Cher situas precize je la centro de Francio. Krom kelkaj montetoj, la teritorio de Cher estas grandparte ebena kaj kovrita de kampoj kaj arbaroj (tipaj pejzaĝoj deSologne).
Cher ne posedas famajn vizitindaĵojn, tamen estas kelkaj belaj ekzemploj de mezepoka arkitekturo (Abatejo de Noirlac, vilaĝoApremont-sur-Allier). La ĉefurbo Bourges estas ankaŭ belega urbo,kies katedralo estas en la listo de laMonda heredaĵo de UNESKO. Ĉiujare printempe okazas fama muzikfestivalo kiu allogas vizitantojn el la tuta lando, kaj eĉ el eksterlando.