Chuck Schuldiner | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de majo1967 (1967-05-13) enLong Island,Nov-Jorko |
Morto | 13-an de decembro2001 (2001-12-13) (34-jaraĝa) en Altamonte Springs,Florido |
Mortokialo | Cerba kancero![]() |
Ŝtataneco | Usono![]() |
Okupo | |
Okupo | gitaristo komponisto kantisto kantoverkisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.emptywords.org |
Charles Michael (Chuck) Schuldiner (13-an de majo1967, enLong Island,Nov-Jorko –13-an de decembro2001 en Altamonte Springs,Florido) estisusona muzikisto. Li estis la kreinto, laĉefkantisto, la gitaristo kaj la plej grava ero de la grupoDeath, kiu estis kreita en 1983 (kiam ankoraŭ estis nomita "Mantas").
Chuck Schuldiner naskiĝis je la13a de Majo de1967 en Long Island, Novjorko ene de juda familio deaŭstraj prauloj. En 1968, lia familio translokiĝis alFlorido. Chuck estis la plej nova de tri geknaboj. Liaj havis unu fraton kaj unu fratinon: Frank kaj Bethann.
Chuck komencis ludi kiam estis 9-jaraĝa. Sia 16-jaraĝa frato estis ĵus mortigita en aŭtomobila akcidento kaj siaj gepatroj donis al li gitaron, pensante ke tio konsolus lian doloron.
Li havis klasikajn lecionojn dum nur malpli ol unu jaro ĉar li malŝatis ĝin.Post tio, li gajnis elektrikan gitaron.Li havis influon deIron Maiden,KISS kajBilly Idol, krom aliaj.
Chuck estis konata kiel publika kontraŭulo de pezaj drogoj, io malofta en metalmuzika komunumo. Tion oni povas konstati en diversaj intervjuoj kaj kelkaj kantoj (precipe "Living Monstrosity", pri kokaino kaj kokainemulo, naskiĝinta de kokainema patrino).
Chuck formisDeath kiel "Mantas" en 1983.
Chuck en nova grupo nomitaControl Denied lanĉis la albumonThe Fragile Art of Existence en la jaro1999.
Maje de 1999, Chuck komencis sperti kelkajn dolorojn en sia kolo. En sia datreveno, la13-an de majo 1999, li ricevis la diagnostikon de cerbakancero. La13-an de decembro 2001 Chuck Schuldiner forpasis.