![]() | Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kunCicerono (latine Marcus Tullius Cicero). |
![]() | Por samtitola artikolo vidu la paĝonCicero (stacidomo). |
Lacicero[1] (france cicéro) estas mezurunuo de longo uzata en Eŭropa tipografio, egala al 4,51milimetroj.
La cicero estas1⁄72 de la antikva franca futo (france pied-du-roi), aŭ1⁄6 de la antikva franca colo (france pouce). La franca colo estis difinita en 1799 kiel375 000⁄13 853≈27,07 milimetroj; tial, la cicero estas ekzakte62 500⁄13 853≈4,511 658 milimetroj. Praktike, hodiaŭ oni ordinare uzas la ciceron de ekzakte 4,512 milimetroj; la devio de 0,008% estas industrie sensignifa.
La cicero egalas 12 punktojn de Didot (france point Didot).
En la komputila sistemoTEX, la cicero (simbolocc
) estas difinita kiel ekzakte495 200⁄2 787 213 Usonaj coloj, aŭ12 578 080⁄2 787 213≈4,512 780 milimetroj.[2]:57, Chapter 10
La ciceron inventis en 1775 la franca tipografo François-Ambroise Didot, antaŭ laFranca Revolucio de 1789 kaj la invento de lametro; tial, Didot difinis la ciceron kiel onon de la tiam ordinare uzita franca colo. Ĝi nomiĝas laŭ la eldono de 1468 fare de Arnold Pannartz kaj Konrad Sweynheim deLeteroj al Amikoj (latine Epistulae ad Familiares) fare deCicerono, kies tiparo estis unu ciceron granda.[3]
La cicero estis vaste uzita en Francio kaj en aliaj Eŭropaj landoj ekde la 18a jarcento ĝis la 20a jarcento.