Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Charles Thomson Rees Wilson

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Charles Thomson Rees Wilson
Nobel-premiito
Persona informo
Charles Thomson Rees Wilson
Naskiĝo14-an de februaro1869 (1869-02-14)
en Glencorse, Skotlando
Morto15-an de novembro1959 (1959-11-15) (90-jaraĝa)
en Carlops, Skotlando
TomboCemetery, St Andrew's Church, Neidpath Road, Peebles(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojanglavd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)(–1927)Redakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUniversitato de Manĉestro
Universitato de Kembriĝo
Kolegio Sidney SussexRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
Edz(in)oJessie Fraser(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupofizikisto
ĥemiisto
universitata instruisto
meteologo
vagolernantoRedakti la valoron en Wikidatavd
Laborkampofiziko kajmeteologioRedakti la valoron en Wikidatavd
Doktoreca konsilistoJoseph John Thomsonvd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojReĝa Societo de LondonoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

C(harles) T(homson) R(ees) WILSON (14-an de februaro1869,Glencorse,Midlothian,Skotlando15-an de novembro1959,Carlops,Peeblesshire) estis skotafizikisto, kiu ricevis1927Nobel-premion pri fiziko kunArthur Compton pro malkovro, kiel ŝanĝiĝas la ondolongo de la rentgenaj radioj, kiam ili interpuŝas kun elektronoj.

Li ellaboris nebulkameron por studado de la radioaktiveco, rentgena radiado, kosma radiado kaj aliaj atomfizikaj fenomenoj.

Li eklaboris kiel meteorologo en 1895 kaj studis la nubojn kaj provis modeli ties konduton sur montopintoj. Li ellaboris metodon por ellarĝigo de humida aero en fermita ujo. Dum la larĝigo la aero tiel malvarmiĝis, ke ĝi iĝis trosaturita kaj al humido precipitis sur la polveroj.

Li rimarkis, ke se li uzas sen-polveran aeron, ĝi restas trosaturita kaj ne estiĝas “nuboj”, ĝis kiam la grado de la trosatureco be atingas la kritikan valoron. Li opiniis, okaze de polvomanko, la nuboj kondensiĝas je jonoj, atomoj aŭ molekuloj. Post malkovro de la rentgena radiado, li pensis, ke tio antaŭhelpas estiĝon de jonoj kaj tiel la nuboformiĝojn.

Li spertis dum la eksperimentoj, ke la radiado postlasas spuron el kondensitaj akvogutoj en la nebulkamero. Li perfektigis la kameron en 1912 kaj tiu iĝis nemalhavebla aparato por la atomfizikaj esploroj. El tiu pluevoluigis Donald A. Glasser la bobelkameron en 1952.

Wilson ekde 1916 okupiĝis pri la fulmado. Oni nomumis lin en 1925 al Jackson-profesoro [ĝekson-profesoro] de la naturfilozofio, en la Kembriĝa Universitato. Li uzis la rezultojn pri esploroj je fulmotondroj al ellaboro de metodo pro protekti kontraŭ fulmoj la aerdefendan balonfermon en Anglio.

Li publikigis sian teorion en 1956 pri elektreco de la fulmotondroj.


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Charles_Thomson_Rees_Wilson&oldid=7961815"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp