Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Charles Hatchett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Hatchett
Malkovrinto de la kemia elemento Niobio
Malkovrinto de la kemia elementoNiobio
Persona informo
NaskiĝoLa2-an de januaro1765
enLong Acre,Anglio
MortoLa10-an de marto1847
enLondono, Anglio
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)Redakti la valoron en Wikidatavd
Familio
InfanojAnna Frederica Hatchett(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupokemiisto
inventistoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojReĝa Societo de Londono(1797–)
Bavaria Akademio de la SciencoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Charles Hatchett (naskiĝis la2-an de januaro 1765 enLong Acre,Anglio; mortis la10-an de marto 1847 enLondono, Anglio) estis angla kemiisto kaj mineralogo, kiu malkovris la kemian elementonniobion, en la mineralo kolumbito.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Karlo Hatchett naskiĝis kaj vivis enLondono. Lia patro havis gravan fabrikejon de puŝveturiloj. En la24-a de marto1787, li edziĝis al Elizabeth Collick, en la anglikana preĝejo de Sankta Marteno en la Kamparo[1]. Li havis du gefilojn: John Charles Hatchett, kiu naskiĝis je la27-a de januaro1788, kaj Ann Hatchett, edzino de la kemiistoWilliam Thomas Brande.John Barrow iam asertis, ke Karlo Hatchett vivis kvazaŭ dando, kaj laŭ tiu esploristo, li studis kemion por malkovri la plej bonan manieron prepari marmeladon, kaj amegis la monduman vivon, la muzikon kaj la beletron. Efektive, Karlo Hachett estis amiko kaj patrono de la beletristoj same kiel D-roJohnson kajUgo Foscolo, ekzilitoj enLondono.

En 1801, dum sia laborado en laBrita Muzeo elLondono, Hatchett analizis pecon de kolumbito[2], konservita en la minerala kolekto de la muzeo kaj senditaj alAnglio ĉirkaŭ 1650 deJohn Winthrop, la Juna (1606-1676), unua guberniestro deKonektikuto. Li konkludis ke la kolumbito estis tre kompleksa erco, kaj Hatchett observis ke ĝi enhavis novan elementon, al kiu li alnomis "Kolumbio", kaj atribuis al ĝi la simbolon "Cb". Lia malkovro anonciĝis en la26-a de novembro1801 al la Reĝa Societo.

Dum longa tempo tre malfacile estis distingi la kolumbion el latantalo, la elemento malkovrita enSvedio farAnders Ekeberg, kaj izolita, en 1820, farJöns Berzelius. Tiutempe, oni kredis ke laNiobio kaj laTantalo estis la samaj elementoj. Nur en 1844 kaj en 1866, dank'al la klopodoj deHeinrich Rose kajGalissard de Marignac eblis elmontri ke la "niobiata acido"[3] kaj la "tantalata acido"[4] estis du malsamaj kombinaĵoj. Kvankam Rose tute ne konsciis pri la antaŭa laboro de Hatchett, li donis al la elemento la nomon "niobo", omaĝe al Nioba[5], filino deTantalo, en la greka mitologio.

Selektita verkaro

[redakti |redakti fonton]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. angle: St Martin in-the-fields.
  2. Kolumbito estas mineralo apartenanta al la grupo de la oksidoj kies formulo estas (Fe,Mn)(NbTa)2O6
  3. HNbO3 aŭ Nb2O5.H2O estas la formulo de la Niobiata acido.
  4. HTaO3 aŭ Ta2O5.H2O estas la formulo de la Tantalata acido.
  5. Nioba estas figuro de la greka mitologio, fratino dePelopso.
  6. Personensuche
  7. The Royal institution
Ĝermo pri Biografio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priBiografio,Kemiisto kajMineralogo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Ĝermo pri Kemiisto
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Charles_Hatchett&oldid=8948474"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp