Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Katulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elCatullus)
Katulo
Persona informo
Gaius Valerius Catullus
Naskiĝo82 a. K.
en Verono
Morto54 a. K.
en Romo
Lingvojlatinavd
ŜtatanecoRoma regnoRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
DinastioValerii Catullivd
AmkunuloClodia(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupopoeto
verkistoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoLatina poezioRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enRomovd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr
Carmina, 1554

Katulo (ĉirkaŭ82 a. K. - mortis en54 a.K.), latineGaius Valerius Catullus [GAJ-us va-LER-i-us ka-TU-lus], estis unu el la plej influahavajromiaj lirikaj poetoj.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Katulo naskiĝis enVerona; pri lia kroma vivo ni ne havas multajn informojn. El liaj poemoj ni scias, ke la poeto havis kontaktojn kun elstaraj romiaj personecoj de sia tempo, interalie kunCezaro kajMetelo. Grava temo de liaj poemoj estas la amora afero kun virino, kiun la poeto nomasLesbia. La latina aŭtoroApulejo, kiu vivis en la dua jarcento p. K., skribas ke la vera nomo de tiu virino estisClodia. Nuntempaj filologoj do identigis ŝin kun diversaj fame konataj virinoj de la vivtempo de Katulo, interalie kunClodia, edzino deQuintus Caecilius Metellus Celer, ŝia kuzo.

Verkoj

[redakti |redakti fonton]

116 poemoj de Katulo estas postlasitaj, konservitaj en unu (antikva) volumo eksterordinare ampleksa. En la romia epoko ekzistis pli da liaj poemoj. Verkitaj ili estas enversoj de diversaj tipoj; nur du el ili estas iom pli longaj ( t. n. "epyllia"; epopeetoj). La temoj tre varias: Katulo skribas pri amo, amoro, parencoj, amikoj kaj malamikoj - foje ĝentile, foje draste kaj amare - sed ankaŭ pri poezio. Plej konata eble estas liaepigramo komenciĝanta "Odi et amo..." ("Mi [samtempe] malamas kaj amas...").

Literaturhistoria signifo

[redakti |redakti fonton]

Katulo estis la unuaromia poeto, kiu sukcesis adapti formojn demalgrandaj poemoj al la romia literaturo. Samtempuloj kalkulis lin inter la "novuloj" (Cicerono, kritike: "poetae novi", greke "νεώτεροι", t.e. "(tro)modernuloj"). Modeloj de tiu poeta skolo estis ne nur arkaikaj helenaj poetoj kielSapfoa kajArĥiloĥo, sed ankaŭ pli postajhelenismaj kielKalimako de Kireno. - Impona estas la pasio kaj la individueco de Katulo, kvankam posta poeta generacio certe superis lin rilate elegantecon de stilo kaj "purecon" deversoj (ekz.Horacio).

La poezio de Katulo estis tute forgesita ĝis ĝi estis retrovita en la mezepoko, kaj de tiam ĝi kortuŝis, ĝojigis kaj ankaŭ ŝokis tiujn, kiuj eklegas ĝin. Malgraŭ ke miloj da jaroj apartigas nin de ĉi tiu roma nobelo, kaj tamen estas tiel facile identigi kun li pri liaj amaferoj.

En laRenesanco estis verkita tuta amaso daampoezio, laŭ lia inspiro. Fama tiuterena verkisto estasĴano Sekundo el Nederlando. Konsiderinda estas la influo de la verkoj de Katulo al postaj jarcentoj - rimarkinde estas ekz., ke la komponistoCarl ORFF (1895-1982) komponis melodiojn kaj orkestran muzikon por kelkaj el la poemoj de Katulo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

teksteldono:

  • Catullus; eld. M. Schuster k. W. Eisenhut, Leipzig (Germanio) 1958(latina teksto)
  • Catull ; eld. W. Kroll, Stuttgart (Germanio) 1968(latina teksto kun riĉa germanlingva komentario)

en Esperanto aperis:

  • Parto de la konataj poemoj de Katulo estis eldonitaj sub titolo:Amo malamo. Esperantigis Gerrit Berveling. Breda. 1991. 24 paĝoj. Vidu ankaŭ enAntologio Latina, vol. 1, p. 224-250.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Katulo&oldid=8523282"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp