Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Charles de Gaulle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojnCharles de Gaulle (metroo de Rennes) kajCharles de Gaulle (poeto).
Charles de Gaulle
Charles de Gaulle dum 1942.
Charles de Gaulle dum 1942.
Persona informo
Charles de Gaulle
NaskonomoCharles André Joseph Marie de Gaulle
Naskiĝo22-a de novembro 1890
en Francio,Lille
Morto9-an de novembro1970 (1970-11-09)
en Colombey-les-Deux-Églises
Mortis pronaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis peraneŭrismoRedakti la valoron en Wikidatavd
Tombograve of Charles de Gaulle(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Religiokatolikismovd
Lingvojfrancavd
LoĝlokoPalaco Elizeovd
ŜtatanecoFrancioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materMilita speciala lernejo Saint-Cyr
Collège Stanislas
École supérieure de guerreRedakti la valoron en Wikidatavd
PartioRPF (1947-1955)
UNR (1958-1959)
UDR (1968-1970)
SubskriboCharles de Gaulle
MemorigiloCharles de Gaulle
Familio
Dinastiofamilio de Gaullevd
PatroHenri de GaulleRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoJeanne Maillot(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojMarie-Agnès de Gaulle(en)Traduki,Jacques de Gaulle(en)Traduki,Xavier de Gaulle(en)Traduki kajPierre de Gaulle(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oYvonne de Gaulle(1921–1970)Redakti la valoron en Wikidatavd
InfanojAnne de Gaulle(mul)Traduki, Philippe de Gaulle, Élisabeth de Gaulle(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
ParencojHenri de Corbie(fr)Traduki (unuaranga kuzo aŭ kuzino)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Alia nomoCharles de Lugalevd
Okupoŝtatreprezentanto
oficiro
milita teoriulo
memuaristo
politikistoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampopolitikoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enIngolstadt • Wülzburg • Franciovd
Aktiva dum–1946vd
Verkado
VerkojMémoires de guerrevd
 
Postenoj
PostenojPrezidento de la Respubliko(1959–1969)
franca kunprinco de Andoro(1959–1969)
ĉefministro de Francio(1959–1959)
Minister of National Defence(en)Traduki(1958–1959)
Prezidanto de la Konsilio(1958–1959)
franca kunprinco de Andoro(1944–1946)
president of the Provisional Government of the French Republic(en)Traduki(1944–1946)
prezidanto(1940–1944)Redakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojOrdre Nouveau(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
18-aPrezidento de Francio
Dum8-a de januaro 195928-a de aprilo 1969
AntaŭuloRené Coty
SekvantoGeorges Pompidou
132-aprezidanto de la Konsilio
148-a registarestro
Dum1-a de junio 19588-a de januaro 1959
AntaŭuloPierre Pflimlin
SekvantoMichel Debré
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Charles André Joseph Marie de Gaulle ([ʃaʁl də gol]) (naskiĝis la22-an de novembro 1890 enLille,[1]. mortis la9-an de novembro 1970 enColombey-les-Deux-Églises,Ĉampanjo), plej kutime konata kiel "Generalo de Gaulle", aŭ simple "de Gaulle", aŭ familiare "le grand Charles" (la granda Karlo) pro sia rimarkinda altstatureco, estisfrancamilitisto kaj ŝtata personeco.

Li estris sektorojn de la franca rezistado kontraŭNazia Germanio dum laDua Mondmilito kaj prezidis laProvizoran Registaron de laFranca Respubliko de 1944 ĝis 1946 por restaŭri la demokration en Francio. Li estis hegemonia figuro en Francio dum laMalvarma Milito, kaj estis defendanto de lafranc-germana reamikiĝo kaj unu de la figuroj influaj en la historio de la procezo de konstruado de laEŭropa Unio, kio faras, ke lia pensaro plue influas en la politiko de lia lando. En 1958, li rompis sian retiron for de la politiko post esti nomumitaĉefministro fare de la prezidentoRené Coty. Lia ĉefa verko kiel prezidanto de la registaro estis la proklamo denova konstitucio, kiu komencis la funkciadon de laKvina Respubliko kiam tiu estis aprobita pere dereferendumo. Samjare li estis elektita prezidanto kaj reelektita por tiu sama posteno 1965 pri kiu li demisiis en 1969.

