Cascais estas urbo, marbordakuracloko enPortugalio. Ĝi situas ĉe la bordo de laAtlantika Oceano, 30 km okcidente de la ĉefurboLisbono. Ĝi havis209 869 loĝantojn en 2015.
Estas marborda portugala urbo, ĉefe turisma, en la distrikto deLisbono. Ĝi situas apud la urboEstoril, fame konata pro siaj kazino kaj motorciklisma rondveturo.Danke al milda klimato, kiu kombinas purecon de la mara aero kaj malvarmeta vento delaSintra montaro, kaj al belega sabloplaĝo, borde de harmonia golfeto de la«Marbordo de la Suno», Cascais estas kaj tradicia fiŝkaptistahavenurbo kaj vigla marbordakuracloko.
Ekde antikvaj tempoj, homoj ĝuis la Cascais-ejon. Post prahistoriaj popoloj sekvis laRomianoj, laVisigotoj kaj laMaŭroj.La urbo fariĝis sendependa samtempe kiel Lisbono, kaj Cascais akiris la titolon de "vila" meze de la 14a jarcento, sed en 1580 kaj 1597 ĝi estis prirabita fare de la trupoj de la duko de Albo, kaj poste fare de tiuj de Marie Tudor nomeMaria la 1-a (Anglio);lalisbona tertremo en 1755 komplete detruis ĝin, tiam kiam ĝi komencis rekreski.