Cecil RHODES (naskiĝis la5-an de julio,1853 enHertfordshire, mortis la26-an de marto,1902 ĉeKaburbo) estis brita kolonia politikisto, post kiu ricevis sian nomonRodezio.
Li elmigris alSud-Afriko en1870 kiel malriĉa junulo (17) al sia frato, kie li riĉiĝis post malkovro de la diamantaj kaj orminejoj. En1881 li estis elektita al la kaburba parlamento. Post tio li plenforte agadis por la disvastiĝo de la brita kolonia regado kaj fondis la Britan Sud-Afrikan Kompanion (British South Africa Company). Li organizis konkeron deBeĉuanalando (hodiaŭaBocvano), poste tiun de laMatabelelando (1889, posteRodezio, nunajZambio plusZimbabvo).
En 1890 li iĝis kaburba ĉefministro kaj penadis por fondo de sudafrika brita imperio. Per lia scio kaj kapjeso atakisJameson laTransvalan Respublikon en decembro de 1895. Tiu atako missukcesis kaj Rhodes devis abdiki.
Post eko de laBura milito en 1899, li iris al Kimberley kaj partoprenis en ties defendo. En sia testamento, li postlasis grandan sumon por laOksforda Universitato.
31-an de majo 1904 enGraham-Urbo estis fonditaUniversity College Rhodes, ekde 1951 ĝi nomiĝasUniversitato Rhodes.