La subfilumoChelicerata estas unu el la plej grandaj subfilumoj en kiu dividiĝas la filumo de laartropodoj. Ĝi inkluzivas la klasojn de laAraneoidoj, la Piknogonidoj (aŭMar-araneoj) kaj la Merostomatoj (aŭLimuloj). Siatempe ĝi inkluzivis ankaŭ la klason de laEuripteridoj, aŭ Mar-skorpionoj, kiuj ekstingiĝis antaŭ pli aŭ malpli 250 milionoj da jaroj.Araneoj kajskorpioj apartenas al laChelicerata.
Iliaj korpoj estas dividitaj en du partoj, antaŭaprosomo dividita en ok segmentoj, kaj malantaŭa opistomo dividita en dek-du segmentoj. Ili havaskelikerojn, kiuj donas al la subfilumo ĝian latinan nomon. Kelikeroj estas akraj apendicoj kiuj estas uzataj por kolekti manĝaĵojn, anstataŭ la mandibloj kiujn havas aliaj artropodoj. La plej multo daChelicerata ne kapablas manĝi solidajn aferojn, do ili trinkas sangon aŭ kraĉas aŭ injektas digestajn enzimojn en siajn predojn.