
Cavaillon (okcitanlingveCavalhon) estas mezgrandafranca komunumo lokita en ladepartementoVaucluse kaj en laregionoProvenco-Alpoj-Bordo Lazura. Fine de 2022 en la komunumo vivis25 890 loĝantoj, kiuj nomiĝasCavaillonnais.
Cavaillon estas la tradicia « ĉefurbo » de la samnomamelono, kvankam plejmulto el la melonoj estas hodiaŭ produktitaj ekster tiu malgranda urbo.
Cavaillon situas en la valo de la riveroDurance, je la bazo de la monteto Saint-Jacques kaj proksime al la montĉenoAlpilles sudokcidente.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj
La nomo de Cavaillon devenas de la tribo de laKavaroj (franclingveCavares), kiu enloĝiĝis sur la monteto Saint-Jacques ekdeprahistorio.
Je laromia periodo, la urbo situis ĉe laVia Domitia, kaj do forte disvolviĝis.
Antaŭ lafranca revolucio kaj la anekso de lapapaj ŝtatoj fare deFrancio, Cavaillon estis unu el la kvar urboj (kune kunCarpentras,Avignon kajL'Isle-sur-la-Sorgue) kun unu « carrière » (tio estas kvartalo rezervita fare de la Papo por laJudoj, kaj ŝlosita nokte).
Cavaillon estasarkeologie riĉa : ĝi entenas la enirejon de malnova romia termobanejo, kies arkoj estas hodiaŭ videblaj sur la ĉefplaco de la urbo.
En Cavaillon stariĝas cetere rimarkinda malnova katedralo, kajsinagogo de la18-a jarcento. Ekzistas kolora kaj vivema vendoplaco.