajne tiuj estas de pli ĵusa origino, kiel pruvas ties modernaj teritorioj (kiuj estis pleje neloĝeblaj dum lalasta glaciepoko) kaj granda simileco inter la taksonoj.

GenroCygnus:

  • SubgenroCygnus
    • Muta cigno,Cygnus olor, estas eŭrazia specio kiu loĝas ĉe pli malsupraj latitudoj ol la Kantocigno kaj la Malgranda cigno tra Eŭropo al suda Rusio, Ĉinio kaj Rusia Mara. Ĵus trovitaj fosilioj, laŭ laBritish Ornithological Union, montras, keCygnus olor estas inter la plej malnovaj birdospecioj ankoraŭ vivantaj kaj estis subenlistata al statuso de "indiĝena" en kelkaj eŭropaj landoj, ĉar tiu birdo estis trovata en fosilioj kaj marĉospecimenoj date de miloj da jaroj. Komuna specio de moderklimata Eŭrazio, ofte duonhejmigitaj posteuloj de hejmaj aroj, estas naturigitaj en Usono kaj ie plie.
Nigrakola cigno ĉeWWT London Wetland Centre
  • SubgenroChenopis
  • SubgenroSthenelides
  • SubgenroOlor
    • Kantocigno,Cygnus cygnus reproduktiĝas enIslando kaj ĉearkta Eŭropo kaj Azio, kaj migras al moderklimataj Eŭropo kaj Azio vintre
    • Trumpetocigno,Cygnus buccinator estas la plej granda nordamerika cigno. Tre simila al la Kantocigno (kaj foje traktita kiel ties subspecio), ĝi estis ĉasata preskaŭ ĝisformorto sed rekuperiĝis
    • Malgranda cigno,Cygnus columbianus estas malgranda cigno kiu reproduktiĝas en nordamerika tundro, pli norde ol la Trumpetocigno. Ĝi vintras en Usono
      • Bevikka cigno,Cygnus (columbianus)bewickii estas la eŭrazia formo kiu migras el Arkta Rusio al okcidenta Eŭropo kaj orienta Azio (Ĉinio, Japanio) en vintro. Ĝi estas ofte konsiderata subspecio deC. columbianus, kreante la specion nomeMalgranda cigno.

Lafosilioj de la genroCygnus estas tre impresaj, kvankam la lokigo de la subgenroj estas ofte provizora; kiel indike supre, almenaŭ la fruaj formoj probable apartenas alC. olor – stirpo de Suda Hemisfero, dum la taksonoj de Pleistoceno el Nordameriko estus lokigitaj enOlor. Nombro da prahistoriaj specioj estis priskribitaj, ĉefe el la Norda Hemisfero. Inter ili estas la gigantaSicila-MaltaCygnus falconeri, kiu estis pli alta (kvankam ne pli peza) ol la samtempaj lokaj nanaj elefantoj (Elephas falconeri).

Fosiliaj cignoj

  • Cygnus csakvarensis (Fina Mioceno de Hungario) - iamCygnanser
  • Cygnus mariae (Komenca Plioceno de Wickieup, Usono)
  • Cygnus verae ( Komenca Plioceno de Sofia, Bulgario)
  • Cygnus liskunae (Meza Pliocene de Ok Mongolio)
  • Cygnus hibbardi (? Komenca Pleistoceno de Idaho, Usono)
  • Cygnus sp. ( Komenca Pleistoceno de Dursunlu, Turkio: Louchartet al. 1998)
  • †Giganta cigno,Cygnus falconeri (Meza Pleistoceno de Malto kaj Sicilio, Mediteraneo)
  • Cygnus paloregonus (Meza Pleistoceno de OkC Usono) - inkludas"Anser" condoni kajC. matthewi
  • †Nana cigno,Cygnus equitum (Meza - Fina Pleistoceno de Malto kaj Sicilio, Mediteraneo)
  • Cygnus lacustris (Fina Pleistoceno de la regiono de Lago Eyre, Aŭstralio) - iamArchaeocygnus
  • Cygnus sp. (Pleistoceno de Aŭstralio)

La supozitaj cignaj fosilioj de"Cygnus" bilinicus kaj de"Cygnus" herrenthalsi rezultis, respektive,cikonio kaj granda birdo de nekonata similo (pro malbona konservostato de la menciita materialo).Anser atavus estas foje lokata enCygnus.

LaKoskoroba cigno (Coscoroba coscoroba) el Sudameriko, unura specio de tiu genro, ne estas aspekte vera cigno. Ties filogenetika pozicio ne estas tute solvita; ĝi estas laŭ kelkaj aspektoj pli simila alanseroj kajtadornoj.

Kulturaj aspektoj

[redakti |redakti fonton]

Cignoviando estis konsiderata kiel luksa manĝo enAnglio ekde almenaŭ la regado deElizabeto la 1-a. Oni konservas recepton por bakita cigno el tiu epoko. "To bake a Swan Scald it and take out the bones, and parboil it, then season it very well with Pepper, Salt and Ginger, then lard it, and put it in a deep Coffin of Rye Paste with store of Butter, close it and bake it very well, and when it is baked, fill up the Vent-hole with melted Butter, and so keep it; serve it in as you do the Beef-Pie."[8] (Por baki cignon, bolu kaj elostigu ĝin, rebolu kaj spicu perpipro,salo kajzingibro, gradigu ĝin kaj metu en kuirujo plena je sekala pasto kunbutero, fermu ĝin kaj kuiru sufiĉe, kaj kiam estu bakita, plenigu la truon per fandita butero, kaj tiele tenu ĝin; servu ĝin kiel ĉe bovaĵo).

Cigna blazono, en pola "Łabędź", estas pola-litovablazono kiu estis uzata de multaj polajszlachta kaj litovajBajorai (nobelaj) familioj dum laRespubliko de Ambaŭ Nacioj. La varianto tie montrata estas la blazono de la familio de la verkistoHenryk Sienkiewicz.

Multaj el la kulturaj aspektoj aludas al la Muta cigno de Eŭropo. Eble la plej bone konata historio pri cigno estas la ferakontoLa malbela anasido. La historio centriĝas pri anasido kiu estis mistraktata ĝis evidentiĝas ke ĝi estas fakte cigno kaj estas akceptata en la habitato. Li estis mistraktata ĉar veraj anasidoj estas, laŭ multaj, pli allogaj ol cignidoj, sed tiuj poste iĝas cignoj, kiuj estas tre allogaj bestoj. Cignoj estas ofte simbolo de amo aŭ fideleco pro sia longdaŭra, ŝajna monogama seksa rilato. Oni vidu famajn cignorilatajn operojnLohengrin kajParsifal.

Cignoj multe aperas enmitologio. EnGreka mitologio, la historio deLeda kaj la cigno rakontas keHeleno de Trojo estis koncipita per unuigo deZeŭso maskovestita kiel cigno kajLeda, reĝino deSparto. Aliaj referencoj en klasika literaturo inkludas la kredon ke transmorte la alie silentema Muta cigno kantus belege – el tio la frazocignokanto; same kiel la sarkasma aludo deJuvenalo al bona virino kiu estus "rara birdo, tiom raras surtere kiom nigra cigno", el kiu venas lalatina frazorara avis, nomerara birdo. Kiam eŭropanoj trovis nigrajn cignojn enAŭstralio, tiaj aludoj subite ricevis novajn signifojn.LaMuzo,Klio estas reprezentita kelkajfoje kun cigno.

Lairlanda legendo de laGefiloj de Lir temas pri duonpatrino transformanta siajn gefilojn en cignojn dum 900 jaroj. En la legendoLa allogo de Etain, nome reĝo deSidhe (subteraj, supernaturaj estaĵoj) transformas sin mem kaj la plej belan virinon en Irlando, nome Etain, en cignoj por fuĝi el la reĝo de Irlando kaj el la irlanda armeo. La cigno aperas en bildo de pormemora monero deeŭro de Irlando de2004.

Cignoj aperas ankaŭ en irlanda historio tra la poemoj deW.B. Yeats. Ĉefe la poemoWild Swans at Coole (naturaj cignoj ĉe Coole) havas gravan referencon al la hipnotaj karakteroj de cignoj. Yeats rakontas ankaŭ la miton deLeda kaj la cigno en sia poeziaro.

