Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Cigna ansero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cigna ansero
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:AnseroformajAnseriformes
Familio:AnasedojAnatidae
Genro:Ansero
Specio:A. cygnoides
Anser cygnoides
(Linnaeus,1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Tutmonda disvastiĝo: norde, reproduktaj areoj; sude, vintrejoj
Tutmonda disvastiĝo:
norde, reproduktaj areoj; sude, vintrejoj
Tutmonda disvastiĝo:
norde, reproduktaj areoj; sude, vintrejoj
Sinonimoj

Cygnopsis cygnoides
Cycnopsis cygnoides

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

LaCigna ansero (science:Anser cygnoides) estas rara grandaanseroformabirdo kiu reproduktas enMongolio, plej nordaĈinio kaj sudorientaRusio. Ĝi estasmigranta birdo, kaj en vintro ĝi restas en centra kaj orientaĈinio. Vagantoj troviĝis enJapanio kajKoreio (kie ili kutime vintris en nombroj kiam ili estis pli komunaj), kaj pli rare enKazaĥio,Laoso, marbordaSiberio,Tajvano,Tajlando kajUzbekio.[1]

Jam jarcentojn antaŭe, ĝi estis malsovaĝita en areoj deĈinio kaj aliloke. Enmetitaj kajsovaĝiĝintaj populacioj de ties hejmigitaj rasoj videblas en multaj lokoj for de ties natura teritorio. La natura formo estas ankaŭ tenata en kolektoj, kaj fuĝintoj estas kutimaj inter sovaĝiĝintaj aroj de aliaj anseroj de genrojAnser kajBranta.

Nune, naturalistoj konsideras ĉi tiun birdon kielendanĝeran specion.

Aspekto

[redakti |redakti fonton]
Anser cygnoides cygnoides en Ĉinio

LaCigna ansero estas granda kaj longkola inter la membroj de siagenro; naturaj birdoj estas 81–94 cm longaj (la plej longaj inter la anseroj de la genroAnser) kaj pezas 2.8–3.5 kg aŭ plie (la dua plej pezaAnser, post laGriza anseroA. anser). Ambaŭ seksoj estas similaj, kvankam la masklo estas pli longa, kun proporcie pli longaj beko kaj kolo; fakte la plej grandaj inoj estas preskaŭ tiom grandaj kiom la plej malgrandaj maskloj. Tipaj mezuroj de la flugiloj estas 45–46 cm ĉe maskloj, 37.5–44 cm ĉe inoj; la beko estas ĉirkaŭ 8.7–9.8 cm longa ĉe maskloj kaj 7.5–8.5 cm ĉe inoj. La tarso ĉe maskloj estas ĉirkaŭ 8.1 cm.[1] La enverguro de plenkreskuloj estas 160-185 cm.[2]

La supraj partoj estas grizecbrunaj, kun fajnaj helaj bordoj ĉe la plej grandaj plumoj kajkaŝtankoloraj krono, nuko kaj malantaŭa kolo (areo kiu atingas ĝis sub la okulo, krom la mustaĉa strio, kaj kiu nuancas la reston de la sablokolora vizaĝo pli hela ol la antaŭa kolo). La flugoplumoj estas nigrecaj, kiel la tuta subflugilo kaj la blankapintaj vostoplumoj, dum la supraj kaj subaj vostokovriloj estas blankaj. Ege fajna blanka strio ĉirkaŭas la bekobazon. Krom la pli malhelaj strioj en ventro kaj flankoj, la subaj partoj estas hele sablokoloraj, ĉefe hele en plej suba kapo kaj antaŭa kolo kiuj estas klare limigitaj antaŭ la kaŝtanbruna koloro. Dumfluge la flugiloj ŝajnas malhelaj, sen rimarkinda bildo. Unike inter la membroj de tiesgenro, la longa, fortikabeko (ĉefe ĉebaze) estas tute nigra; la kruoj kaj piedoj aliflanke estas oranĝecaj kiel ĉe plej el ties parencoj. Lairisoj estas kaŝtanbrunaj. Junuloj estas pli senkoloraj ol la plenkreskuloj, kaj ne havas la blankan fajnan bekobazan strion nek la malhelan striecon en subaj partoj.[1]

La voĉo estas laŭta longega kaj ascenda hupadoaang. Kiel averta alvoko, simila sed pli bojeca hupado estas elsendata du aŭ tri fojojn en mallonga serio.[3]

Ekologio

[redakti |redakti fonton]

Ĝi loĝas enstepoj altajgo kaj montaj valoj ĉe fluanta akvo, paŝtante plantojn kiajCiperacoj (Cyperaceae), kaj rare naĝante. Ili formas malgrandajn arojn for de lareprodukta sezono. Vintre, ili paŝtas en ebenaĵoj kaj stoplejoj, foje malproksime de akvo. Birdoj revenas el vintrejoj ĉirkaŭ aprilo, kaj la reprodukta sezono komencas tuj poste. Ili reproduktiĝas kiel solaj paroj aŭ izolaj grupoj ĉemarĉoj kaj alitipajhumidejoj, kaj nestagado komencas ĉirkaŭ majo. La ino demetas kutime 5–6 ovojn, sed foje ĝis 8 ovojn, kiuj estas demetataj en neprofunda nesto farita el plantoj, situanta rekte surgrunde, ofte sur malgranda amasmonteto por elteni ĝin seka. Lafrumaturaj idoj eloviĝas post ĉirkaŭ 28 tagoj kaj iĝas sekse maturaj post 2–3 jaroj. Ĉirkaŭ fino de aŭgusto aŭ komence de septembro, la birdoj startas al vintrejoj, kie ili ariĝas en malgrandaj grupoj porplumoŝanĝado de la eluzitaplumaro.[1]

Tiupalearktisa specio estis suprenlistita elPreskaŭ Minacata alVundebla en 1992 kaj plue alEndanĝerita en 2000, ĉar ties populacio estas malpliiĝanta prohabitatoperdo, troaĉasado kaj (ĉefe en la ebenaĵo Sanjiang enĈinio) ovokolektado. Sed nova priserĉado montris, ke ĝi ne estas tiom rara kiom supozite, kaj sekve, ĝi estis subenlistita al la statuto de Vundebla denove en 2008. Krome malpli da 500 paroj povus resti enRusio, dum enMongolio ties nombroj estas nekonata kvankam estis vidataj ĉirkaŭ 1,000 ĉe la lago Ögii en 1977. Preferataj vintrejoj en Ĉinio estas laLago Dongting, laLago Pojang, laJanĉengaj marbordaj humidejoj kaj aliaj lokoj ĉirkaŭ malsupra riveroJangzio, kie povas troviĝi ĉirkaŭ 60,000 individuoj ĉiujare – kvankam tio povus esti preskaŭ la tuta tutmonda populacio. Ĝis la1950-aj jaroj, tiu specio vintris en malgrandaj nombroj (ĝis ĉirkaŭ 100 birdoj ĉiujare) enJapanio, sedhabitatodetruomalaperigis ilin. Kune el 60,000 al 100,000 plenkreskaj Cignaj anseroj restas en naturo nuntempe.[4]

Elnaturigo

[redakti |redakti fonton]
BlankaĈina ansero
Anser cygnoides -MHNT

Kvankam majoritato deHejmaj anseroj estas descendaj el laGriza ansero (A. anser), almenaŭ du rasoj estas rektaj descendantoj de la Cigna ansero: nome laĈina ansero kaj laAfrika ansero. Tiuj du rasoj estis hejmigitaj ekde almenaŭ mezo de la18a jarcento – eble eĉ (enĈinio) ekde ĉirkaŭ la 1000-aj jaroj antaŭ nia erao. Ili varias konsiderinde el siaj naturaj papatroj laŭ aspekto, temperamento, kaj kapablo por produktiviandon kajovojn; plej rimarkinda karaktero estas la elstara beka karunklo.[5]

Charles Darwin studis rasojn de anseroj kiel parto de sia verko pri la teorio deevoluo. Li notis, ke la eksteraj diferencoj inter Ĉinaj anseroj kaj la rasoj descendaj el la Griza ansero kaŝis pli proksiman rilaton:

"La hibridoj el la komuna kaj la ĉina anseroj (A. cygnoides), specioj kiuj estas tiom diferencaj ke ili ĝenerale estas lokataj en distingaj genroj,[6] ofte reproduktiĝis en tiu lando sen puraj gepatroj, kaj en ununura instanco ili reproduktiĝasinter se."[7]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,11,21,3Madge & Burn (1987), Carboneras (1992)
  2. Ogilvie & Young (2004)
  3. Madge & Burn (1987)
  4. Carboneras (1992), BLI (2008a,b)
  5. Madge & Burn (1987), Buckland & Guy (2002), Ekarius (2007)
  6. La Cigna ansero estis separata en lamonotipa genroCygnopsis (alternative literumitaCycnopsis) fare deJohann Friedrich von Brandt en1836, ĉirkaŭ 20 jaroj antaŭ Darwin skribis tion.Cygnopsis cygnoides esence signifas "cigneca",Cygnopsis signifante "aspekto kiel cigno" kajcygnoides "simila al cigno".
  7. Darwin (1859): p.253

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Birdoj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
 
Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
Ordoj de
Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
Portala ikonoPortalo pri Birdoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Cigna_ansero&oldid=7959096"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp