Chumillas | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio![]() | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Politiko | |||
Urbestro | Pedro de Verona Macario Rubio Moreno PSOE | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 58 (2016) | ||
Loĝdenso | 1,44 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 46′ N,2° 2′ U(mapo)39.7711484-2.0322704Koordinatoj:39° 46′ N,2° 2′ U(mapo)[+] | ||
Alto | 1 060 m[+] | ||
Areo | 40,19 km² (4 019 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Chumillas [ĉuMIjas] estasmunicipo deHispanio, en laProvinco Kvenko,regiono deKastilio-Manĉo.
En 1974 Chumillas fuziiĝis kunOlmeda del Rey,Almodóvar del Pinar,Solera de Gabaldón kajMonteagudo de las Salinas kaj ili akiris la novan nomon Almodóvar de Monterrey. Sed poste ili disiĝis en 1983, laŭ la dekreto RD 152/1983 publikita en la oficiala gazeto DOCM de 6a de oktobro 1983, laŭ kio oni konservis la iamajn nomojn.
La censita loĝantaro en2016 estis de 58 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,44 loĝ/km².
Chumillas estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en lakomarko aŭdistriktoSerranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la centra parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,060 m supermarnivelo; je malpli ol 20 km elKvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 40,19 km². Lageografiaj koordinatoj estas 39°46′16″N 2°01′56″Ok.
Post laHispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Chumillas kun pli ol 300 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Chumillas kie oni alvenis al la nunaj 59. Fakte en la lasta jardeko de la 20a jarcento la vilaĝo predis kvar kvinonojn de loĝantoj.
Ekde laHispana transiro al la demokratio la urbestro estis foje de dekstra partio sed lastatempe el maldekstra PSOE.
Agrikulturo kajbrutobredado tradicie, jam ne tiom pro maljuniĝo de la loĝantaro. Servoj kaj loĝejoj. Lastatempe oni instalis ventogeneratoran centralon de 49,5 MW. Estas preĝejo de romanika stilo kaj antikva turo, nune akvodeponejo.