EnNord-ĝermana mitologio, estas du cignoj kiuj trinkas el la sakraPuto de Urd en la regno deAsgard, hejmo dedioj. Laŭ laProza Edda, akvo de tiu puto estas tiom pura kaj sakra ke ĉio tuŝata de ĝi iĝas blanka, inklude la origina paro de cignoj kaj ĉiuj aliaj descendaj el tiuj. La poemoVolundarkvida, parto de laPoezia Edda, aperigas ankaŭ cignajn fraŭlinojn.

En lafinna epikoKalevala, cigno loĝas en la rivero Tuoni situanta ĉeTuonela, la submonda regno de morto. Laŭ tiu historio, kiu ajn kiu mortigis cignon same mortus.Jean Sibelius komponis laLemminkäinen Suite baze sur Kalevala, kun la dua peco titoleCigno de Tuonela(Tuonelan joutsen). Nune kvin flugantaj cignoj estas simbolo de laNordiaj Landoj kaj la Kantocigno (Cygnus cygnus) estas nacia birdo de Finnlando.

Franca satiristoFrançois Rabelais verkis enGargantuo kaj Pantagruelo ke cignokolo estis la plej bona nepropapero kiun li trovis.

SanktaHugo de Lincoln kun cigno.

Cigno estas unu el la atribuaĵoj de SanktaHugo de Lincoln baze sur historio de cigno kiu adoris lin.

EnLatinamerika literaturo, la poeto deNikaragvo nomeRubén Darío (1867–1916) sakrigis la cignon kiel simbolo de arta inspiro kaj aristokratio belecdeziro per atento al la konstanto de cigna apero enOkcidenta kulturo, el la perforto de Leda ĝis la opero deWagner nomeLohengrin. Unu el la plej fama poemo tiurilate de Darío estasBlasón - "Blazono" (1896), kaj lia uzado de la cigno faris ĝinsimbolo por la poezia movado nomeModernismo kiu hegemoniis en la hispanlingva poezio el la1880-aj jaroj ĝis laUnua Mondmilito. Tia estis tiu hegemonio de Modernismo en hispanlingva poezio ke la meksika poetoEnrique González Martínez klopodis anonci la finon de Modernismo personeto provoke titola,Tuércele el cuello al cisne – "Tordu la kolon al la cigno" (1910).

Cignoj estas adorataj enHinduismo, kaj estas komparataj al sanktaj personoj kies ĉefa karaktero estas esti en la mondo sen ligiĝi al ĝi, ĝuste kiel cigna plumo ne malsekiĝas kvankam estas en akvo. Lasanskrita vorto por cigno estashamsahansa, kaj ĝi estas hejmo de multaj diaĵoj kiaj la diinoSarasvati. Ĝi estas menciita kelkajn fojojn en laveda literaturo, kaj personoj kiuj atingis grandajn spiritajn kapablojn estas foje nomatajParamahamsa ("Granda cigno") pro siajspirita graco kaj kapablo veturi inter diversaj spiritaj mondoj. En Vedoj, oni diras, ke cignoj loĝas somere en laLago Manasarovar kaj migras al barataj lagoj vintre. Oni supozas, ke ili posedas kelkajn povojn kiaj kapablo manĝiperlojn. Oni supozas ankaŭ, ke ili povas eltrinki la lakton kaj lasi la akvon el telero de lakto miksita kun akvo. Tio estas komprenata kiel granda kapablo, kiel montras tiusanskrita versaĵo:

Hamsah shwetah, bakah shwetah, kah bhedah hamsa bakayo?
Neeraksheera viveketu, Hamsah hamsah, bakah bakah!
La cigno estas blanka, la gruo estas blanka, tiele kiel diferenci ilin?
Per la laktakva pruvo, la cigno estas pruvata cigno, la gruo estas pruvata gruo!

Hinduaikonografio tipe montras la Mutan cignon. Erare supozas multaj historiistoj ke la vortohamsa aludas nur al ansero, ĉar nune cignoj ne troviĝas plu en Barato, nek eĉ en plej bestoĝardenoj. Tamen,ornitologiaj listoj klare klasigas kelkajn speciojn de cignoj kielvagantaj birdoj en Barato.

