Cerbero (laŭ kelkaj rakontoj kun eĉ 50 aŭ 100 kapoj) gardis la pordegon alInfero kaj certigis, ke la spiritoj de la mortitoj povis eniri, sed neniuj povis eliri tie, krome ke neniu ajn vivanto povas eniri Inferon. Inter ĝiaj gefratoj estisĤimero kajHidro. Ĝi estas la ido deEĥidna kajTifono.
Cerbero estis venkita multajn fojojn:
La lasta laboro deHeraklo estis kapti Cerberon kaj li luktis ĝin ĝis cedo.
Orfeo uzis sian muzikan lertecon por luli Cerebon endorme.
Ilustraĵo deGustave Doré por la "Infero" de Dante, sesa kanto
En la verko "Infero" deDante Alighieri, skribita en la 14-a jarcento kaj tradukita deKálmán Kalocsay (Literatura Mondo 1933), Cerbero estas priskribita jene en la sesa kanto, kie temas pri la "viktimoj de l'karno kaj de l' viando", t.e. tiuj, kiuj devas penti pro troa manĝo kaj drinko:
La tradicia esperantigo trovebla ĉe Kalocsay, enPlena Vortaro de Esperanto (PV 1930/1934) kaj Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970-2005) baziĝas sur la latinigita formo kaj estasCerbero. Laneologisma kromformo "Kerbero", bazita sur la malnovgreka formo, estas evitinda. Analoge oni uzas la vorton "cerbero" (minuskle) ankaŭ por tre severa kaj malafabla pordo-gardisto.