![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Blanknigra alciono | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Laakvalcionoj aŭCeriledoj estas unu el la trisubfamilioj dealcionoj, kiu estas konata ankaŭ kielceriledaj alcionoj. Kiel ĝenerala, sed ne definitiva, diferencilo, tiuj alcionoj anstataŭas la kutiman bluan koloron de dorso per pli oftaj grizaj aŭ nigraj koloroj; kaj ofta en alcionoj verda koloro, en tiu familio ekzistas nur en la genroChloroceryle. La sesamerikaj specioj estas en tiu familio.
Tiuj estas ĉiuj specialistajfiŝomanĝantaj specioj, malkiel multaj reprezentantoj de la aliaj du subfamilioj, kaj oni supozas, ke ili estas ĉiuj descendintoj el fiŝomanĝantaj alcionoj kiuj setlis en laNova Mondo. Oni supozas, ke la tuta grupo evoluis enAmeriko, sed tio ŝajnas nevera. La origina praulo probable evoluis enAfriko -certe en laMalnova Mondo- kaj la specioj de la genroChloroceryle estas la plej ĵusaj.
Ne pli antaŭe ol antaŭ 5 milionoj da jaroj - eble tiom ĵuse kiom antaŭ 2,9 milionoj da jaroj-, giganta alciono de la Malnova Mondo iĝis la praulo de lakolumalciono kaj de laruĝventra akvalciono, kaj poste, aliaj specioj rilataj al laBlanknigra alciono iĝis la praulo de la verdaj alcionoj de la genroChloroceryle kiuj poste koloniigis Amerikon. Dum la evolua historio de la akvalcionoj rilate ties interna rilataro estas sufiĉe solvita, ne estas entute klara ĉu ili evoluis elriveralcionoj aŭ elarbalcionoj, kaj ĉu ili migris tra laAtlantiko aŭ tra laPacifiko (kvankam la unua ŝajnas pli probabla).
Estas9 specioj de akvalcionoj en tri genroj: