Christopher Edward NOLAN,komandoro (naskiĝis la 30an de julio 1970) estasbrita-usona filmo-reĝisoro, produktisto kajscenaristo.
Li estas konata pro reĝisorado de la sciencfikcia filmoInception (2010),The Dark Knight trilogio, kaj la psikologiaj suspensfilmojMemento (2000) kajThe Prestige (2006). Lia filmaro tutmonde arigis pli ol 5 miliardoj da USD kaj 36 nomumojn deOskar-premioj, 11 venkojn.
Nolan naskiĝis kaj kreskis enLondono kaj montris intereson en filmofarado ekde juna aĝo. Post studado de laangla literaturon ĉe la Universitata Altlernejo de Londono, li produktis sian unuan filmonLa Sekvanto en 1998. Nolan akiris internacian rekonon per sia dua filmado,Memento (2000), pro kiu li estis nomumita por akademia premio de plej bona originala scenaro. Li transiris de sendependa al studio-bazita filmofarado kunInsomnia (2002) kaj plu trovis kritikan kaj komercan sukceson per la trilogio deLa Malhela Kavaliro (2005–2012),La Prestiĝo (2006) kajInception (2010), kiu ricevis ok nomumojn deOskar-premioj, inkluzive de plej bona fotografio kaj blej bona originala scenaro. Tio ĉi estis sekvita deInterstela (2014),Dunkirk (2017) kajTENET (2020). Li ricevis nomumojn de Akademia Premio por plej bona foto kaj plej bona reĝisoro pro sia laboro enDunkirko.
Nolan estis nomumita Komandanto (CBE) de la Ordeno de Brita Imperio en 2018 .
- Tarantella (1989); reĝisoro, filmado, produktado (mallonga filmo)
- Larceny (1996); reĝisoro, filmado, produktado (mallonga filmo)
- Doodlebug (1997); reĝisoro, filmado, produktado (mallonga filmo)
- Following (1998); reĝisoro, scenaro
- Memento (2000); reĝisoro, scenaro
- Insomnia (2002); reĝisoro
- Batman Begins (2005); reĝisoro, scenaro
- The Prestige (2006); reĝisoro, scenaro, produktado
- The Dark Knight (2008); reĝisoro, scenaro, produktado
- Inception (2010); reĝisoro, scenaro, produktado
- The Dark Knight Rises (2012); reĝisoro, scenaro, produktado
- Man of Steel (Viro de Ŝtalo ) (2013); scenaro, produktado
- Transcendence (2014); produktado (direktita fare de Wally Pfister )
- Interstela (2014); reĝisoro, scenaro, produktado
- Dunkirk (2017); reĝisoro, scenaro, produktado
- Tenet (2020); reĝisoro, scenaro, produktado
- Oppenheimer (2023); reĝisoro, scenaro, produktado