La rakonto de Hans Christian Andersen nome "La sovaĝaj cignoj" estas simila al tiu de la historio "Gefiloj de Lir". La reĝo havas dekunu filojn kaj unu filinon, nome Elisa. La malica duonpatrino turnas la dekunu fratojn en cignoj kaj forsendas Elisa, interesa escepto al la tradicio de cignaj virinoj.

LabaletoCignolago dePjotr Iljiĉ Ĉajkovskij estas konsiderata inter kaj la plej gravaj verkoj de tiu komponisto kaj inter la ofte ludataj klasikoj de baleto. Ĝi estas parte bazata sur antikva germana legendo, kiu rakontas la historion de Odette, princino konvertita en cigno pro malbeno de sorĉisto — al kio oni aldonis similajn elementojn el rusiajpopolaj rakontoj.[9] Kelkaj gravaj elementoj (junulinoj konvertitaj en cignoj kaj vivantaj en lago, kaj heroo enamiĝinta kun unu el ili) estas kunhavataj ankaŭ de laIrlanda mitologio, ekzemple ĉe la historio deCaer Ibormeith.

Cignoj reflektitaj kiel elefantoj estaspentraĵo de1937 fare de la hispanasuperrealistapentristoSalvador Dalí.Cignoj reflektitaj kiel elefantoj uzas la reflekton sur laga surfaco por krei la duoblan bildon de la pentraĵo. Tri cignoj estas antaŭ senfoliaj arboj kaj, en la reflekto, la cignoj estas la kapoj de laelefantoj kaj la arboj iĝas iliaj korpoj: la koloj de la cignoj iĝas larostroj de la elefantoj.

La usona animacia filmo de 1994 nomeThe Swan Princess devenas ankaŭ el la sama antikvaj fontoj, montrante malican sorĉiston kiu rabas princinon nome Odette kaj malbenas ŝin tiele ke ŝi estas cigno tage kaj virino nokte, ĝis la princo venas savi ŝin.

La Nigra cigno estas simbolo de la aŭstralia ŝtato deOkcidenta Aŭstralio kaj cignoj aperas en laBlazono de Kanbero, la aŭstralia ĉefurbo. LaSydney Swans (sidnejaj cignoj) estas teamo deAŭstralia piedpilkado kun sidejo enSydney, Aŭstralio.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,11,21,3 (2005) Kear, Janet:Ducks, Geese and Swans, Bird Families of the World. Oksfordo: Oxford University Press.ISBN 0-19-861008-4.
  2. (2002) “Effects of El Nino Southern Oscillation on Numbers of Black-Necked Swans at Rio Cruces Sanctuary, Chile”,Waterbirds: the International Journal of Waterbird Biology 25 (Special Publication 1),p. 114–122. 
  3. Rees, Eileen. “6: Swans are one of the few species that can divert to homosexuality in times of loneliness. Mate fidelity in swans, an interspecific comparison”, Jeffrey M. Black, Mark Hulme:Partnerships in birds. Oksfordo: Oxford University Press, p. 118–122.ISBN 0-19-854860-5.
  4. Scott, D.K. (1980). “Functional aspects of the pair bond in winter in Bewick's swans (Cygnus columbianus bewickii)”,Behavioral Ecology and Sociobiology 7 (4),p. 323–327.doi:10.1007/BF00300673. 
  5. British Trust for Ornithology Muta cigno
  6. http://news.yahoo.com/blogs/abc-blogs/killer-swan-blamed-mans-drowning-120835237--abc-news-topstories.html
  7. "Who, What, Why: How dangerous are swans?", BBC News, 17a Aprilo 2012.
  8. Baked Swan. Old Elizabethan Recipe.
  9. Kiaj laLa blanka anaso kolektita deAleksandr Afanasjev enNarodnye russkie skazki
v  d  r
Birdoj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
 
Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
Ordoj de
Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
Portala ikonoPortalo pri Birdoj
Portala ikonoPortalo pri Zoologio
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Cigno&oldid=8941531"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp