| Christine Brückner | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 10-an de decembro1921 (1921-12-10) en Schmillinghausen | ||||
| Morto | 21-an de decembro1996 (1996-12-21) (75-jaraĝa) en Kaselo | ||||
| Lingvoj | germanavd | ||||
| Ŝtataneco | Germanio | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Otto Heinrich Kühner(en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | verkisto | ||||
| Aktiva en | Kaselovd | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Wenn du geredet hättest, Desdemonavd | ||||
| |||||
| vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Christine BRÜCKNER [kristine brikne], aŭ origine:Christine EMDE (* la10an de decembro1921, † la21an de decembro1996) estisgermanaverkistino.
Ŝi naskiĝis en Schmillinghausen (nuntempe parto deBad Arolsen enHesio), kiel filino de pastro. Ŝi unue laboris ekz. kiel librotenistino kaj bibliotekistino kaj studis arthistorion, germanistikon kaj psikologion. En la jaro 1954 ŝi gajnis la ĉefpremion en literaturkonkurso kaj ŝi decidis dediĉi sin plene al la verkado.
De 1980 ĝis 1984 ŝi estis la prezidantino de la germana PEN-Centro. Kune kun sia edzo, la verkisto kaj pentristoOtto-Heinrich Kühner, ŝi en la jaro 1985 fondisliteraturpremion por honori verkojn kun groteska humuro.
La verkaro de Christine Brückner temas antaŭ ĉio pri la problemoj inter geedzoj, familioj, geamikoj, same kiel la malavantaĝoj kiujn virinoj spertas en la socio.
Ŝi mortis en 1996 enKassel.