En la sekvaj monatoj Guevara estis nomumitaprokuroro de revolucia tribunalo, kiu juĝis kulpaj primilitkrimoj kajekzekutis pli ol cento da policistoj kaj militistoj de la antaŭa reĝimo. Sekve li kreislabor- kaj reedukkampojn. Li okupis plurajn gravajn postenojn en la kuba registaro, kiu sukcesis starigi en Kubo ekonomion similan altiu deSovetunio[2], kaj proksimiĝon politikan al laOrienta Bloko, sed malsukcesis pri laindustriigo de la lando, kiam li estis ministro. Guevara verkis dum tiu epoko plurajn teoriajn tekstojn pri revolucio kaj gerilo.
En1965 postdenunco de laekspluatado de latria mondo fare de la du blokoj de lamalvarma milito, Guevara malaperis de la politika vivo kaj forlasis Kubon celante disvastigi revolucion. Unue enKongo Kinŝasa, sensukcese, poste enBolivio, kie li estis kaptita kaj ekzekutita de la bolivia armeo trejnita kaj gvidita de laCIA.[3][4][5]
Post sia morto Che Guevara iĝisarketipo por revoluciaj movadoj en la tuta mondo, sed daŭre restas kontroverso inter historiistoj rilata al atestoj pri eblaj ekzekutoj de nekulpuloj[6].Portreto de Che Guevara fotita deAlberto Korda estas taksita unu el la plej famaj fotoj en la tuta mondo[7].
Ernesto kiel knabo kun siaj gepatroj kaj gefratoj, ĉirkaŭ1942. Dekstre de li: Celia (patrino), Celia (fratino), Roberto, Juan Martín, Ernesto (patro) kaj Ana María.Che kiel junulo, ĉirkaŭ1945, feriante enMar del Plata,Argentino
Ernesto Guevara de la Serna naskiĝis la14-an de junio1928 dum ŝipvojaĝa halto enRosario,Argentino.Liaj gepatroj, Celia de la Serna y Llosa (1906 -1965) kaj Ernesto Rafael Guevara Lynch (1901 -1987) havis ambaŭ interalieeŭskajn kajirlandajn nobelajn antaŭulojn.[8]Ekzistas tamen multaj indikoj, kiuj supozigas, ke lia oficiala naskiĝdato - tro proksima al la geedziĝdato - estis postdatita de unu monato por eviti skandalon.[9].Tio estas, ke Che Guevara naskiĝus la14-an de majo1928. Liaj gepatroj estas nobeldevenaj[10] sed vivis kiel familio mezklasa kun emo al maldekstraj ne aŭtoritataj ideoj. Ili kontraŭstaris ekzemple alPerón kajHitler. La onklino de Ernesto, kiu edukis lian patrinon post la morto de siaj gepatroj estiskomunista.
Iom post la geedziĝo novembre1927 la geedzoj transloĝiĝis deBonaero al Puerto Caraguatay, en la provincoMisiones, por administracii tiemateo-plantejon. La afero ne glate iris, foje la familio havis financajn problemojn, sed sukcesis elturniĝi pro hereditaj akcioj.[11]
Ernesto naskiĝis unua el kvin gefiloj kaj vivis komence enKordobo, la dua plej granda urbo de la lando.
Dujaraĝa, Ernesto suferis unuanastmoatakon. La malsano sekvis lin dum lia tuta vivo kaj formis liajn personecon kaj evoluon. En la jaro1932 laŭ kuracista konsilo la familio transloĝiĝis al la urboAlta Gracia.
Trijaraĝa Ernesto lernisŝakon de sia patro kaj partoprenis konkursojn ekde sia 12-a jaro.[12]
Aliflanke instruis Erneston lia patrino. Tiel ekzemple lafrancan, kiun li parolis flue[13].
Ernesto legis multe, interalie verkojn de la eŭropaliteraturo el la granda familia biblioteko. Li rapide konatiĝis pro siaj radikalaj opinioj, eĉ tre juna. Li volus esti unu el la soldatoj deFrancisco Pizarro pro sia aventurosoifo[14].
Kiam la astmo-atakoj malpliiĝis li vizitis lernejon kaj la malsano ne malhelpis al li ludi kun aliaj infanoj kaj aktive sportumi.[15]
Dum sia tuta vivo kaj ekde sia junaĝo Che Guevara spertis fortegajnastmokrizojn. Li alfrontis tiun malsanon kaj laboris por iĝi vera atleto. Malgraŭ la kontraŭstaro de sia patro, li iĝisrugbeludisto kaj gajnis la kromnomon "Fuser" (kunmetaĵo de la hispanafuribundo (furiozema) kaj de la familinomo de sia patrino, "Serna") pro sia atakema ludstilo.[16]Dum sia adolesko li profitis de la longaj pro la astmo devigaj ripozperiodoj por studipoezion kajliteraturon, dePablo Neruda,Jack London,Emilio Salgari kajJules Verne, ĝiseseoj prisekseco deSigmund Freud aŭ tekstoj pri sociafilozofio deBertrand Russell. Li verkispoemojn dum sia tuta vivo, kiel tamen ofte okazis ĉe latinamerikanoj de tia edukado. Li ankaŭ evoluigis grandan intereson prifotografarto.
De sia familio, kiu grandiĝis per la naskiĝoj de liaj gefratoj Celia (*1929), Roberto (*1932), Ana Maria (*1934) kaj Juan Martín (*1942), li jam frue estis influitapolitike.Kiam post la militistapuĉo deFrancisco Franco en1936 komenciĝis laHispana Enlanda Milito, la familia domo iĝis renkontejo de hispanaj respublikaj ekzilitoj. En la jaro1941 li vizitis la gimnazion Dean Funes enKordobo, kio signifis, ke ĉiutage li devis iri entute 70 kilometrojn.
En la jaro1943 la familio translokiĝis al Kordobo por faciligi la iradon al la lernejo. En1946 liaj gepatroj eksedziĝis kaj samjare Ernesto deproksime spertis la morton de sia avino. Ankaŭ tio estis kialo por lia decido studi enBonaero post sukcesa abiturientiĝo.[17]
En1948, Ernesto ekstudismedicinon enBonaero. Li ludis dum kelkaj monatoj ĉe laSan Isidro Club,rugbeklubo de unua nivelo, sed lia patro konsideris tianivelan ludon tro danĝera alastmulo, kaj Ernesto ludis poste nur kun pli malaltnivelaj teamoj[18].Dum tiu epoko li pripensis edziĝi al knabino de la alta socio argentina, sed pro la kontraŭstaro de lia familio, lia personeco, jam kontraŭkonformisma, kaj vojaĝdeziro grandiĝanta tiu projekto ne realiĝis.
Oktobre1950 li konatiĝis kun Maria del Carmen Ferreyra, filino de milionulo, kaj enamiĝis en ŝin. La rilato tamen ne daŭris.[19]
Mapo de la unua vojaĝo kunAlberto Granado en1952 (ruĝaj linioj = peraviadila vojaĝo).
Unu jaro antaŭ la fina ekzameno, Guevara ekvojaĝis decembre de la jaro1951, kune kun longatempa amiko, la estontabiokemiistoAlberto Granado, de Kordobo por malkovri la latinamerikan kontinenton per malnovamotorcikloNorton de 500 cm³, nomatala poderosa (la impetema) kaj en malfacilaj kondiĉoj, dormante interalie ofte memvole en mallibereja ĉelo ili ekvojaĝis por celo labori dum kelkaj semajnoj kiel volontuloj enleprejo enSan Pablo ĉe laPerua Amazonio.[20]
Guevara ekvojaĝis supozante, ke en la tuta Sudameriko kondiĉoj similis al Argentino, sed pro sia vojaĝo li konsciis pri la malriĉeco de la kamparanoj kaj la sociaj diferencoj.[21]
Guevara rakontis tiun epokon enDiarios de motocicleta: Notas de viaje por América Latina (Taglibroj de motorciklo: Notoj pri vojaĝo tra Latinameriko).[22]Postmorte la vojaĝoj estis filmigitaj sub la titoloThe Motorcycle Diaries (La motorciklaj taglibroj).[23]
La vojaĝo daŭris 9 monatojn kaj gvidis Erneston fine ĝisMiami.
Ili unue alvenis alĈilio, kie ili devis forlasila Poderosa-n mortintan kaj vizitis la grandegajn minejojn deChuquicamata, kie ili malkovris la vivkondiĉojn de la ministoj. Ili transiris poste laAndojn kaj renkontiĝis kun doktoro Hugo Pesce, fakulo prilepro kaj fondinto de la socialisma partio dePeruo, kiu multe influis la idealojn de Guevara. Helpinte lin en la leprejo de San Pablo, ili malsuprennavigis laAmazonon perkanuo ĝisKolombio en la epoko deLa Violencia kaj disiĝis enVenezuelo, de kie Guevara forflugis alUsono per ŝarĝaviadilo. Li revenis al Bonaero la31-an de julio1952 por fini siajn medicinstudojn.
Tiu vojaĝo tra Latinameriko, dum kiu li kontaktiĝis kun la mizero de la subaj tavoloj, estigis sian fortan politikan konscion.
Post fino de sia vojaĝo, Guevara sukcese trapasis siajn finajn ekzamenojn kaj laboris pri sia vojaĝa taglibro, en kiu li skribis:"Tia sencela vagado tra la grandega Ameriko pli profunde ŝanĝis min, ol mi supozis."[24]
Mapo de la dua vojaĝo de Ernesto Guevara,1953-1956.
Julie1953 Guevara vojaĝis akompanate de sia amiko Carlos Ferrer alLa Paz enBolivio. Tie ili restis dum ses semajnoj kaj konatiĝis kun Ricardo Rojo - argentinaadvokato, kiu forlasis sian hejmlandon pro siakontraŭ-peronisma sinteno. Rojo poste vojaĝis alEkvadoro, dum Guevara kaj Ferrer veturis alPeruo, kie ili vizitisMaĉupikĉuon kajLimon. Fine de septembro ili atingis la urbonGuayaquil en Ekvadoro, kie ili celis renkontiĝi kun Alberto Granado denove, sed Guevara ŝanĝis la planon, ĉar Rojo konvinkis lin veturi kun li alGvatemalo, kie devis okazirevolucio. La31-an de oktobro ili veturis perŝipe alPanamo kaj de tie alKostariko, kie ili konatiĝis kun du kubanoj, Calixto Garcia kaj Severino Rossel, kiuj kelkajn monatojn antaŭe vane provis faligi la diktatoronFulgencio Batista. Inter la supervivantoj de tiu malsukcesapuĉo estis ankaŭFidel kajRaúl Castro.
La lastan tagon de la jaro1953, Guevara alvenis alGvatemalo. Kelkajn tagojn poste li konatiĝis kun la peruanino Hilda Gadea, sia onta edzino. Hilda studisekonomion, estis ano de la peruaAlianza Popular Revolucionaria Americana kaj laboris kiel dungito de la registaro enGvatemalurbo. Ŝi zorgis pri li, kiam li suferisastmon aŭ monmankon kaj instruis al li la bazojn demarksismo. Ŝi prezentis lin al anoj de la maldekstra registaro, kielJacobo Arbenz Guzmán. En Gvatemalo Guevara renkontiĝis ankaŭ kun Nico López, supervivanto de la vana provo el la jaro1953, faligi Batista-n. En Gvatemalo oni unuan fojon nomis lin laŭ la kromnomoChe.[1]
Dum lia restado en Gvatemalo okazispuĉo kontraŭ la gvatemala prezidantoJacobo Arbenz Guzmán. Arbenz estis elektita en1950, post kiam la diktatoroJorge Ubico Castañeda estis faligita. Arbenz enkondukis reformojn por helpi la malriĉulojn de la lando, kiel ekzemple minimuman salajron. Li ankaŭ ŝtatigis grundon neuzatan, kiu apartenis ĉefe al usonaj firmaoj.La18-an de junio1954 dungosoldatoj, subtenitaj de Usono, invadis la landon por protekti ekonomiajn interesojn de usonaj firmaoj, kiel laUnited Fruit Company. Ili faligis Arbenz-on kaj enpostenigisCastillo Armas, kies unua agado estis nuligo de laagra reformo.
Guevara mem spertis usonan bombadon de Gvatemalurbo. Multaj el liaj amikoj estis arestitaj post la enpostenigo de Armas, inter ili Hilda Gadea. Ernesto sukcesis fuĝi al la argentina ambasadorejo, sed rifuzis flugi hejmen. Li anstataŭe atendis du monatojn por ricevivizon por vojaĝi alMeksiko.
Kiam survenis en1955 la faligo de Peron kaj estiĝis espero pri revolucio en Argentino, Ricardo Rojo volis ekiri al Bonaero. Li provis konvinki Guevara-n veni kun li, sed tiu ĉi havis aliajn planojn. Jam fine de1954 li konatiĝis kun ekzilitaj kubanoj vivantaj en Meksikurbo, kiuj partoprenis la malsukcesan puĉprovon de1953. Danke al ili li renkontiĝis kunFidel Castro somere en la jaro1955. La estro de la ribeluloj, kiuj iĝis konataj pro la atako al la Moncada-kazerno en la jaro1953, ekziliĝis al Meksikurbo post sia liberiĝo. Kun grupo de ekzilitaj kubanoj li preparis armitan ekspedicion reen al Kubo por faligi la reĝimon de Batista. Guevara unue aniĝis al la ekspedicio kielkuracisto. En aprilo1956 pli kaj pli evidentiĝis lia partopreno, kiam la ribeluloj ricevis militan trejnadon en Chalco, 60 kilometrojn for de Meksikurbo. Julie malkovriĝis la trejnkampo kaj la ribeluloj estis portempe malliberigitaj. Guevara liberiĝis la lasta, nur post du monatoj, sub la kondiĉo, ke li forlasu la landon. Guevara kontraŭe kaŝis sin ĉe amikoj. Ĉar Kubo eksciis pri la ribeluloj Castro volis tuj ekiri kaj aĉetis la motorŝiponGranma. La23-an de novembro1956 renkontiĝis la ribeluloj, entute 86, enTuxpan kaj ekveturis du tagojn poste al Kubo, kie ili alvenis la2-an de decembro1956
Mapo de Kubo kun alteriĝejo de Granma kaj la ĉefaj gerilerejoj de M-26 Sierra.
Post la alteriĝo de la ŝipoGranma sur Kubo, jam dum la unua batalo la plej multaj ribeluloj estis mortigitaj aŭ arestitaj.Celia Sánchez kajFrank País, kiuj zorgis pri "dua fronto" en la kubaj urboj, subtenis la batalantojn perarmiloj kajkuraciloj. Novaj kunbatalantoj aniĝis kaj ebligis la daŭrigon de lagerila lukto. Dum la bataloj la rolo de Guevara rapide ŝanĝis de tiu dekuracisto al tiu de rekta partoprenanto en armilabatalo. Liaj engaĝiĝo kaj taktika superrigardo rapide igis lin postulata militista instanco. Kontraŭ supozitajfuĝuloj li agis severe kaj ne timis mem ekzekuti ilin.[26] Kiel unua gerilulo postComandante en Jefe Fidel Castro, Che ricevis la21-an de julio1957 la rangon deComandante de la kuba ribelula armeo M-26-7 kaj la estrecon de la 2-a kolumno.
Lia plej granda militista sukceso oni taksas la konkeron deSanta Clara la29-an de decembro1958 post dujaragerilo kontraŭ la armeo de Batista, pli grandnombra kaj subtenata de Usono, sed senmotivigita kaj maljuniĝinta. Tiel liberiĝis la vojo al la ĉefurboHavano.La1-an de januaro1959 fuĝis ladiktatoroFulgencio Batista el Kubo, kaj la grupo de Castro transprenis la kontrolon. La9-an de februaro1959 Guevara estis nomumita"naskiĝinta kubana civitano".
Post la venko de larevolucio de1959 kontraŭ ladiktatoroFulgencio Batista Castro volis konstruiKubon sendependa, ĉefe deUsono. Guevara iĝis apudFidel Castro,Raúl Castro,Camilo Cienfuegos kaj iuj aliaj grava membro de la nova kubaregistaro. Je la klimakso de sia politika agado en Kubo Guevara estis estro de la naciabanko de Kubo. Iom poste li iĝis aldoneministro priindustrio.Che Guevara disvolvis eksterajn propagandajn laborojn, kaj fariĝis unu el la plej konataj el la revoluciuloj.
Sub la gvidado de Che la kubaj entreprenoj, kaj tiuj parte usonaj, estis ŝtatigitaj. Pro avantaĝoj de enmigrada regularo ĉirkaŭ 10 % de la popolo, inter ili preskaŭ la tuta supera kuba tavolo, elmigris al Usono, ĉefe alFlorido. Krom politikaj agadoj, tiuj ekzilitaj kubanoj agis, kune kun usonaj registaraj oficoj, kaŝe kaj malkaŝe en militistaj operacoj kontraŭ Kubo.
Famiĝis la malsukcesainvado de la Porkogolfeto en la jaro1961, kiam enposteniĝisJohn F. Kennedy, al kiu partoprenis ĉirkaŭ 1.500 ekzilitaj kubanoj. La malsukceso estigis ĝis nun validan ekonomianbojkoton de Usono, sed ankaŭ la alproksimiĝon de la kuba revolucio al sovetiaj modeloj.
Guevara estis konvinkita pri sia devo partopreni en la kuba revolucio, la socialisma konstruo kaj la lukto kontraŭ la atakoj al la liberigita Kubo. Tion li verkis en1965 sub la titoloLa socialismo kaj la homo en Kubo.[27]Simile kiel dum la revolucio, Che vivis laŭ siaj idealoj kaj postulis la samon de ĉiuj aliaj. Che daŭre volontulis kaj malakceptis publike avantaĝojn por si mem kaj sia familio.
Kiam li estis akuzanto, iamaj anoj de la reĝimo de Batista, kunlaborantoj, anoj de la usonaj sekretservoj kaj aliaj malamikoj de la reĝimo estis malliberigitaj en la malliberejoLa Cabaña kaj kondamnitaj.Oni certas pri 179 mortpafitoj de tiuj tribunaloj, taksoj de ekzilitaj kubanoj atingas 2.000 mortigitojn. La perua eldonistoÁlvaro Vargas Llosa riproĉis en2005 al Guevara en la gazetoThe New Republic centran rolon en la tiel nomata"kampo por pliboniĝa laboro" sur la duoninsuloGuanahacabibes.[28]
Che en1960 parolante alJean-Paul Sartre kajSimone de BeauvoirChe Guevara vojaĝante eksterlande kiel ministro pri industrioKubokrizo en1962: trafpovo de sovetiaj raketoj sur KuboKonflikto kun Fidel Castro (1964): akcepto en la flughaveno de Havano post la lasta oficiala eksterlanda vojaĝo de Che Guevara
Pro la alfrontado al Usono la kuba registaro tiam sekvis Sovetunion. Guevara negocis kun Sovetunio pri liverado de armiloj kaj post la malsukcesa invado de la Porkogolfeto li kune kun Raul Castro preparis la instalon de rusajnuklearmiloj sur Kubo, kio estigis en1962 la mondpolitike gravankuban krizon. Che elreviĝis, kiam Sovetunio propaca kunekzisto ne daŭrigis tiucele. Laŭdire li sendintus nukleajn armilojn al Usono, se nur Sovetunio akceptintus tion.[29]
La11-an de decembro1964 Che Guevara paroladis antaŭ laUnuiĝintaj Nacioj, priskribis el sia vidpunkto la tiaman eksterlandan politikon de Usono kaj klarigis sian pozicion pri nukleaj armiloj de NATO-landoj kaj pri la unuiĝo de ambaŭ germanaj ŝtatoj.[4][rompita ligilo]
Pro siaj radikalaj idealoj, foje interpretitaj kielmaoismaj, iom post iom distanciĝis Che Guevara de la pragmata realpolitika Fidel Castro. Kiel industriministro li realigis puran centran ekonomion kaj strebis al ŝtatigo de la tuta kuba ekonomio. Pro etikaj kialoj li rifuzis je entreprena nivelo materialajn allogaĵojn kaj salajrodiferenco pro efikeco. La sukerproduktado malpligrandiĝis je triono, la cerealproduktado duoniĝis, industriigaj planoj prokrastiĝis. Kritikis la ekonomion ĉeĥoslovakaj spertuloj pri ekonomio en1962, sed oni ja sciis pri la mankaj spertoj de Che rilate al ekonomiaj problemoj. En1964 Castro premita de Sovetunio koncentriĝis denove la ekonomion al lasukerkanproduktado kaj prokrastigis la de Guevara celitan industriigon"je almenaŭ dek jaroj".
Alia vojaĝo gvidis Guevara-n en1964 kiel estro de la kubaUN-delegacio alNovjorko. Per fama parolado ĉe la Unuiĝintaj Nacioj li deklaris la revolucian perforton rimedo de internacia politiko kaj postulis la transigon de la kuba revolucio al aliaj landoj. Sekve li denove vizitis la popolrespublikon deĈinujo (ankoraŭ antaŭ lakultura revolucio), laUnuiĝintajn Arabajn Emirlandojn,Egiptujon,Alĝerion,Ganaon kaj aliajn afrikajn landojn.
Estiĝis konflikto kun la pozicioj de Sovetunio kaj de la kuba registaro post rimarkoj kontraŭsovetiaj dum afrik-azia solidareckonferenco en la sendependa, tiam socialisme regata,Alĝerio en1965.
Grandiĝis la diferencoj rilate al la fratoj Castro, kaj reveninte al Kubo, Guevara surprizige forlasis la publikan scenejon. Li forlasis Kubon vestita kiel negocisto por helpi kun aliaj kubaj batalistoj la ribelulojn enKongo.
Jam ekde1960 ekzistis intermilita stato enKongo kaj politikaj kaj militaj moviĝoj subtenitaj interalie deUsono,Sovetunio kajĈinujo. Malsukcesis la provo instigi revolucion laŭ la kuba modelo.Laŭ Che Guevara kulpis pri tio[31] laflegmo kaj la manka konsekvenco kaj organizo de la ribeluloj ĉirkaŭLaurent Kabila en Kongo. Fine de1965 elreviĝinta li revenis alKubo. Eksteraj kritikantoj parolas pri tute ne sufiĉa preparado, misa kompreno de la lokaj kondiĉoj ĝis nesufiĉaj lingvokono, ekipaĵo kaj trejnado. Jon Lee Anderson citas avertojn deGamal Abdel Nasser, al kiu rilatis Guevara amike, pri la agado en Kongo, kiujn li tamen ne atentis.
Operacoregiono de Che enBolivioKlasika pozo en Bolivio"La vojo de Che". La punktolinio indikas la vojon de la gerilanaro estrita de Guevara ĝis ties ekzekuto. Temas pri nuntempa turisma kaj memoriga rondvojaĝo.
Che Guevara mem gvidis (tamen sub pseŭdonimo) grupon de 44 militistoj nomitajELN (Ejército de Liberación Nacional) (tio estas, naciliberiga armeo). Li celis transmeti la spertojn de la kuba ribela armeo al Bolivio. Liaj personaj spertoj dokumentiĝis en poste publikitaBolivia taglibro. La grupo agadis sur la arbaraj montdeklivoj de la orienta centrabolivia altebenaĵo. Ekde marto1967 ili tie atakis registarajn truperojn. Ne okazis kontakto kun la bolivia registaro per radioelsendo, komparebla al la kubaRadio Rebelde.
Kontraŭe al la altaj celoj, nur du indiĝenaj kamparanoj aliĝis al la trupo. La indiĝenoj parolante preskaŭ senescepte lakeĉuan lingvon distanciĝis de la hispane parolantaj revoluciuloj. Same ne venis la atendita subteno de bolivianaj ministoj kaj de la komunisma partio de Bolivio (PCB) gvidata deMario Monje. Jam en aŭgusto de la jaro1967 restis malmulte de la trupo, kiu daŭre devis defendiĝi.[32]Krome ili estis disigitaj en du eroj, kiuj pro miso de la elsendiloj ne plu povis komuniki kaj tiel ankaŭ ne renkontiĝi. La ĉefo de la dua grupo,Juan Vitalio Acuña Núñez, mortis la31-an de aŭgusto1967 kune kunTamara Bunke en kaptilo de boliviaj registaraj trupoj ĉe Vado de Puerto Mauricio. Iuj revoluciuloj sukcesis fuĝi alĈilio.
Fine la grupo ĉirkaŭ Che Guevara konsistis el jam nur 14 homoj. Li mem estis vundita la8-an de oktobro1967 en batalo kontraŭ la boliviaj trupoj ĉeLa Higuera kaj estis kaptita kune kunSimeón Cuba. Laŭdire Che Guevara estis kondukita post sia aresto al vilaĝa lernejo enLa Higuera, kie la CIA-agento kaj ekzilkubanoFélix Rodríguez pridemandus lin. Laŭ la bolivia militisto Jaime Niño de Guzmán, Che Guevara rifuzis paroli al Rodriguez.
Fama foto, kiu montras Rodriguez en pozo de venkinto kun batita kaj humiligita Che Guevara estas falsaĵo, kiel elmontris esploroj de la dokumentfilmistoWilfried Huismann.[33] Poste estiĝis multaj famoj kaj mitoj pri la lastaj vortoj de Guevara.
La korpo de Che Guevara post la ekzekutado
La9-an de oktobro1967 je 13:10 Che Guevara estis ekzekutita surloke deMario Terán, serĝento de la bolivia armeo, laŭ postulo de la bolivia prezidantoRené Barrientos Ortuño sen antaŭa juĝado. Li estis sekrete entombigita en la ĉirkaŭ 30 kilometrajn foraVallegrande post kiam oni fortranĉis liajn manojn kiel identigilojn.
La korpo de Che Guevara estis montrita al la ĵurnalistoj.Bildoj de la morta Guevara, kiuj similegis al bildoj de la mortintoKristo, kiel ekzemple tiu deAndrea Mantegna, estis interpretitaj en la gazetaro kiel bildoj de modernasanktulo, kiu dufoje riskis sian vivon por fremdaj landoj kaj donis ĝin por trian.Régis Debray, kiu akompanis Che en Bolivio, nomis linmistikisto, sanktulo sen diokredo. Laŭ aliaj la idealo de "nova homo" de Guevara similis pli al tiu de lajezuitoj ol al tiu de maldekstruloj.[34]Wolf Biermann kantis la „Comandante Che Guevara“ kiel"Christus mit der Knarre" (Kristo kun pafilo) kaj partoprenis en germanlingvaj landoj al la mitigo de Che Guevara, sonigante kaj interpretante la poemon deCarlos Puebla. En la regiono, kie li mortis, Che estas adorata kiel religia sanktulo.[35]
La distranĉitaj manoj de Guevara estis konservitaj kaj senditaj kiel identigiloj alBonaero kaj poste transdonitaj al Kubo. La restaĵoj mem estis malkovritaj nur en julio de la jaro1997 enVallegrande, post kiam iama oficiro de la bolivia armeo malkovrigis la enterigejon. La restaĵoj de Che kaj de iuj el liaj kunuloj estis elterigitaj kaj senditaj al Kubo, kie ili estis entombigitaj en ŝtata funebro en aparte konstruitanmaŭzoleon enSanta Clara.
Fine de la jaro2007 harbuklo kajfingrospuroj de Che kaj aliaj dokumentaĵoj de la aresto estis aŭkciitaj kontraŭ 119.500 usonaj dolaroj (buklo deAbraham Lincoln antaŭe aŭkciis kontraŭ 21.510 usonaj dolaroj).[36]
Che, elparolataĉe, estas kutima kromnomo por argentinanoj en Meza kaj Suda Ameriko[37], kiu devenas de la vortetoche uzata ĉefe enArgentino kajUrugvajo, kaj signifas"Aŭskultu!" aŭ"He!". Oni unue nomis Guevara-n tiel enGvatemalo, kaj ĝi iĝis lia kromnomo, kiam li estis enKubo, pro lia argentina deveno.
Dum lia restado en Kongo la kodonomo de Ernesto Guevara estisTatú. Tiusvahila vorto signifas la ciferon tri en la loka lingvo. Oni kromnomis linTatú Muganga, ĉar li estis medicinisto, kaj en la svahilaMuganga signifas (vilaĝan) kuraciston.
En Bolivio la kodonomoj de Ernesto Guevara estisRamón kaj post la aresto deRégis Debray,Fernando.
Dum lia vojaĝo kun Granado, lia kromnomo estisFuser, kiu devenas de "Furibundo" (impetema) kaj de "Serna" (Guevara de la Serna).
De maldekstro al dekstro:Aleida March, Camilo, Hilda, Che Guevara portante Celia, Aleida,1963.
Ernesto Guevara edziĝis dufoje kaj havis ses gefilojn de tri malsamaj virinoj.
La18-an de aŭgusto1955 li edziĝis al la komunista perua ekonomistino Hildea Galdea (1925-1974). Ili havis filinon, Hilda Beatriz Guevara Gadea (1956-1995), kiu naskiĝis en Meksiko kiam Guevara partoprenis la kuban gerilon.
Li eksedziĝis en1959 kaj unu monaton poste, la9-an de junio1959 li edziĝis alAleida March (1936), kiun li renkontis en1958, antaŭ la batalo de Santa Clara. Ili kune havis kvar gefilojn, Aleida Guevara March (1960), Camilo Guevara March (1962), nomita honore al lia mortinta amikoCamilo Cienfuegos, Celia Guevara March (1963), al kiu Guevara donis la antaŭnomon de sia patrino, kaj Ernesto Guevara March (1965).
Guevara havis kroman filon, Omar Pérez (1964), el eksteredzeca rilato al Lidia Rosa López. Kvankam Guevara neniam oficiale agnoskis tiun filon, li elektis lian antaŭnomon[38].
La plej multaj biografiistoj montras, ke la personeco de Che Guevara estas multe pli kompleksa kaj kontrasta ol la portreto de romantika revoluciulo, kiun pentras liaj partizanoj, aŭ ol tiu de sangocela monstro, kiun donas liaj malamikoj.
Obsedis Guevara-n ĉiumomente la fakto esti ekzemplo al siaj homoj. Ne nur fizike, kion li faris luktankte kontraŭ sianastmon en laĝangalo (kaj fumante la famanhabanon), sed ankaŭ elektante por si mem la plej malfacilajn kaj danĝerajn misiojn, la plej malfacilajn laborojn kaj la disciplinon la plej severan. La nomo de lia gerilogrupo en Kubo estispeloton suicida (memmortiga roto).
Li diris al laegipta prezidantoNasser dum oficiala vojaĝo:
„ La decida momento en la vivo de ĉiu homo estas, kiam li devas decidi alfronti la morton. Se li alfrontas ĝin, li estos heroo, sukcesa aŭ ne. Tio povas esti politika bono aŭ malbono, sed se li ne decidas alfronti ĝin, tiam li neniam ĉesos esti nur politikisto[39]. ”
Li rifuzis privilegiojn, eĉ la plej malgrandajn, kiuj favorus lin al liaj homoj kaj daŭrigis same kiam li iĝisministro:
„ Oni komenciĝas tiel, per malgrandaj privilegioj, kaj poste oni alkutimiĝas kaj oni pravigas privilegiojn pli kaj pli grandajn, ĝis kiam la estro transformiĝas al asistito, sensenta rilate al bezonoj de la aliaj[40]”
La fakto reprezenti tian ekzemplon estigis en li ian malpaciencon kontraŭ aliaj malpli talentaj aŭ motivigitaj, kion iuj interpretas kiel orgojlo.[41]Li tamen pasigis multan tempon en la ĝangalo por instrui legadon kaj skribadon al gerilanoj ofteanalfabetaj.
Che Guevara emis ekstremajn solvojn, ne nur teoriajn, por defendi siajn ideojn. Denove nome de ekzemplo li mem ekzekutis gerilanojn kondamnitajn de la gerilanaro pro perfido. Fidel Castro konfidis al li la estrecon de la revolucia tribunalo de laCabaña, kiu devis juĝi la respondeculojn de la reĝimo de Batista, ĉar li sciis, ke Guevara estus senindulga. La puno de tiuj kondamnitaj pro torturoj estis preskaŭ ĉiam la morto. Castro eĉ laŭdis lian"econ de ekscesa agresemo".[42]
La konduto de Che Guevara estis laŭ la monda revolucio, kiu estis vera ĝismorta lukto kontraŭimperialismo, kaj li pravigis tion oficiale:
„ Ni mortpafis, ni mortpafas kaj ni daŭrigos mortpafi tiom longe kiom necesos. Nia lukto estas lukto ĝismorta.[43]”
Li pretis morti mem por tia pli bona mondo, kaj tion li atendis de siaj homoj. Fidel Castro riproĉis lin plurfoje pro la grandaj riskoj, kiujn li akceptis dum la kuba gerilo. Kiel li skribis en mesaĝo aprile en1967 alTricontenentale, Guevara konsideris kiel nemalhavebla"la malamon kiel faktoron de lukto; la malamon malkompateman de la malamiko, kiu ebligas al la homo transiri siajn limojn kaj transformas lin al efika, perfortema, elektema kaj malvarma mortigmaŝino"[44][45].Kontraŭe Che Guevara agishumane al malamikaj soldatoj kaptitaj aŭ vunditaj dumbatale kaj flegis ilin kiel siajn proprajn homojn, ekde la komenco de la kuba revolucio kaj ĝis la antaŭtago de sia ekzekuto en Bolivio, kiam eĉ kaptita kaj vundita li proponis sian helpon kiel kuraciston al siaj gardistoj[46][47].
Kvankam fervora marksisto, Che Guevara defendis la apartecon de siaj ideoj kaj ties aplikadon kontraŭ Fidel kajRaúl Castro, el kio rezultis multaj disputoj.Li kontraŭis la proksimiĝon al la sovetia bloko, la naskiĝantan burokration en Kubo (sed favoris centrigon), malŝparemon, ekspluatadon de la tria mondo kaj privilegiojn.Li parolis rekte, sen iu ajn diplomatio aŭ politika kalkulado. Tio venigis al li multajn partizanojn, sed ankaŭ estigis multajn malamikojn.En Kubo la politika lerteco de Fidel Castro helpis nuligi tiun econ de la Che, sed ĝi estis unu el la kialoj de lia malsukceso en Kongo kaj Bolivio.[48]
Sprita kaj provokema Che Guevara ofte enmetis rimarkojn humurajn kaj provokajn en siajn deklarojn aŭ konversaciojn privatajn aŭ oficialajn. Tiel, estante ministro pri industrio, li finis unu el siaj leteroj (adresata al kuba psikiatro, kiu eldonis fakulan medicinan revuon en kvanto duoble pli granda ol la nombro de kuracistoj en Kubo, kvankam mankegis papero tiam) per la frazo:
„ La revuo estas bona, la eldonkvanto netolerebla. Kredu min, ĉar frenezuloj ĉiam diras la veron.[49]”
Kiam naskiĝis lia dua filino Aleida, Guevara vojaĝis oficiale eksterlande. Al la telegramo, kiu anoncis al li"Gratulojn, komandanto, estas filino!", li respondis al sia edzino evidentigante sian argentinan humuron"Se estas filino, ĵetu ŝin de la balkono!"[50].
Eĉ la lasta paĝo de sia taglibro de Bolivio montras tian humuron, eĉ en tia malespera situacio. Du tagojn antaŭ sia morto, kiam liaj homoj kaj li estis ĉirkaŭitaj, malsataj kaj elĉerpitaj, li skribis:
„ La dek unu monatoj ekde la komenco de nia gerilo finiĝas senkomplike, bukolike...[51]”
Reinhard Mohr parolis pri li kiel"politike tute malsukcesa, sed kiel ikono senmorteca"[53] pro la laŭ li preskaŭ religia traktado de Guevara, kiun nomis interalieJean-Paul Sartre postmorte la"plej kompletan homon de nia epoko"[53].Iuj rigardas Che senkompromisema komunisto kaŝita sub masko de sentempa juneca heroo.Laŭ Stephan Lahrem kajChristopher Hitchens Che estis ŝatata idealigita modelo, malpli en evoluiĝantaj landoj ol ĉefe por burĝoj el riĉaj socioj. Tio ĝuste ĉar lia batalo kaj morto por revolucia idealo tute ne kongruas al normala burĝa vivo.Hitchens starigas Che pli en romantikan ol kutiman maldekstrulan tradician, pli proksime al la vojaĝverkistoGeorge Byron ol alKarl Marx. Por daŭri kiel tia romantika ikono necesus ne nur morti kiel eble plej juna, sed ankaŭjuna kaj senespera. Che plenumus ambaŭ kriteriojn.[54]
Ĉe multaj manifestacioj de la germana studentaro kunportiĝis krom portretoj de la nordvjetnama revoluciuloHo Chi Minh kaj deMao Zedong ankaŭGuerrillero Heroico (laheroeca gerilano),fama bildo de Che. Ĝis nun tiu bildo, trekontrasta, de Che kunbireto, ruĝa stelo kaj vido super la spektanto, kiu ekzistas en multaj variantoj, iĝis unu el la plej konataj bildoj de la20-a jarcento.La bildon fotis la kubana fotisto,Alberto Korda, dum ŝtata funebro la5-an de marto1960, kiam Che Guevara staris apud aliaj oficialaj funebraj gastoj sur tribuno.Post lia morto, la eldonistoGiangiacomo Feltrinelli disvastiĝis la foton mondskale.
La kubodevena usonanoHumberto Fontova priskribas Guevara-n kieltaktikiston tiom neefikan kiom brutalan.[55][56][57]Diversaj kritikistoj rilatas la malsukceson de la ekonomia kaj industria politikoj de Che al lia personeco kaj nesufiĉaj ekonomipolitikaj konceptoj.
Al Guevara oni riproĉis torturon kaj murdon de cento da kubanaj malliberuloj kaj la murdon de kamparanoj en la operacia regiono de sia gerilotrupoj[28] kaj poste emon ekzekuti malamikojn kaj starigon de la unuaKoncentrejo en Kubo.[58]
Simila priskribo de Guevara kiel senskrupula kaj brutala en la maldekstrulataz[26] okazigis oktobre de la jaro2007 bruon en la germana maldekstrula scenejo, ĉar tiaj kritikoj kutime rilatas al ekzilkubanoj aŭ al fruaj disidentoj el la iama orienta bloko. Simile oni pridiskutis la interpretadon deGerd Koenen, kiu parolis prifantaziaj mondincendiscenarioj[59] de Guevara,kiuj vidis la estiĝon de Nova Homo, eĉ el "nukleaj cindroj".[60][61]
La «T-CHE-mizo», vesto por Sud-Ameriko, Kovrilpaĝe de «Sennaciulo»
Tiun duflankan famon de Guevara, oni konstatis anekdote en laSAT medioj. En 2007,SAT-EFK[62] surmerkatigis T-ĉemizojn, inter kiuj, la ĉi kune videblan «VIVU CHE METODO - VIVU ESPERANTO»[63], kiu vortludas kun la «Cseh-metodo» kies prononcoj samas.
Tiu produkto ne diskrete eniris en la SAT-mediojn, vekante ridegojn ĉe la ŝatantoj de facilaj ŝercoj, kaj furiozon ĉe la defendantoj de «Esperanto estas tro grava afero por ke oni risku amuziĝi per ĝi» (kaj/aŭ, pli verŝajne ĉe tiuj, kiuj ne aparte frandis la «Che-metodojn»...).
Pro tio, SAT-EFK ne plu produktas tiun T-ĉemizon, sed, malgraŭ tio, iu Brazila grupo re-surmerkatigis ĝin («pirate», laŭ vortoj de Serĝo S.)...[64]
↑1,01,1Che, elparolataĉe estas kutima kromnomo por argentinanoj en Mezameriko, kiu devenas de la vortetoche uzata ĉefe en Argentino kaj Urugvajo, kaj signifas"Aŭskultu!" aŭ"He!". Oni unue nomis Guevara-n tiel en Gvatemalo.
↑Iuj nomas tiun ekonomionsocialisman, kion aliaj malkonfirmas ekde la jaroj1960-aj. Ekzemple laŭ la socialistoAdam Buick, Guevara"ludis gravan rolon en la starigo de ŝtata kapitalismo en Kubo" ("Che in power",Socialist Standard numéro 1263, novembre 2009, p. 20).
↑angle Rostow, Walter W.Memorandum for the President:"Death of 'Che' Guevara", dated 11 October 1967. Online atGWU National Security Archive, vidita la 8-an de oktobro 2006.
↑angle Ryan, Henry Butterfield.The Fall of Che Guevara: A Story of Soldiers, Spies, and Diplomats, New York, 1998:Oxford University Press, p. 129-135.
↑L'Express.fr, Guevara:Du sang sur l'étoile (Sango sur la stelo) de Axel Gyldén le 27/9/2007[1]Arkivigite je 2007-10-11 per la retarkivoWayback Machine
↑Jon Lee Anderson (1997), 17, 21f., 25:… Guevara Lynch ofte ne povis pagi la luprezon. […] Laŭ la opinio de amikoj kaj parencoj temis ĉefe pri la enspezoj el la akcioj de Celia, kiu helpis la familion supervivi en la 1930-aj jaroj.Ili ne havis monon, sed ili apartenis al la "ĝusta" socia tavolo, ili havis nomon kaj la korespondajn manierojn.La Guevara-oj havis "stilon, tion povis atesti ĉiuj konatuloj." 56:… en la hejmo Guevara ĉiam mankis mono….
↑hispane Pacho O'Donnell, « Che, la vida por un mundo mejor », random house mandatori, 2003, p.34 kajangle Anderson, Jon Lee.Che Guevara: A Revolutionary Life, New York: 1997, Grove Press, p. 28, 256, 631 kajintervjuoArkivigite je 2010-11-08 per la retarkivoWayback Machine en la franca ĉe la svisa televido. Jacobo Machover, ekzilkubano, filo de tradukisto, kiu laboris kun Che, tamen atestis, ke li nur tre malbone parolis la francan(spektu la intervjuon), laste vidita 26/09/2007.
↑angle Anderson, Jon Lee.Che Guevara: A Revolutionary Life, New York: 1997, Grove Press, p.446 : "se mi volis, kiam mi estis juna, esti soldato de Pizarro, serĉanta aventuron kaj vivanta intensajn momentojn, tio ne plu necesas nuntempe, ĉia agado estis ĉi tie [en Kubo decembre 1959] kaj kun idealo por kiu lukti kaj ankaŭ respondeco por lasi ekzemplon".
↑Stephan Lahrem:Che Guevara - Leben Werk Wirkung,Suhrkamp Verlag, Frankfurt am Main 2005, paĝo 15 kaj sekvaj
↑angle Anderson, Jon Lee.Che Guevara: A Revolutionary Life, New York: 1997, Grove Press, p. 28.
↑Stephan Lahrem:Che Guevara - Leben Werk Wirkung, S. 20
↑Stephan Lahrem:Che Guevara - Leben Werk Wirkung, p. 26
↑„Just a pretty face? For 40 years he has been a sex symbol, heroic victim and the ultimate poster boy of revolutionary chic.“ (Dum 40 jaroj li estis sekssimbolo, heroa viktimo kaj la supera afiŝknabo de revolucia ŝiko.) Sean O'Hagan,The Observer,11-an de julio2004
↑Oni komparis la moviĝemon kaj vojaĝemon de Guevara kaj ilian literaturan prilaboradon kun tiuj deJack London kajLord Byron. Li interesiĝus pli pri la aventuro de revolucio ol pri praktika estrado, kaj pelis lin, kiel ido de la argentina supera socia tavolo profunda ŝuldsentimo rilate al la malriĉuloj de Sudameriko. (Komparu al Sean O'Hagan, „Just a Pretty face?“ en: Observer,11-an de junio2004); en Esperanto:„Ĉu nur bela vizaĝo?“Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivoWayback Machine
↑Tiuj kajeroj aldone al la tekstoCon el Che por Sudamérica de sia amiko iĝis en2004 bazo de la filmo titolitaThe Motorcycle Diaries (La motorciklaj taglibroj)
↑Kritikistoj riproĉis al la filmo nekritikeman kaŝadon de la politika situacio en la nuntempaKubo; Paul Berman:The Cult of Che;24-an de septembro2004;Slate Online
↑Jon Lee Anderson:Che Guevara: A Revolutionary Life (Che Guevara: vivo de revoluciulo); Novjorko: Grove Press, 1997;ISBN 0-8021-1600-0; p. 545: „In an interview with Che a few weeks after the crisis, Sam Russell, a British correspondent for the socialistDaily Worker, found Guevara still fuming over the Soviet betrayal. Alternately puffing on a cigar and taking blasts from an inhaler, Guevara told Russell that if the missiles had been under Cuban control, they would have fired them off. Russell came away with mixed feelings about Che, calling him ‘a warm character whom I took to immediately … clearly a man of great intelligence though I thought he was crackers from the way he went on about the missiles.’“
↑Bernd Wulffen:Kuba im Umbruch. Christoph Links Verlag, 2008. p. 60f.
↑ViduDas Jahr in dem wir nirgendwo waren (La jaro kiam ni estis nenie)
↑Lawrence Osborne (2003-06-15). Che Trippers. The New York Observer. Alirita 2009-08-19 . Laŭ tio temis pli pri postĉasado laŭ maniero de la "Keystone cops" (komikaj polic-roloj) ol pri ordigita kampanjo.
↑[2][rompita ligilo]:"En otros países latinoamericanos, el término 'che' es utilizado para referirse a una persona de origen argentino o uruguayo y, de hecho, así fue como el Che Guevara y el Che Copete adquirieron su sobrenombre."
↑Castañeda, Jorge (1997).Companero: vida y muerte del Che Guevara
↑hispane Pacho O'Donnell, « Che, la vida por un mundo mejor », Random house mandatori, 2003, p.404
↑hispane Pacho O'Donnell,Che, la vida por un mundo mejor, random house mandatori, 2003, p.197
Frederik Hetmann:Ich habe sieben Leben. Die Geschichte des Ernesto Guevara, genannt Che (Mi havas sep vivojn. La historio de Ernesto Guevara, nomata Che), Rowohlt, Reinbek 1991,ISBN 3-499-20137-2
Frederik Hetmann:„Solidarität ist die Zärtlichkeit der Völker“. Die Lebensgeschichte des Ernesto Che Guevara (Solidareco estas la tenereco de la popoloj. La vivorakonto de Ernesto Che Guevara), Beltz & Gelberg, Weinheim 2004,ISBN 3-407-78913-0
Daniel James:Che Guevara. Mythos und Wahrheit eines Revolutionärs (Che Guevara. Mito kaj vero pri revoluciulo.), Heyne, München 1997,ISBN 3-453-12702-1
Stephan Lahrem:Che Guevara - Leben Werk Wirkung (Che Guevara - vivo verko efiko), Suhrkamp BasisBiographie 6, Suhrkamp, Frankfurt/M. 2005,ISBN 3-518-18206-4
Jacobo Machover: "Che Guevara - Die andere Seite (Che Guevara - la alia flanko)", Wolbern, Potsdam 2008,ISBN 978-3-9811128-2-5
Hein R. Sonntag (Hrsg.):Che Guevara und die Revolution (Che Guevara kaj la revolucio), Fischer, Frankfurt/M. 1971,ISBN 3-436-00887-7
Patrick Symmes:Reiseziel Che Guevara. Mit dem Motorrad durch Lateinamerika. (Vojaĝcelo Che Guevara. Per motorciklo tra Latinameriko) Edition Nautilus, Hamburg 2005.ISBN 3-89401-464-4
Paco Ignacio Taibo II u. a.:Das Jahr, in dem wir nirgendwo waren. Ernesto Che Guevara und die afrikanische Guerilla (La jaro, kiam ni estis nenie. Ernesto Che Guevara kaj la afrika gerilo), Edition Id-Archiv, Berlin 1996,ISBN 3-89408-054-X
Ein Foto geht um die Welt (Foto ĉirkaŭiras la mondon),1981, reĝisoro: Pedro Chaskel
Unter Legenden der Sierra Maestra (Sub legendoj de la Sierra Maestra),1988, reĝisoro: Rebeca Chávez
Ernesto Che Guevara, das bolivianische Tagebuch (Ernesto Che Guevara, la bolivia taglibro), dokumentado,Francujo,Svisujo,1994, reĝisoro: Richard Dindo
El Che. Dokumentado kaj dramo,Francujo,Hispanujo,1997, 96 min., scenario: Pierre Kalfon, Maurice Dugowson, reĝisoro: Maurice Dugowson, produktado: Cinétévé, Igedo Komunikazioa, Canal+ France, Canal+ España, Canal+ Belgique, RAI kaj aliaj, kromaĵoj:Tracing Che (Spurante Che-on),2002, 54 min.,Enhavo de laNYT
Che Guevara Mythos - Das Bild des legendären Revolutionärs im Kuba von heute. Zum 40. Todestag von Che Guevara. (La mito de Che Guevara - Bildo de legenda revoluciulo en la nuntempa Kubo. Okaze de la 40-a datreveno de la morto de Che Guevara.) Dokumentado,Germanujo,1997, 30 min., scenaristo kaj reĝisoro: Peter Puhlamm, produktado:SWF, unue elsendita la19-an de novembro1997
Che Guevara - Der Tod und der Mythos (Che Guevara - La morto kaj la mito) (aŭ:Che Guevara - Der Körper und der Mythos (Che Guevara - La korpo kaj la mito)) Dokumentado, Italujo, 2007, 53 min., scenaristo kaj reĝisoro: Stefano Missio kaj Raffaele Brunetti, produktado: B&B1,arte, ZDF, unue elsendita:2-an de oktobro2007,EnhavoArkivigite je 2009-01-12 per la retarkivoWayback Machine de Arte