La plej malnovaj fosilioj de cianobakterioj aĝas 3,5 miliardojn da jaroj kaj devenas el formacio Apex Basalt enAŭstralio. Dum 1,5 miliardo da jaroj ili estis superinta vivoformo sur latero kaj kreis laoksigenanatmosferon. Ĝis nun oni priskribis 241 genrojn.
La nomo estas derivita el la grekakyanos (verdeta).
La cianobakterioj aperas kiel individuajĉeloj, kolonioj da ĉeloj aŭ kiel fibroj. Kelkaj fibroformoj konsistas el specialigitaj ĉeloj, t.n.heterocitoj, kiuj fiksas en si la aerannitrogenon, kaj elakinetoj, kio estas ripozaj ĉeloj, kiuj ebligas transvivi malfavorajn periodojn.
Kelkaj cianobakterioj enhavas mukozajn poŝojn, en kiuj ili kapablas stoki diversajn substancojn (pigmentojn, kalkokristalojn) por protekti sin kontraŭ la suna radiado. La mukozaj poŝoj servas ankaŭ kiel obstaklo de kreskantajepifitoj.
La fotosintezo okazas entilakoidoj. La ĉefa fotosinteza pigmento ĉe cianobakterioj estasĥlorofiloa, ĉe kelkaj genroj ankaŭ ĥlorofilob. Aldonaj pigmentoj estasksantofiloj kaj β-karoteno, kiuj helpas kapti radiadon en la blua parto de la lumaspektro. Karotenoidoj plie protektas la ĉelojn kontraŭ efikoj de liberaj radikaloj. Pliaj pigmentoj estas fikobilinoj c-fikocianino, allofikocianino kaj c-fikoeritrino. Tiuj pigmentoj estas aranĝitaj en formacioj nomataj fikobilizomoj kaj troviĝantaj sur la surfaco de tilaokoidoj. La fikobilizomoj funkcias kiel antenoj kolektantaj lumon.
La cianobakterioj uzas ĉe fotosintezo akvon kiel donanton de elektronoj kaj karbonan dioksidon kiel fonton de karbono. Oksigeno estasruba produkto. Ĉe kelkaj cianobakterioj konserviĝis kapablo fari fotosintezon en senoksigenaj, sed sulfanaj kondiĉoj, tiam kiel rubaĵo estiĝas sulfuro.
En grotoj kaj profundaj akvoj, kie aperas malmulte da lumo, cianobakterioj kapablas ŝanĝi la kvantajn rilatojn de fotosintezaj pigmentoj tiamaniere, ke iliaj lumkolektaj sistemoj kapablu kapti maksimumon de la alvenanta lumradiado - la kapablo estas nomata „ĥromata adaptiĝo“.
Cianobakterioj vivas preskaŭ ĉie sur la Tero, krom tute sekaj, varmegaj aŭ frostaj lokoj. Ili bezonas almenaŭ minimumon de fluanta akvo. Ili vivas en maroj, dolĉa akvo, grundo, sur rokoj, konstrulokoj aŭ en grotoj. Ili estas gravaj produktantoj de oksigeno kaj fiksantoj de aera nitrogeno en la tutmonda skalo.
Cianobakterioj ofte kiel unuaj koloniigas nove estiĝintajn ekologiajn lokojn, ekz. lafokampojn aŭ forlasitajn ŝtonminejojn, kaj preparas tiel vivkondiĉojn por aliaj organismoj. La kolonioj estas ofte videblaj per nuda okulo.
Cianobakterioj havas gravan ekonomian signifon. SpecioArthrospira estas kultivata kaj rikoltata enAfriko kiel grava nutraĵfonto de la loĝantaro, en la okcidentaj landoj ĝi estas vendata kiel kompletiga nutraĵo sub la nomoSpirulina. Aziajgastronomioj ilin uzas por saŭcoj kaj supoj, utiligataj estas ankaŭ en lamedicino.
Se ili tromultiĝas en lagoj, precipe specioj produktantajcianotoksinojn, ili alportas sanproblemojn por naĝantoj, kio damaĝasturismon. Purigi la akvon kostas grandajn sumojn kaj ili ofte baldaŭ revenas.
↑Ahoren Oren (2004). "A proposal for further integration of the cyanobacteria under the Bacteriological Code". Int. J. Syst. Evol. Microbiol. 54: 1895-1902.COI:10.1099/ijs.0.03008-0 (en la angla)