Naskiĝinta enLille, li gradiĝis en laÉcole spéciale militaire de Saint-Cyr en1912. Li estis nomumita oficiro dum la Unua Mondmilito, kaj dum tiu li estis foje vundita kaj finfine enprizonigita enVerdun. En 1921 li edziĝis alYvonne Vendroux, kun kiu li havis tri gefilojn:Philippe (1921–nune), Élisabeth (1924–2013) kaj Anne (1928–1948). Dum laIntermilita periodo, li plenumis diversajn militistajn postenojn, partikulare tiun deSubministro de la Konsilantaro de Nacia Defendo (1937–1940), sub estreco de la marŝaloPhilippe Petain. Dum lainvado de Francio fare deNazia Germanio en majo 1940, li estris kirasdivizion kiu kontraŭatakis la germanajn invadantojn; poste li estis nomumita subministro pri milito. Post la falo de la registaro dePaul Reynaud kaj la establado de la reĝimo de Pétain, lia iama estro, kun la apogo de la naziisma kunlaboruloPierre Laval, li konstatis, ke la novaj aŭtoritatoj ne pluigos la militon kontraŭ laTria Regno kaj male ili planigos la francan kapitulacon anstataŭ militi elAlĝerio. Malakceptante la milithalton de la registaro kun Germanio, de Gaulle alvokis la francan loĝantaron rezisti la okupacion kaj pluigi sian luktadon per laalvoko de la 18a de junio el Londono, post eliri el Francio la 16an de junio 1940. Tie li ekprenis estrecon de la movadoLibera Francio aŭ Militanta Francio.

Dum tiuj jaroj li verkis la libronL'Appel (La alvoko, inter 1940 kaj 1942), en kiu li eksponis sian koncepton de la milito: la enorma tragedio de la okupacio, la spirito de la malvenkistoj, la sindonemo al la malamiko, la alvoko al malakcepto de kapitulaco el Londono, la organizado de la Libera Francio, la luktado por ties digneco en la defendo de la tuta Francio kaj la kontribuo kiun tiuj francoj havigis al la Aliancanoj, pere de la organizado de armitaj fortoj kiuj partoprenis en gravaj bataloj kontraŭ laWehrmacht.

Li estris registaron en laekzilo (fondita kaj kun sidejo en Londono) same kiel ĝiajn armitajn fortojn, kiuj luktis kontraŭ la potencoj de laAkso Berlino-Romo-Tokio. Spite malfacilajn rilatojn kun laUnuiĝinta Reĝlando kaj partikulare kunUsono, li fariĝis la ĉefa estro de la plej granda parto de la franca rezistado. Li iĝis ankaŭ estro de laProvizora Registaro de laFranca Respubliko en junio 1944, kaj tiu estis la provizora registaro de Francia post ĝialiberigo el la okupacio fare de la Nazia Germanio. En tiu sama jaro 1944, de Gaulle enkondukis direktisman ekonomian politikon, kiu postulis esencan kontrolon kondukita de la ŝtato super la kapitalisma ekonomio. La konsekvenco estis 30 jaroj de ekonomia kresko sen antaŭaĵoj en la franca historio, pro kio tiu periodo (1944–1974) estis nomita la "gloraj tri dek".

Frustrita pro la reveno de la malamikema partiismo en la novaKvara Respubliko, demisiis komence de1946 sen tute abandoni la agadon enpolitiko ĉar fondis la partionKuniĝo de la Franca Popolo (Rassemblement du Peuple Français, RPF). Tamen li retiriĝis el la politiko komence de la1950-aj jaroj kaj verkis libron pri sia sperto en la milito titolita "Memoroj de Milito", kiu rapide iĝis baza elemento de la franca moderna literaturo. Kiam laAlĝeria Milito de Sendependeco estis erozianta la nestabilan Kvaran Respublikon, la Nacia Asembleo alportis lin denove al la povo dum la krizo de majo 1958. Li fondis laKvinan Respublikon kun forta prezidenteco, kaj li mem estis elektita al tiu posteno. Li sukcesis reteni Francion unuigita dum li preparis aranĝojn por finigi la Alĝerian Militon, spite la opozicion de laPieds-Noirs (nigrapieduloj, t.e. francoj naskiĝintaj aŭ setliĝintaj en Alĝerio) kaj de fortaj sektoroj de militistoj; ambaŭ partioj antaŭe estis apogintaj lian revenon al la povo por reteni la kolonian hegemonion. Tamen li havigis la sendependecon al Alĝerio kaj iom post iom ankaŭ al aliajfrancaj kolonioj. Tio de la opoziciantoj estis konsiderita perfido.

En la kunteksto de la Malvarma Milito, De Gaulle iniciatis sian "politikon de grandeco" asertante ke Francio, kiel hegemonia potenco, ne devus dependi de aliaj landoj, kiel Usono, pro sia nacia sekureco kaj prospereco. Tiucele, li sekvis politikon de "nacia sendependeco" kiu portis lin al la retiriĝo de la militista integrita komando de laNATO kaj al la lanĉo de sendependa programo de disvolvigo deatomarmiloj kiu faris Francion la kvara atomarmila potenco. Poste, li restaŭris la franc-germanajn rilatojn por krei eŭropan kontraŭpezon inter lainflusferoj kaj angl-usona kaj soveta pere de la subskribo de la Traktato de laElizeo la 22an de januaro 1963. Tamen, li opoziciis kontraŭ la disvolvigo de supernacia Eŭropo, favore alsuverenema Eŭropo. De Gaulle kritikis malferme la intervenon de Usono en Vjetnamio kaj la "supermezuran privilegion" de lausona dolaro. En siaj lastaj jaroj, lia apogo al la motoVive le Québec libre (Vivu liberan Kebekion), kaj liaj du vetooj al la eniro deGranda Britio en laEŭropan Ekonomian Komunumon okazigis konsiderindajn polemikojn.

Spite la fakton ke li estis reelektita prezidento en 1965, lia restado en la posteno estis minacita de la ĝeneralaj protestoj fare destudentoj kaj laboristoj en majo 1968. Tamen, li sukcesis liberiĝi de tiu krizo kaj en la sama jaro li sukcesis venki en la parlamenta balotado per konsiderinda majoritato en la Nacia Asembleo. Surprize, de Gaulle rezignis en 1969 post malvenko enreferendumo per kiu li proponis pli ampleksan sencentralizadon. Li mortis unu jaron poste en sia rezidejoLa Boisserie enColombey-les-Deux-Églises, lasinte siajn memorojn de prezidenteco nefinitaj. Multajfrancaj politikaj partioj kaj figuroj postulas por si ideologian heredon nomegaull-ismogolismo, kaj multaj stratoj kaj monumentoj en Francio estas dediĉitaj al lia memoro.

Frua vivo

[redakti |redakti fonton]

Origino kaj junaĝo

[redakti |redakti fonton]
Naskodomo de de Gaulle enLille, nune nacia muzeo.

De Gaulle naskiĝis en la industria regiono deLille en la departementoNord, la tria el kvin gefiloj. Li estis edukita en katolika kaj tradicia familio. Lia patro,Henri de Gaulle, estis profesoro de historio kaj literaturo en lernejo deJezuitoj kaj finfine fondis sian propran lernejon.[2]pp. 42-47.

Henri de Gaulle venis el longa linio de parlamentanoj elNormandio kajBurgonjo.[3]pp. 13-16.[4] La nomo ŝajne estasnederlanddevena, kaj eble derivis elvan der Walle ("el la remparo, el la defenda murego").[2]p. 42. La patrino de de Gaulle, nome Jeanne (denaske Maillot), descendis el familio de riĉaj entreprenistoj el Lille. Ŝi havis francajn, irlandajn, skotajn, nederlandajn kaj germanajn praulojn.[3]pp. 13-16.[4]

La patro de de Gaulle kuraĝigis la historian kaj filozofian debaton inter siaj filoj dum manĝohoroj, kaj pere de tiu kuraĝigo, de Gaulle kreskiĝis familiare kun la historio de Francio jam tre juna. Kortuŝita per la rakonto de sia patrino pri kiel ŝi ploris kiel infanino kiam ŝi aŭdis pri la Francia kapitulaco antaŭ la Germanoj enSedan en 1870, li disvolvigis intereson en milita strategio. Li estis influita ankaŭ de sia onklo, same nomitaCharles de Gaulle, kiu estis historiisma kaj pasiakeltisto kiu verkis librojn kaj pamfletojn defendantajn la unuigon de kimroj, skotoj, irlandanoj kajbretonoj en unu popolo. Ankaŭ lia avo Julien-Philippe estis historiisto, kaj lia avino Josephine-Marie verkis poemojn kiuj enhavis pasio de sia kristana fido.[5][2]pp. 42-47.

Pro sia katolika, tradiciema,monarĥisma kaj klera familio, kaj pro la politikaj problemoj rilate al la religia instruado en Francio, la estonta generalo studis ĉe francajjezuitoj enBelgio nome ĉe lernejo Sacré-Cœur (sankta koro) instalita en la kastelo deAntoing[6], vivante tiele sian unuan esperton priekzilo.

De Gaulle estis dejune nutrata de la verkoj deMaurice Barrès,Henri Bergson kajCharles Péguy (li ĉiam estis samtempe "militista" kaj "intelektula": kiam li estis oficiro enTrèves li postulis, ke ĉiuj oficiroj de lia kompanio plenumus regule prelegojn, kaj li mem sur beletraj temoj). Ekde sia dekkvina jaro li revis iĝi generalon, kaj iam saviFrancion, kaj tiele en 1905, li redaktis rakonton kie li aperas kiel «generalo de Gaulle» savante Francion, atesto de fruega ambicio naciisma[7]. Poste li klarigos al sia helpanto Claude Guy esti havinta ekdejune la konvinkon ke li estos iam ŝtatestro.[8]

Li eniris la militistan altlernejonSaint-Cyr en 1908 post unujara preparo ĉe la lernejo Stanislas,[9] diplomiĝis en 1912. Sian oficiran karieron li komencis postene en infanterio enArras, kie li estis sub la ordonoj dePhilippe Pétain (nesciante, kiaj eventoj oponigos ilin poste).

Unua mondmilito kajintermilita periodo

[redakti |redakti fonton]

Li partoprenis kielkapitano je laUnua mondmilito. Kaptite, li provis dufoje fuĝi, sed lia alta staturo lin perfidis. Li restis kaptita ĝis la fino de la milito. Pri sia kaptiteco de du kaj duono da jaroj, li havis malagrablan memoron, juĝante esti nur "revenanto", ia neutila soldato.

En 1920, kiamSovetio minacis la ekzistadon de la ĵus revivigitaPollando, Francio sendis armeon sub la komandode marŝaloPétain, kaj de Gaulle partoprenis en tiu afero. Oni rakontas, ke en tia okazo, liduele batalis rilate al enamiĝo al pola grafino.

Antaŭ laDua Mondmilito, li verkis libron pri milita teorio nomeLe fil de l'épée (La glavoklingo), kiu proponis modernan strategion per uzado deaviadiloj kaj detankoj.

Dua Mondmilito,Rezistado kaj postvenkaj jaroj

[redakti |redakti fonton]
La unuaj aliancanojWinston Churchill,Władysław Sikorski kaj Charles de Gaulle.
De Gaulle diskursas post la Liberigo deParizo.
Charles de Gaulle kun ĉefministro de laUnuiĝinta Reĝlando,Winston Churchill ĉeMarakeŝo en1944, dum laDua Mondmilito.

Kiam komenciĝis laDua Mondmilito li estis kolonelo komandanta tankregimenton. Pro liaj sukcesoj sur la batalkampo li iĝis generalo kaj poste ŝtatsekretario pri milito en la registaro dePaul Reynaud. Kiam la marŝaloPétain petis militpauzon, li ne konsentis kaj rifuĝis enAnglio, el kie li lanĉis la famkonatanAlvoko de la 18a de Junio. Li havis kunWinston Churchill ofte streĉitan (ili havis ambaŭ "malfacilajn" kaj ferkapajn personecojn), sed finfine tamen simpatian kaj kunlaboreman rilaton. Iom post iom li sukcesis akceptigi la grupon de siaj partianoj kiel reprezentanton de Francio, tiel ke en 1945 ankaŭ Francio sin trovis ĉe la flanko de la venkintoj, malgraŭ tio ke la unua intenco deRoosevelt estis trakti ĝin kiel okupaciitan landon. Jam la usona estraro preparis monbiletojn en frankoj kun la mencio AMGOT, alidire:Allied Military Government of Occupied Territories, kajAnthony Eden poste rakontis, ke Roosevelt intencis krei novan landon, nomatanValonio, kiu entenus labelganValonion,Lorenon kajAlzacon; li mienis, ke li fariĝis surda kaj oni parolis pri aliaĵo.

Tio klarigas, ke de Gaulle klopodis, por ke la franca armeo eniru enParizon antaŭ la usona por tuj proklami tie la restarigon de la Respubliko, kaj meti Roosevelton antaŭ faritan fakton. Feliĉe por li,Eisenhower komprenis la danĝeron de la politiko farita de lia prezidanto kaj ne hezitis malagnoski kelkajn liajn ordonojn. Same, de Gaulle insistis, por ke la franca armeo mem liberiguStrasburgon por malhelpi, ke oni kreu sendependan Alzacon. Komence de 1945, kiamgermana kontraŭofensivo minacis Alzacon, Eisenhower ordonis, ke la armeoj retroiru malantaŭ la vogezan linion; tio abandonus Alzacon al kruelaj reprezalioj fare de la Germanoj, sed de Gaulle rifuzis kaj la franca armeo defendis sola, malfacile sed sukcese, la provincon. Pro tio li ricevis la ĉiaman dankemon de la Alzacanoj, kiuj ĉiam voĉdonos por li amase.

1958-1969 kaj morto

[redakti |redakti fonton]

Sub lia regado Francio elpaŝis el la milita organizoNATO. Tio kaŭzis portempan Franca-Usonan streĉiĝon. Simile li intencege strebis ĝis kiam Francio provizis sin per propra forto deatombombo. Poste li anstataŭigis la strategiajn antaŭstudojn tiam direktitajn kontraŭ malamiko venonta el oriento (Sovetunio) per strategio "ĉiuazimuta" preta kontraŭ malamikoj venontaj el ĉia direkto. Li aktive partoprenis en laEŭrop-unia konstruado, sed nepre konceptis ĝin kiel kunlaboro de memstaraj landoj, ne kiel unuiĝanta fenomeno; kaj li volis ĝin ne kiel surogatan aliancinton deUsono sed kun propra internacia politiko kaj propra socia modelo interne. Li ankaŭ ekigis ŝtormojn kiam dum ŝtatvizito enKebekio, franclingva provinco deKanado, li proklamis: "vivu la libera Kebekio!"[10]

Personeco

[redakti |redakti fonton]

Li neniam dubis pri siaj superaj talentoj; li eĉ elĉerpis el tiu orgojla certo memfidon kaj tranĉan ordonemon. Armea kolego lia post unue vidinte lin priskribis lin tiel en 1922 (ege ĝuste, ĉar la tutan vivon li aspektis tia):

Li paŝis ege rektstare, kun seriozego, pave, tiel, kiel li antaŭenigus sian propran statuon.

Li estis edukita en medio, kie oni viumas siajn gepatrojn, infanojn, aŭ edzinon. Kaj li konstante montris sin, eĉ kun la familianoj aŭ proksimaj kunlaborantoj, ege distancema, malvarma, impona, enigmema, neniam ia ajn manifestiĝo el tenereco (nur paroloj, foje, en siaj leteroj al la edzino). Tamen kelkaj detaloj montras, ke sub tiu kiraso li estis fakte tiom emociema, kiom iu ajn homo. Kaj kelkaj faktoj iĝas ege impresaj ĉe tia viro: ekzemple unu el inter liaj filinoj, Anne, estis mense malhelpa, kaj fine mortis en 1948. Ŝian foton li tenis en kadreto, kiun li surportis la tutan vivon je ĉeneto sub ĉemizo ĉe la haŭto; kaj kiam li estis Prezidanto de la Respubliko, estis dorse de tiu kadreto, kie li notis la sekretan kodon por uzo de laatombombo, kiun li devis konstante surporti.

Frazoj

[redakti |redakti fonton]

Li fariĝis fama pro la abrupta kaj trafa stilo de lia parolo, kaj multaj el liaj frazoj restis famaj

  • "Ne sufiĉas saltadi sur sia seĝo kiel kaprido kriante "Eŭropo!" "Eŭropo!"."
  • en 1944 post liberigo de Francio, revuante francan tankistan taĉmenton, li ekvidistankon sur kies flanko skribitis "ni mortigu la stultulojn!", li restis iom enpensiginte kaj diris: "Vastegas la programo!"
  • (en1963): "Brazilo ne estas serioza lando".
  • kiam oni petis, kekontraŭkoncipiloj estu repagataj de laSociala asekuro: "Sociala asekuro ne estas farita por subvencii libertempajn distraĵojn".
  • (enMajo 1968): "Elekto estas: ĉu mi, ĉu la fekkaĉo!"
  • "ĉiaokaze alprenu la starpunkton plej superan: tio estas kutime la loko malplej loĝata."

Kelkaj ankaŭ pro aliaj kialoj:En 1959 li estis venigita al regado, per duonleĝa procezo, de homoj, kiuj esperis, ke li konservos francanAlĝerion, dum lia unua parolado en Alĝero li diris al la tieaj francoj (konataj sub kromnomoNigrapieduloj:"Je vous ai compris" (Mi komprenis vin) kredigante al ili, ke li konservos Alĝerion, sed li donis al ĝi sendependecon, kaj tiun frazon la poruloj de "Franca Alĝerio" neniam pardonis al li.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]

Charles de Gaulle, kiu ekverkis 15-jaraĝa, estas konsiderata talenta verkisto[11]. Dum la 1920-aj jaroj,Pétain, kiu deziris eniri en laFranca Akademio, alvokis lin por la redakto de sia verkoHistoire du soldat français, kiu devis esti publikigita sub la nomo de la marŝalo[12]. Pétain verkis nur la parton pri la Unua mondmilito (La Guerre mondiale 1914-1918). Pro malkonsento inter ambaŭ verkistoj, la libro neniam estis publikigita kaj De Gaulle reprenis sian verkaĵon por la redakto deLa France et son Armée, aperigota en 1938[12].

En 1963, li estis parto de nomumitaj por laNobel-premio pri literaturo[13] kaj liajMémoires de guerre (militmemoroj) permesis lin eniri en la prestiĝaBibliothèque de la Pléiade en 2000. La volumeno 3 deMémoires de guerre,Le Salut, 1944-1946, eniris en studprogramo por la lernojaro 2011-2013[11].

Verkoj de Charles de Gaulle

[redakti |redakti fonton]
  • Une mauvaise rencontre, Imp. de Montligeon, 1906 (15-jaraĝa)
  • La Congrégation, Hors de France, Revue du collège d'Antoing, 6, 1908
  • Carnet de campagne d'un officier français, Revue de Paris, 6, 1920
  • La Discorde chez l'ennemi, Berger-Levrault 1924
  • Le Flambeau (1re et 2e parties) Revue militaire, 69 et 70, 1927
  • La Défaite, question morale, 1927-1928
  • Philosophie du recrutement, Revue de l'Infanterie, 439, 1929
  • La Condition des cadres dans l'armée, 1930-1931
  • Histoire des troupes du Levant, Imp. nationale 1931 (kun Yvon kaj Mierry)
  • Le fil de l'épée, Berger-Levrault 1932
  • Combats du Temps de paix, Revue de l'Infanterie, 476, 1932
  • Pour une politique de défense nationale, Revue Bleue, 3, 1933
  • Le soldat de l'Antiquité, Revue de l'Infanterie 1933
  • Forgeons une armée de métiers, Revue des Vivants 1934
  • Vers l'armée de métier, Berger-Levrault 1934
  • Le problème belge, Revue Défense Nationale 1936
  • La France et son Armée, Plon 1938
  • Discours de guerre, Paris ; Fribourg : LUF (Librairie universelle de France) Egloff, 1944-1945, 3 vol. (KolektoLe Cri de la France. Serio 2 ; 1 ; 2 ; 3), prese en Ĝenevo.
  • Trois études, Berger-Levrault 1945 (Rôle historique des places fortes ; Mobilisation économique à l'étranger ; Comment faire une armée de métier) kajMémorandum du 26 janvier 1940.
  • Mémoires de guerre
    • Volume I -L'Appel, 1940-1942 Plon 1954
    • Volume II -L'Unité, 1942-1944 Plon 1956
    • Volume III -Le Salut, 1944-1946 Plon 1959
  • Mémoires d'espoir
    • Volume I -Le Renouveau, 1958-1962 Plon 1970
    • Volume II -L'effort, 1962… Plon 1971
  • Discours et Messages
    • Volume I -Pendant la Guerre, 1940-1946 Plon 1970
    • Volume II -Dans l'attente, 1946-1958 Plon 1970
    • Volume III -Avec le Renouveau, 1958-1962 Plon 1970
    • Volume IV -Pour l'Effort, 1962-1965 Plon 1970
    • Volume V -Vers le Terme, 1966-1969 Plon 1970
  • Lettres, Notes et Carnets
    • Tome 1 -1905-1918 Plon 1980
    • Tome 2 -1919-juin 1940 Plon 1980
    • Tome 3 -juin 1940-juillet 1941 Plon 1981
    • Tome 4 -juillet 1941-mai 1943 Plon 1982
    • Tome 5 -juin 1943-mai 1945 Plon 1983
    • Tome 6 -mai 1945-juin 1951 Plon 1984
    • Tome 7 -juin 1951-mai 1958 Plon 1985
    • Tome 8 -juin 1958-décembre 1960 Plon 1985
    • Tome 9 -janvier 1961-décembre 1963 Plon 1986
    • Tome 10 -janvier 1964-juin 1966 Plon 1986
    • Tome 11 -juillet 1966-avril 1969 Plon 1987
    • Tome 12 -mai 1969-novembre 1970 Plon 1988
    • Tome 13 -Compléments de 1924 à 1970 Plon 1997
  • Textes, allocutions déclarations et notes. La Documentation française, 216 (25 septembre 1967)
    • Voyage en Pologne du général de Gaulle, président de la République (6 - 11 septembre 1967)

Pri Charles de Gaulle

[redakti |redakti fonton]

La homo

[redakti |redakti fonton]
  • Marc Alloueteau (dir.),Charles de Gaulle, 1890-1970, album souvenir, Histoire pour tous, 194 p., 1980, sans ISBN
  • Yves Amiot,La Capture - De Gaulle à Douaumont 2 mars 1916, Éditions Ulysse, 1997
  • Claire Andrieu, Philippe Braud, Guillaume Piketty (dir.),Dictionnaire de Gaulle, Robert Laffont, coll. Bouquins, 2006
  • Pierre Louis Blanc,Charles de Gaulle au soir de sa vie, Fayard, 1990 (Prix Pierre Lafue)
  • Pierre Louis Blanc,Valise Diplomatique, Éditions du Rocher, 2004 (Grand prix de l'Académie Française)
  • Pierre Louis Blanc,Retour à Colombey, Éditions Pierre Guillaume de Roŭ, 2011
  • Jacques Boissay,De Gaulle en campagne, tekstoj de Jean-Louis Lemarchand, enkonduko de Jean Mauriac, Le Cherche Midi, 192 p, 2011[14].
  • Alain de Boissieu :Pour combattre avec de Gaulle ; Souvenirs 1940-1946, Omnibus, 1999(ISBN 2-2591-9014-6) etPour servir le Général ; 1946-1970, Plon, 1990(ISBN 2-2590-2366-5)
  • Christine Clerc, « Tout est fichu ! ». Les coup de blues du général, Albin Michel, 2014, 218 p.
  • Paul-Marie Coûteaux,Le génie de la France. Tome I : De Gaulle philosophe, Paris, Jean-Claude Lattès. 323 p., 2002
  • Alexandre Duval-Stalla,André Malraux - Charles de Gaulle : une histoire, deux légendes, Gallimard, 2008
  • Christian Fouchet,Au service du général de Gaulle Plon, 1971 etLes Lauriers sont coupés Plon, 1973
  • Guy Forzy,Ça aussi, c’était de Gaulle, Dualpha, 2004
  • Max Gallo,De Gaulle (4 tomes :L’Appel du Destin (1890-1940),La Solitude du Combattant (1940-1946),Le Premier des Français (1946-1962) etLa Statue du Commandeur (1962-1970)), Robert Laffont kaj Pocket, 1998
  • Max Gallo (kun partopreno de Yves Guéna),De Gaulle, les images d’un Destin, Éditions du Soleil, Fondation Charles de Gaulle
  • Philippe de Gaulle – Michel Tauriac,Mon père en images, Michel Lafon, 2006 (ouvrage de photos inédites)
  • Philippe de Gaulle,De Gaulle, mon Père. Entretiens avec Michel Tauriac, Paris, Plon, 2003
  • Henri-Christian Giraud (dir.),Réplique à l’amiral de Gaulle, Monaco, éd. du Rocher, col. Documents, 2004
  • Yves Guéna,De Gaulle, Gründ, collection Histoire sur le vif, 2007, 64 paĝoj,ISBN 2-7000-1696-3.
  • Henri Guillemin,Le Général clair obscur, Paris, Le Seuil
  • Riccardo Brizzi kaj Michele Marchi,Charles de Gaulle, Bologna, Il Mulino, 2008
  • Julian Jackson,De Gaulle. Au-delà de la légende, Alvik, 2004
  • Jean Lacouture,De Gaulle, Paris, Éditions du Seuil (3 volumes) : 1 —Le Rebelle (1890-1944), 1984(ISBN 2-0200-6968-7), 2 —Le Politique (1944-1959), 1985ISBN 2-02-008933-5, 3 —Le Souverain (1959-1970), 1986(ISBN 2-0200-9351-0)
  • Paul-Marie de La Gorce,De Gaulle, Perrin, 2000
  • Alain Larcan,De Gaulle : le soldat écrivain, Paris : Textuel, col. Passion, 2005, 191 p.,ISBN 2-8459-7115-X
  • Jacques Laurent,Mauriac sous de Gaulle, La Table Ronde, 1964
  • Adrien Le Bihan,De Gaulle écrivain, Fayard/Pluriel, 2010(ISBN 978-2-8185-0069-9)
  • Adrien Le Bihan,Le Général et son double. De Gaulle écrivain, Paris, Flammarion, 1996.
  • Corinne Maier,Le Général de Gaulle à la lumière de Jacques Lacan, L’Harmattan, 2001(ISBN 2-7475-0297-X)
  • Charles Morazé,Le Général de Gaulle et la République, Flammarion, 1993, col. Vieŭ Fonds Fic,(ISBN 2-0806-0559-3)
  • Jean-François Revel,Le Style du Général, éd. Complexe, 1988
  • Anne et Pierre Rouanet,Les Trois Derniers Chagrins du général de Gaulle, Paris, Grasset, 1980
  • Éric Roussel,De Gaulle, Gallimard, 2002 ; rééd. Perrin, coll. Tempus, 2 tomes :1890-1945 et1946-1970, 2007 ; coll. Folio biographies, un tome, 2008 (la biographie de référence)
  • Odile Rudelle,De Gaulle pour mémoire, Gallimard, 1991
  • Henri De Wailly,De Gaulle sous le casque, Abbeville 1940, Librairie académique Perrin, 1990

La politikisto

[redakti |redakti fonton]
  • Maurice Agulhon, De Gaulle : histoire, symbole, mythe, Paris, Plon, 2000, 163 p. (ISBN 978-2-259-02628-4, OCLC 47895181).
  • Serge Berstein, Histoire du gaullisme, Paris, Rémi Perrin, 2001, 568 p. (ISBN 978-2-262-01155-0, OCLC 407137019)
  • Gérard Dalmaz, De Gaulle à la une, Paris, Hoëbeke, 2000, 124 p. (ISBN 978-2-84230-100-2, OCLC 411954978)
  • Max Lagarrigue, La France sous l'Occupation, Montpellier, SCÉRÉN-CRDP Académie de Montpellier (no 46), 2007, 239 p. (ISBN 978-2-86626-280-8, OCLC 470894629).
  • René Rémond, Les droites en France, Paris, Aubier Montaigne, coll. « historique », 1982, 544 p. (ISBN 978-2-7007-0260-6, OCLC 8720935).
  • Henry Rousso, Le syndrome de Vichy : 1944-198--, Paris, Seuil, 1987, 378 p. (ISBN 978-2-02-009772-7, OCLC 17347508).

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Kvankam la familio de Gaulle loĝis en Parizo, la patrino de la estonta generalo de Gaulle venis en Lille por naski sian filon, laŭ familia tradicio de la familio Maillot. El Philippe de Gaulle,De Gaulle mon père, Paris, Plon, 2004
  2. 2,02,12,2Fenby, Jonathan. (2010)The General: Charles De Gaulle and the France He Saved. New York: Simon & Schuster.ISBN 978-1847373922.
  3. 3,03,1Crawley, Aidan. (1969)De Gaulle: A Biography. Bobbs-Merrill Co..ISBN 978-0002111614.
  4. 4,04,1Ledwidge p. 6
  5. David Schoenbrun,The Three Lives of Charles de Gaulle (1966)
  6. Philippe Foro, « Charles de Gaulle et François Mitterrand : regards croisés sur l'Allemagne à partir de leur expérience de la captivité »,en Sylvie Caucanas, Rémy Cazals, Pascal Payen (dir.),Les Prisonniers de guerre dans l'Histoire. Contacts entre peuples et cultures, Privat, Toulouse, 2003, p. 280.
  7. Charles de Gaulle,Lettres, Notes et Carnets, 1905-1918, eld. Plon, 1980, p. 7 kaj 8.
  8. Claude Guy,En écoutant de Gaulle. Journal. 1946-1949, Paris, Grasset, 1996, paĝo 71.
  9. Études. Arkivita ella originalo je 2013-08-28. Alirita 2014-06-23 .
  10. 'Vive le Québec libre!' (france) (WMV). CBC Digital Archives. cbc.ca (24-a de julio 1967). Alirita 8-a de novembro 2009 .
  11. 11,011,1http://www.lefigaro.fr/livres/2014/01/06/03005-20140106ARTFIG00466-le-general-de-gaulle-aurait-pu-etre-prix-nobel-de-litterature.php
  12. 12,012,1François-Guillaume Lorrain, Un manuscrit inédit de Pétain retrouvé lepoint.fr 13 de majo 2014,http://www.lepoint.fr/histoire/un-manuscrit-inedit-de-petain-retrouve-13-05-2014-1822519_1615.php
  13. Alison Flood (2014-01-08). Charles de Gaulle revealed as surprise contender for Nobel literature prize | Nobel prize in literature | The Guardian (angle). The Guardian. Arkivita ella originalo je 2022-11-29. Alirita 2024-03-14 . “French president was in the running for 1963 award, shows newly-opened Swedish Academy archive”.
  14. « De Gaulle en campagne… avec France-Soir », Jean-Pierre Thiollet,France Soir, 14 octobre 2011

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Malvarma milito
Ĉefaj eventoj (1945–1961)Ĉefaj eventoj (1962–1991)Specifaj artikolojĈefaj partoprenintojPliaj gravaj personoj

Ĝenerala kronologio:

1940-aj jaroj:

1950-aj jaroj:

1960-aj jaroj:

1960-aj jaroj (daŭrigo):

1970-aj jaroj:

1980-aj jaroj:

1990-aj jaroj:

Daŭrantaj konfliktoj:

Politikaj ĉefuloj:

Politikaj ĉefuloj:

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Trovu« Charles de Gaulle » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Bibliotekoj
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
v  d  r
Prezidantoj de la Franca Respubliko
2-a respubliko (1848-1852)
3-a respubliko (1871-1940)
4-a respubliko (1946-1958)
5-a respubliko (de 1958)
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Charles_de_Gaulle&oldid=9017807"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp